REZOLUCIO KONTRAU~ SENDO DE JAPANA MEMDEFENDA KORPUSO AL IRAKO

La 10-an de januaro, 2004
La 4-a Komitata Kunsido de Hokkajda Esperanto-Ligo

La 1-an de marto pasintjara ni rezoluciis
" Refoje milito estas okazigota. Ni scias, ke la viktimoj estos ne nur batalantoj, sed ankau~ multaj civitanoj inklude infanojn, se la milito komencig^os."
por averti la publikon pri la dang^ero, kvankam nia voc^o estas tre modesta.
Kiel ni antau~vidis kun timo, Usono kun sia koterio komencis militon spite al porpacaj klopodo de UN(Ununig^inta Naciaro). Lau^ la c^arto de UN tion oni nomu "Agreso kontrau~ la Iraka Regno".
La "Amasdetruaj armiloj", kiujn neniigi per armita forto estis la motivo de la atako lau~ la aserto de la invadintoj, ne estis uzitaj g^is la okupig^o de la tuta teritorio, nek trovitaj ankorau~ nun.
Tiel klarig^is, ke tio estis nur sinpravigo de la invadintoj, sed ili intencas sin pravigi dirante, ke ili celas demokratiigi Irakon.
La fakto, ke la batalmortintoj de la okupantaj armeoj post la "Deklaro de batalfino" de usona Prezidento Bush kreskas pli ol tiuj mortintoj g^is tiam, montras, ke la milito dau~ras ankorau~.
Iuj komprenas, ke tio okazas pro la rezistado de la popolo.
Allogi amikojn al kunkulpi por malpezigi sian kulpon, estas c^iamaj^o de krimuloj. Usono klopodas sendigi armeojn de siaj amikaj landoj al Irako, kaj Koizumi, japana c^efministro, nur sekvas tion.
Japanaj j^urnaloj informis, ke urbanoj de Samawah, kien japana registaro planas sendi japanan Memdefendan Korpuson(oficiala nomo de japanaj armeoj, MK), montris panelon kun japanaj literoj "Bonvenon Japana Memdefenda Korpuso!". Sed la originala araba teksto estis ne sama, sed "Bonvenon Japanoj!".
La urbanoj komprenis, ke venos japanaj firmaoj kaj savos senlaborulojn.
Do ilia espero s^rumpis kiam ili eksciis, ke venos nur armeanoj. Ilia deziro estas "Ni jam ne bezonas armeojn, sed laborojn!"
Parolis j^urnalisto bone konanta Irakon, "Irakanoj sentas estimon kaj simpation al japanoj, kiuj restarig^is el ruinoj pro usonaj bombardoj kaj atomatakoj, konstruis landon de modernaj industrioj. Ankau~ en Irako oni amas uzi produktaj^ojn el japanaj fabrikoj.
Se MK iros al Irako lau~plane, efektive tio estos helpo al la okupantaj armeoj, do mi timas s^ang^ig^on de tradicia simpatio de iraka popolo al japanoj."
La devo de MK estas "Defendi pacon kaj sendependecon de Japanio" kiel esprimita en la Leg^o de Memdefenda Korpuso. Sendi g^in lau~ postulo de alia lando eksterlanden al batalejo estas neglekto kontrau~ la leg^o.
Nun planata sendo de MK ne nur perdigos internacian konfidon de Japanio, sed signifos efektivan partoprenon en "Milito" komencita sen pravigebla motivo, kaj tiel neglektos la konstitucion kaj la leg^on de MK. Tial ni, kiel esperantistoj log^antaj en Japanio, esprimas
malkonsenton por tio.

mAldonoj]
1. Ni konfirmas, ke estis alia opinio kontrau~ supra rezolucio, ke Japanio ne povas ne subteni la agojn de Usono, aliancano, c^ar japanio ne povas efektive sin defendi.
2. En la procedo de diskuto pri supra rezolucio aperis opinio, ke ni atentu kaj protestu kontrau~ gravaj atencoj kontrau~ homaj rajtoj en DPR(Demokrata Popolrespubliko) Koreio kaj kontrau~ subpremo al tibeta kaj aliaj minoritatoj kaj lastatempa rapida kresko de armado fare de C^ina Popola Respubliko.
Pri tiuj punktoj ni konfirmis, ke ni havos diskuton lau~okaze, kaj se necese, havos apartan rezolucion.
3. Pri opinio, ke iu parto de esperanta movado en Japanio agas kontrau~ Usono kaj Japanio sub devizo de neu~tralismo, ni kredas, ke ni, per sinceraj diskutoj kaj agadoj, povos konvinki la publikon pri nia starpunkto de pozitiva neu~tralismo.