こんにちは、皆さん。 Saluton, karaj samideanoj. 私はアイヌ民族には属さない日本人です。横山と申します。 Mi estas japano ne apartenanta al aina gento. Mia nomo estas YOKOYAMA (jokojama). 日本列島の最北端の大きな島、北海道に住んでいます。 Mi logxas en la plej norda granda insulo el Japana Insularo, Hokkajdo. 北海道エスペラント連盟員でもあります。 Mi ankaux estas ano de Hokkajda Esperanto-Ligo. 今から10年ほど前からアイヌ語を学習しています。現在は札幌で学習をしています。それ以外には、他にはないアイヌ語新聞「アイヌタイムズ」を作成するお手伝いをしています。 De cxirkaux 10 jaroj mi lernas la ainan lingvon. Nun mi lernas en la urbo Sapporo. Krom tio, mi helpas faradi la unikan ainalingvan gazeton "AinuTimes". アイヌ民族は、主に北海道に住んでいる先住民族です。 Aina gento estas la indigxena gento logxanta cxefe en Hokkajdo. 「アイヌ」は、人間を意味します。アイヌの人たちは、自分たちに役立つものや自分の力の及ばないものをアイヌの神々であるカムイとみなしました。日常の生活の中で、祈り、神に対して様々な儀式を行いました。 "Ainu", origina vorto por aino, signifas "homo"-n. Ainoj rigardas aferojn utilajn por si aux aferojn super sia rego kiel "kamuy", ainajn diajxojn. En cxiutaga vivo ili pregxis kaj faris variajn ceremoniojn je la diajxoj. それらの神々には、火、水、風そして雷といった自然神、クマ、キツネ、シマフクロウやシャチといった動物神、トリカブト、キノコやヨモギといった植物神、舟や鍋といった物神、さらに家を守る神、山の神や、湖の神があります。「アイヌ」ということばは、そういった神「カムイ」と対立する概念を意味します。 Tiuj diajxoj estas: "naturaj" diajxoj kiel de fajro, akvo, vento kaj tondro; "animalaj" diajxoj kiel de urso, vulpo, blakistona strigo kaj orko; "plantaj" diajxoj kiel de akonito, fungo kaj artemizio; "objektaj" diajxoj, kiel de boatoj, potoj; kaj diajxoj, kiuj protektas domojn, diajxoj de montoj kaj diajxoj de lagoj. La vorto "Ainu" signifas la koncepton kontraux la ainaj diajxoj "Kamuy". では、アイヌ語復興の現状を話します。 Nun mi parolas pri la efektiva stato de revivigi la ainan lingvon. 1998年に国連の国際規約人権委員会は日本政府に次のような見解を示しました:「委員会は、土地の権利の不認定と同様に、言語と高等教育に関するアイヌ先住民族少数者の人々に対する差別に懸念を有する。」 En 1998 Komitato por Homaj Rajtoj en UNo prezentis al la japana registaro jenan opinion: "La Komitato zorgas pri la diskriminacio kontraux ano de la aina minoritato koncerne lingvon kaj altan edukadon kiel ne-agnosko pri iliaj landaj rajtoj". 現在、日本政府は、先住民族について国際的に確立した定義がないので、アイヌ民族が先住民族かどうか結論を出せないとしています。 Nun la japana registaro opinias, ke ne trovigxas la internacia fiksita difino pri indigxeno, tial oni ne povas konkludi, cxu la aino estas indigxeno. 19世紀の明治時代には、小学校のような公的教育の場でのアイヌ語使用の禁止がありました。 En "Meijxi" laux japana erao en la 19-a jarcento, la japana registaro malpermesis uzi la ainan lingvon en oficiala edukado, ekz-e, tiu en la elementa lernejo. また、封建社会の崩壊による日本人の北海道への大量の入植や天然痘、コレラ、結核などの日本人による感染症による死亡などによって、北海道で多数者であったアイヌ民族は、少数者となりました。 Kaj multaj japanoj koloniis la insulon "Hokkajdon" pro la disfalo de japana feuxda socio, multaj ainoj mortis pro infektaj malsanoj de japanoj kiel variolo, hxolero kaj tuberkulozo kaj aliaj, tial la aino, multaj popoloj en Hokkajdo, farigxis malmultaj popoloj. こうした状況下で、日本人からの様々な差別や偏見、加えて日本の法律によって自分の生活様式が破壊され貧困となり、自分の言語や文化を捨てさせるような日本への同化が促されました。 Sub tia stato japanoj obsedis de diversaj rasismoj kaj antauxjugxo kontraux la aino, aldone ainoj farigxas malricxaj pro detruo de siaj vivmanieroj laux japana legxo, tial tio akcelas asimiladon al la japanaj ajxoj, ke ainoj forlasigu siajn lingvojn kaj kulturojn. そのため、現在では母語話者の数が非常に少なくなっており、アイヌ語を日常の生活のことばとして伝えていくことは非常に困難なものとなりました。 Konsekvence nun gepatraj ainalingvanoj farigxas tre malmultaj, tial tre malfacile farigxas heredi cxiutagan uzadon de la aina. このため、アイヌ語は滅びゆくものと言われていました。 Kaj onidire la aina pereos. しかし、アイヌ語とアイヌ文化の遺産は完全に途絶えることはありません。 Tamen ne plene cxesas la heredo de la aina lingvo kaj kulturo. アイヌ民族は、様々な試みをしてきました。 Ainoj faradas diversajn provojn. アイヌ民族の言語や文化の継承については、萱野さんのアイヌ語塾のように、特に1980年代に入ってアイヌ語やアイヌ文化を取り戻し、次世代に伝えていこうという動きがありました。 Parolante pri heredo de la aina lingvo kaj kulturo, precipe en la 1980-aj jaroj trovigxis movadoj, revivigi ilin, kaj heredigi ilin al la sekva generacio kiel la ainalingva lernejo de s-ro KAYANO. 日本の中でこのような言語復興の動きは、アイヌ語のほかに、沖縄語などがあります。 En tia movado por revivigi lingvon, en Japanio, trovigxas la okinava kaj aliaj krom la aina. 日本の最南端の諸島である琉球諸島には、かつて日本から完全に独立した琉球王国という王国がありました。その首都は沖縄の首里でした。 En la plej sudaj insuloj en Japanio, Rjuukjuu Insuloj, iam trovigxis la regxlando "Rjuukjuu Ookoku" sendependinta tute de Japanio. Gxia cxefurbo estis la urbo "Sjuri " en la insulo Okinavo. 琉球語は、琉球で話されている言葉です。沖縄語は、琉球語の一方言です。 La lucxa lingvo estas la lingvo parolata en Rjuukjuu Insuloj. La okinava lingvo estas unu dialekto en la lucxa. 言語学的には、琉球語は日本語と系統が同じであると証明されていますが、琉球語と日本語との違いは、イタリア語とフランス語くらいの違いとなっています。 Laux la lingvoscienco estas konfirme, ke la lucxa kaj la japana lingvoj devenas de sama lingvo-familio, sed la diferenco inter la lingvoj estas tiel malsama kiel la itala kaj la franca lingvoj. 皆さんに、日本の文字で書かれている沖縄語のプラハ宣言をお配りしました。この沖縄語版の裏には、ローマ字で書かれてあるアイヌ語のプラハ宣言があります。沖縄語版は、沖縄語復権運動をしている沖縄人の比嘉清(ひがきよし)さんと作成しました。 Mi disdonas al vi la Manifeston de Prago en la okinava japanlitere. En alia flanko de la okinava versio trovigxas la aina versio latenlitere. Mi faris la okinavan version kun s-ro HIGA Kiyosi (kijosxi), okinavano kaj movadano reviviganta la okinavan lingvon. 比嘉さんは、中国由来の言葉「漢語」混じりの沖縄語を取り入れるなど言葉の表現力を増すことによって、日本語のように沖縄語を発展させることができ、それに伴い沖縄語の創作活動も発展し、後世に沖縄語を残すことができると主張しています。 Laux lia penso la okinava lingvo disvolvas ricxecon de la esprimo kiel la japana, se oni alprenas la okinavan kun la cxindevenaj vortoj "Kango", per kiuj oni relative facile faras la modernajn vortojn. Kaj kun tio aktivado de originala verko okinave disvolvigxas kaj oni povos heredigi la okinavan al la estonta generacio. ご存知のように、オーストラリアのアボリジニとか、ロシア、アメリカ、ヨーロッパにも、このような言語復興の動きがあるようです。 Kiel vi scias, onidire inter auxstraliaj aborigenoj, en Rusio, en Ameriko kaj en Euxropo trovigxas tiaj movadoj revivigi lingvon. このことは、2004年から2015年までの国連の「第2次世界先住民族の国際10年」、そして作業部会が起案した「先住民族の権利に関する国際連合宣言」のような世界的な潮流も追い風になっていると思います。 Ilin favoras la monda tajdo kiel "2-a Internacia Jardeko de la mondaj indegxenaj popoloj" de Uno ekde 2005 gxis 2014, kaj "Deklaro pri la rajtoj de la indegxenaj popoloj" de la laborgrupo en UNo. では、次の話題に移りましょう。アイヌ語復興運動で有名な故萱野茂さんについて述べます。 Nun mi transiru al la dua temo. Mi parolas pri bedauxrata s-ro KAJANO Sxigeru, kiu estas fama pri movadanto reviviganta la ainan lingvon. 彼は、日本で初めてアイヌの参議院国会議員になりました。昨年亡くなりました。 Li unuafoje farigxis aina senatano en Japanio. En la lasta jaro li mortis. 国会の委員会の中で、萱野さんは、「日本にも大和民族以外の民族がいることを知って欲しい」という理由で、アイヌ語で質問をしました。 En la komitato de la japana parlamento, s-ro KAYANO faris demandon ainalingve cxar li sciigu la komitatanojn pri ekzistado de gentoj krom Jamato-gento en Japanio. アイヌ民族の苦難の歴史や現状、先住民族の権利回復について、アイヌ語で質問したことによって、アイヌ語は、神話や昔話に使われるだけでなく、現在・未来でも生きて使える言葉であることを印象づけたと思われます。 Li demandis ilin pri suferiga historio kaj efektiva stato pri aino, reakiro de indigxena rajto, tial sajnas, ke tio impresas ilin kiel tio, ke la aina lingvo ne nur estas uzata por mito kaj malnova rakonto, sed ankaux por cxio kiel la vivanta lingvo. アイヌ語母語話者でもある萱野さんは、1960年代にアイヌ語の将来のために、アイヌ語話者のところへ行って、アイヌ語の録音・記録を始めました。 En la 1960-aj jaroj por estonto de la aina, s-ro KAYANO iris al gepatraj ainalingvanoj, por ke li sonregistru kaj enskribu la lingvanajn dirojn. また、様々なアイヌ語の物語を日本語に訳して紹介しました。 Kaj li tradukis la ainajn rakontojn en la japanan, sekvante li klarigis la rakontojn. 1983年には、平取町二風谷で、地元の子供達を対象に「アイヌ語塾」を始めました。 En 1983 li komencis la privatan ainalingvan lernejon por la infanoj en Nibutani de la urbeto Biratori. その後、これをモデルにして、アイヌの団体である北海道ウタリ協会が、北海道の各地でアイヌ語教室を次々に開設し、現在は14カ所で開設されています。 Post tio laux la modelo de la lernejo, la aina organizo "Hokkaida Aina Asocio" fondis la ainalingvajn lernejojn unu post la aliaj en diversaj lokoj de Hokkajdo, nuntempe trovigxas en 14 lokoj. これはアイヌでなくても参加ができまして、私は、以前に、白老、苫小牧の教室に参加し、今は札幌の教室に参加してます。 Ecx se ne esti aino, oni povas partopreni en la lernejoj. Mi iam partoprenis en ilin cxe la urbeto Sxiraoi kaj la urbo Tomakomai, nuntempe partoprenas en gxin cxe la urbo Sapporo. では、別の話題に移りましょう。唯一のアイヌ語新聞「アイヌタイムズ」の現状について話します。 Nun mi transiru al la alia temo. Mi parolas pri la efektiva stato de la unika ainalingva gazeto "Ainutimes". そして、エスペラントの関連について話します。 Kaj mi parolas pri la aferoj rilataj al Esperanto. 1997年からは、萱野志朗さんらアイヌの同志が発起人となり、アイヌ語ぺンクラブという団体を設立し、アイヌ語のみで作られた新聞 「アイヌタイムズ」が定期刊行されました。 En 1997 s-ro KAJANO Sxiroo kaj aliaj, la ainaj volontuloj, fondis la lauxvolan asocion 'Ainugo-Pen-Kurabu' signifanta 'Ainalingvo-PEN-Klubon' kaj publikigas regule la gazedon 'AinuTimes' faritan nur aine. 年4回の発行で、今年の9月には、第43号が発刊されます。 Gxi estas publikigata kvarfoje cxiu jare, en septembro en la nuna jaro, n-ro 43 estos publikigita. アイヌタイムズの母体である、アイヌ語ペンクラブの目的は、言論、表現出版の自由を擁護し、アイヌ語による表現、出版を日本および全世界へ普及させることと、規約にはあります。 La celo de Ainugo-PEN-Kurabu, la centra klubo faranta "AinuTimes", estas protekti liberecon pri parolo, esprimo kaj eldono, kaj disvastigi esprimon kaj publikigo aine laux la regularo. この規約に従って、この刊行物では、我々の現代生活の様々な事象をアイヌ語で表現しようとする試みが行われています。 Laux la regularo en la eldonajxo oni provas esprimi diversajn aferojn de moderna vivo aine. 2007年6月24日現在、購読書数は116名です。このうち2名は外国(香港、ポーランド)からです。 En la 24a de junio 2007, la nombro de legantoj estas 116. 2 personoj el tiuj estas alilandanoj, Honkongano kaj polo. しかし、読者数は思ったように増えずに、現在、何とか赤字にならずに、財政は危機的状況にあります。 Sed la nombro de legantoj ne pliigxas super nia supozo. Nun nia agado apenaux ne farigxas deficita, nia financo estas en kriza situacio. お配りした資料に発行元の北海道エスペラント連盟のウェブページアドレスとメールアドレスがあります。 En la materialo disdinita al vi, skribigxas adresoj pri retpagxo kaj retletero de Hokkajda Esperanto-Ligo. 購読を希望される方はご連絡ください。事務局へ中継ぎをします。必要があれば、題名や概要をエスペラントで訳します。わからない単語もお教えします。また、北海道エスペラント連盟のウェブページには、私が書いたアイヌ語記事をエスペラントと一緒に載せていますので、読んでください。 Se esperi legi la ainajn gazetojn, bv. adresi al la retadreso. Mi transsendu vian mesagxon al la sekretariato. Se necese, mi traduku la temon aux la resumon en Esperanton, kaj klarigu la ainajn vortojn nekompreneblajn por vi. Kaj en la retpagxon de la ligo trovigxas miaj ainaj artikoloj kun la Esperanta traduko. Do legu ilin. なお、設立者のアイヌである萱野志朗さんからメッセージをいただいておりますので、お伝えします。 Mi ricevis mesagxon de s-ro KAJANO Sxiroo, unu el aina inciatintoj. Do mi parolas pri lia mesagxo. 「この地球上には言語、民族、宗教、国籍を異にする人々が暮らしている。それぞれの民族が、帰属する国の政策に左右されることなく、それぞれの言語を使用する権利が普遍的に保障されることを望みます。」 En la tuta mondo vivas homoj kun diversaj lingvoj, gentoj, religioj kaj nacioj. Mi deziras, ke oni gxenerale garantias al cxiu gento la rajtojn pri uzadoj de cxiu lingvo sen dependi de politiko de la registaro, al kiu la gento apartenas. 私は、1999年9月の第11号からこの事業に参加してます。 Mi partoprenas en la movadon ekde n-ro 11 en septembro 1999. 私が書いたものは、エスペラントに関するものとしては、北海道エスペラント連盟で出版したアイヌ韻文物語「アイヌ神謡集」のエスペラント訳である「Ainaj Jukaroj」の紹介(1999年9月第11号)、それから、オランダのエスペランチストであるベシー・スハデーさんたちが始めた事業、「Indigxenaj dialogoj」 先住民族の対話 の紹介(2000年12月第16号)があります。 En mia artikolo pri Esperanto en septembro 1999, n-ro 11, trovigxas klarigo pri 'Ainaj Jukaroj', kiu estas Esperanta truduko verkita de la Esperanta ligo el la aina versa rakonto 'Ainu-sxinjoosxuu'. Kaj en decembro 2000, n-ro 16, trovigxas klarigo pri 'Indegxenaj Dialogoj', kiu estas agado fondita de s-ino Bessie SCHADEE (besii shxadee), la nederlanda Esperantisto. 80年以上前に知里幸恵というアイヌの少女がアイヌの韻文物語を自ら書き留めてまとめたアイヌ神謡集という本があり、とても有名です。北海道エスペラント連盟では、この本を世界に紹介するために20年前にエス訳して出版しました。この翻訳作業に私たちは非常な努力をしました。ぜひ、この本を買っていただいて、日本の先住民族の美しい口承文学をみなさんに知ってほしいと思います Trovigxas la libro "Ainu-sxinjoosxuu", kiu estis redaktita de s-ino TIRI Yukie (cxiri jukie), aina junulino, el la ainaj versaj rakontoj notitaj per si mem antaux 80 jaroj. Gxi estas tre fama. Hokkajda Esperanto-Ligo publikigas la Esperantan tradukajxon 'Ainaj Jukaroj' antaux 20 jaroj por, ke ni rekomendu la aina libro en la mondo. La laboro de nia tradukado estas tre klopoda. Ni volas, ke vi nepre acxetu nian libron, kaj eksciu la belajn busxajn literaturojn de la japana indigxeno. 「先住民族の対話」という事業は、先住民同士の国際交流をエスペラントとコンピュータを使って推進しようとするものです。 La afero 'Indigxenaj Dialogoj' estas, ke oni promocias internacian intersxangxon de diversaj aferoj inter indigxenoj Esperante kaj komputile. これにつきましては、2000年12月に伊達市で開催されましたアイヌ文化振興・研究推進機構が主催した「アイヌ語弁論大会」でも発表しまして、エスペラントとこの「先住民族の対話」という事業についてのパンフレットを会場で配布しました。 En decembro 2000 cxe la urbeto Date mi publikigis tion en la aina oratora konkurso okazigata de 'AinuBunka-Sinkoo-Kenkjuu-SuisinKikoo' signifanta 'La organizo por promocio pri disvastigo kaj studado de la ainaj kulturoj'. Mi disdonis la brosxureton pri Esperanto kaj la afero en la kunvenejo. この「アイヌ文化振興・研究推進機構」とは、1997年に日本で施行したアイヌ文化振興法に基づいたできた財団法人のことです。 La organizo estas fondusa jura persono surbaze de la juro por disvastigo pri ainaj kulturoj efektivigitaj en 1997 en Japanio. この財団では、アイヌ語の振興に関する事業として、弁論大会の開催事業やアイヌ語ラジオ講座の開設事業などがあります。 En la fonduso la taskoj pri disvastigo de la aina lingvo estas la oratora konkurso kaj la radia kurso kaj aliaj. アイヌ語ラジオ講座は、STVラジオで日曜と土曜にやっています。リアルオーディオ形式のインターネット放送でも聞けます。 La radia kurso okazas cxiudimancxe kaj cxiusabate el la japana radiostacio STV radio. Vi ankaux povas auxskulti la programon de la reta dissendo per la formo RealAudio. 最近の2007年4月発行のアイヌタイムズ第41号では、「北海道エスペラント大会」の記事を書きました。 Lastatempe en n-ro 41 de 'AinuTimes' publikigita en aprilo 2007 mi skribis la artikolon pri 'Hokkajda Kongreso de Esperanto'. 2006年9月30日に第70回北海道エスペラント大会が開催されました。 La 30an de septembro 2006 en la urbo Sapporo okazis la 70a Hokkajda Kongreso de Esperanto. エスペランチストは、色々な国の色々な言葉を尊重してますので、二風谷のアイヌである萱野志朗さんと白老町のアイヌである大須賀さんに、アイヌ語復興の講演を依頼しました。 Esperantisto respektas diversajn lingvojn en la diversaj landoj, tial mi petis la prelegon pri tio, revivigi la ainan lingvon de s-ro KAYANO Siroo (kajano sxiroo), la aino, el vilagxo Nibutani kaj de s-ino OOSUGA, la ainino, el la urbeto Sxiraoi. アイヌタイムズでは、その概要を述べています。萱野さんは、「アイヌ語を普及させるためには、アイヌ語のための特区を設けたり、アイヌ語を含めた公用語の法律を作るのがよい。」と言いました。 En la gazeto mi skribis la resumon. S-ro KAYANO diris, "Estas bone, ke por disvastigi la ainalingvon oni faru la specialan politikon por la aina lingvo kaj la legxon de oficiala lingvo enhavanta la aina." その他に私がアイヌタイムズに投稿したものとしては、東海村臨界事故、有珠山噴火やアイヌ民族が使っていた薬用植物についての話などがあります。 Krome, miaj artikoloj estas 'La akcidento de nuklea kriza-reago en la vilagxo Tookai', 'La erupcio de la monto Usuzan', 'La parolo pri la plato por kuracado uzadata de la aina gento' kaj aliaj. その他の人の記事では、アイヌ民族関連の行事・ニュースのほかに、アイヌとは関係ない社会事象・事件、コラムなど、世の中のさまざまな事象を取り上げています。 La artikoloj de aliuloj estas diversaj aferoj en la mondo kiel eventoj kaj novajxoj pri aino kaj sociaj aferoj, akcidentoj kaj kolumnoj kaj aliaj. 「アイヌ」は野蛮であるという差別・偏見を持たれ、「日本人」と して生きていくしかない状況の中で、「アイヌ」がアイヌ語を教わることを断念させたというような歴史的な経緯を考えると、アイヌ語の復興に対して、日本政府や日本社会が責任を負っているのは明らかであると思います。 Aino suferas de diskriminaciato kaj antauxjugxo, ke tiu estas sovagxa, tial tiu ne povas vivi krom kiel japano. En tia situacio aino estas rezignigita lerni la ainan. Laux tia historia proceso, estas klare, ke la japana registaro kaj la socio respondecas pri revivigo de la aina. こういう事業には、アイヌ民族だけでなく、日本人の理解も必要ではないかとも思っています。 Tian aferon ne nur aino devas kompreni, sed ankaux japano laux mia penso. 皆さんもよくご存じのように、ザメンホフは、ことばが違うものどおしが、互いに引け目を感じることなく、平等の権利を持って、互いに理解できるように、エスペラントという言葉を作りました。 Kiel vi scias, Zamenhofo faras Esperanton por, ke reciproke oni komprenu malsamajn lingvulojn, sen senti sin malsupera, kun egaleca rajto. また、ザメンホフは、人類の平和のためには、民族が消滅する必要がなく、他民族に不快を与えず、言語や倫理や慣習などのような自民族の特徴を押しつけ合わないような生活様式を見出すことが必要と考えました。そして、自分の民族の集団内部の生活の中では民族言語や民族宗教を保持してもよいが、他民族との関連では、すべて中立な人間的倫理や慣習や生活様式に従うことが必要と考えました。 Kaj Zamenhofo pensis, ke por la paco de homaro ne estas necese, ke la gentoj nepre malaperu, sed estas nur necese, ke ili trovu tian manieron de vivado, kiu permesus al ili forigi siajn eksterajn pikilojn kaj ne altrudi al si riciproke siajn gentajn apartajxojn kiel la lingvoj, etikoj, moroj kaj aliaj. Kaj estas necese, ke la homaro arangxu sian vivon tiamaniere, ke: konservante sian gentan lingvon kaj gentan riligion en la interna vivo de sia lingvo aux religia grupo, la homoj por cxiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neuxtrale-homan kaj vivu laux etiko, moroj kaj vivarangxoj neuxtrale-homoj laux lia penso. また、プラハで開かれた世界エスペラント大会の中で、現代のエスペラント使用者の立場を明らかにするために宣言がなされました。 Kaj en la Universala Kongreso de Esperanto okazigita en Prago oni deklaris la Manifeston por, ke oni klarigu nunan Esperantista situacio. この中で「言語上の権利」、「言語の多様性」というものがあります。 En gxi trovigxas 'lingvaj rajtoj' kaj 'lingva diverseco'. 「言語上の権利」には、要約すると、エスペラントにより言語の間の不平等や紛争に対する解決策を進展させ言語上の権利の保証を目指すということが書かれています。 Resume en la 'lingvaj rajtoj' skiribigxas, ke laux Esperanto oni povas evoluigi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj, tial ni agu por lingvaj rajtoj. また、「言語の多様性」には、要約すると、言語の多様性は尽くすことのない欠くことができない豊かさの源泉であり、すべての言語はそれ自身すでに価値があるので、エスペラントにより、すべての言語を尊重・支持を基礎とし、言語の多様性を目指すということが書かれています。 Kaj resume en la 'lingva diverseco' skiribigxas, ke la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de ricxeco kaj cxiu lingvo estas valoro jam pro si mem, tial laux Esperanto bazante sur respekto al kaj subteno de cxiuj lingvoj ni agu por lingva diverseco. 皆さんにもう一度、このプラハ宣言の意義を考えていただきたいと思い、日本の小言語であるアイヌ語と沖縄語でプラハ宣言を作りました。 Mi volas, ke vi ree pensu la signifon de la Manifesto, tial mi faras la Manifeston en la malgranda lingvo en Japanio, la aina kaj la okinava lingvo. 私は、言語の復興事業である「アイヌタイムズ」もこの宣言に関連のあるものと考えており、今後ともこの事業への協力を続けていこうと考えています。 Mi pensas, ke la afero por revivigo de la lingvo, "AinuTimes", rilatas al la Manifesto. Mi dauxrigu la helpon al la afero plie de nun.