[Al menuo por paĝoj de s-ro Ŝirahama]


Vintro (el "Kvar sezonoj en Hokkajdo" )

ŜIRAHAMA Haruhisa (白濱 晴久)

 Iun matenon homoj surpriziĝas vidinte la profunde amasiĝintan neĝontra hejma fenestro. Matena neĝo purigas koron kaj alportas freŝan kajserenan senton al ni. Sed sekvantan momenton ni devas ekpensi neĝforigonpenega. Ĝi donas al ni plej fortan fizikan ekzercadon frue en la mateno.
 Sed ĝi ankaŭ venigas agrablan ŝviton kaj bongustan matenmanĝon. Speciale malvarman matenon ni povas ĝui pulvoran neĝon kiu estas tiel malpeza kiel ĝi flugas per malforta venteto, kaj konsistas el etaj belegajkristaloj. La neĝkristalo estas sendube unu el la plej belegaj objektojen la mondo.
 Ĉambro estas komforte varmigita per aŭtomata hejtilo kiu bruligas petrolon. En nia norda lando hejmo estas pli varma kaj agrabla ol tiu deHonŝuo en vintro. Hokkajdo havas abundan marproduktajojn kaj laktaĵojn.Ni povas ĝui tre bongustajn diversajn fiŝojn, krabojn kaj laktaĵojn.
 En vintro homoj amas Nabe-kuirajojn. Tio estas kuiraĵoj faritaj en"Nabe" (=kuirpoto) el diversaj materialoj kune. Mi iam regalis mianamikon per Sailo-nabe. Ĝi estas unu kuirpotaĵo, kiu havas krabojn kajlegomojn kuiritajn kun lakto. Mi ŝatas tian kuiraĵon tre multe sed laamiko veninta de Kobe surpriziĝis kaj miris la kuiraĵon de lakto.

citita n-ro 105 de nia organo 'Heroldo de HEL '


[ Al paĝo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpaĝo ]