[Al menuo por pagxoj de s-ro Shirahama]


Aŭtuno (el "Kvar sezonoj en Hokkajdo" )

ŜIRAHAMA Haruhisa (白濱 晴久)

 Nun jam malvarmiĝis en Hokajdo. En oktobro iufoje ni havas neĝon. Mi finis familian legomĝardenon. Arboj koloriĝis iom post iom. En ĉi tiujaro koloriĝo de folioj aspektas ne tre bele.
 Koloriĝo de arboj nature dependas de la speco de arboj, klimato kajvetero, tial la koloriĝo varias laŭ regiono aŭ loko. En Hokkaido ruĝiĝode acero estas precipe belega. Al mi plaĉas speciale la ruĝiĝo brilantaen nova neĝo kiu estas en fono de travida kaj blua ĉielo. Baldaŭ midevas interŝanĝi pneŭmatikojn de aŭtomobilo por la porvintraj.
Frostita ŝoseo postulas al ni plej atenteman kaj zorgeman veturigon. Enmia junaĝo rafanoj ligitaj rozarie, kiuj estas sekigataj por peklajo,vidiĝis sur muroj de domoj tie kaj ĉi tie, kaj homoj konservis radik-legomojn sub la tero. Mi iam hakis arbojn por bruligo kaj amasigishejtolignojn. Nun tio estas karmemora sceno kiun ni ne povas vidi.
Kiam arboj estas nudaj, vintro prokisimiĝis tie.

citita n-ro 116 de nia organo 'Heroldo de HEL '


[ Al paĝo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpaĝo ]