Religio
                  Ajnuo kredas, ke diaĵoj aŭ enkarniĝo troviĝas en ĉiuj fenomenoj kaj aĵoj,
                  enhavantaj naturajn fenomenoj de suno, luno, tondro, vento, akvo kaj fairo
                  ĝis animaloj, plantoj kaj iloj rilate al homa vivo. Ĉiuokaze ili preĝas
                  kaj plenumas diversajn ceremoniojn. Troviĝas garda diaĵoj de domo, tiuj
                  de fajro, tiuj de vento, tiuj de fajrejo, tiuj de eniro, tiuj de ĝardeno,
                  monta diaĵoj, mara diaĵoj, laga diaĵoj, rivera diaĵoj, tiuj de atente rigardi
                  kreskadon, ĉasa diaĵoj, animalaj diaĵoj de ursoj kaj ocelastrigoj, kaj
                  tiuj de potoj, tiuj de pistujoj kaj boatoj. Tiel multaj diaĵoj kutime gardas
                  homojn kaj provizas manĝaĵojn, iufoje provas ilin malmilde. Sed tiuj diaĵoj
                  ne estas absoluta estaĵo. Viro povas disputi kun ili, kiam ili faras eraron
                  pri zorgo al homo. Diaĵoj helpas homon, tial estas respekita de ili, aliflanke
                  diaĵoj volas, ke homoj servu al ili. Diaĵoj kaj homo ekzistas en koncerno
                  pri reciproka asistado. 
                  La diaĵoj aperas en la formo de homo kaj vivas kiel homa vivo ĉe "kamuj
                  moŝir" en orienta ĉielo, ĉiam gardas homojn kaj sendas malsupre manĝaĵojn
                  kiel salmo and cervo al "Ajnu moŝir" (homa mondo). La diaĵoj
                  ankaŭ aperas en la formo de animaloj, plantoj kaj aĵoj: ekzemple, ili ŝajnigas
                  sin urso kun vesto de ursa haŭto kaj donacas manĝaĵojn, animalajn haŭtojn,
                  ĉiutaga necesaĵo kiel poto bovlo, kaj boato. Aliflanke, tra ceremonioj,
                  vivo oferas rizvinon, sekigitan salmon, kaj "inaŭ," la sanktan
                  akrigitan bastonon, ĝojigas diaĵojn. Aldone la diaĵoj, ankaŭ troviĝas diabloj
                  kaj aliaj malicaj diaĵoj, kiu kaŭzas, ke homoj malsaniĝas kaj suferas akcidenton.
                  Speciale variolo (nomita "pakorkamuj") estas tre timita, tial
                  jeĵura ceremonio estas farita por elpeli diaĵon rilatan al ĝi. 
                                      | 
                                    | 
              
              
                Resendi spiriton
                  Trovĝis multaj ceremonioj por jaro, enhavantaj ceremonion por resendi spiriton,
                  religian ceremonion por prapatroj, ceremonion por elfaro de nova domo kaj
                  ceremonion por launĉi jarkomencan fiŝadon de salmon kaj la japana osmeron
                  "ŝiŝamo". ("Spirinchus lanceolatus" en scienca nomo,
                  "susam" nomita ajnue). Ceremonio por resendi spiriton, la plej
                  ofta ceremonio, estas regalado kaj resendo de diaĵoj, kiu alivestas sin
                  animale, plante kaj objecte, malsuperenirinte al homa mondo kaj alportinte
                  manĝaĵon kaj aliaj vivnecesaĵojn. La ceremonioj enhavas "ijomante,"
                  "hopunire", "iwakte," kaj "ijomante," ceremonio
                  por resendi spiriton de ursido, estas plej granda kaj grava. "Ijomante"
                  estas farita inter januaro kaj februaro kiam neĝo estas malmola. Ĝi estas
                  ceremonio por resendo de la spiriton al diaĵa mondo per ofero de grandioza
                  festeno, post kiam unu aŭ dua estis la ursido, kiu estis kaptita en vintrodarma
                  kuŝejo dum vintro. 
                  La "iŭakte" ankaŭ estas ceremonio por resendi spiriton de senutilaj
                  vivnecesaĵoj kaj ritaj iloj, kiu fariĝas neutiligebla pro difekta aŭ malnova.
                  Resendi spiriton de malgranda animalo kiel sciuroj kaj leporoj ankaŭ estis
                  nomita "iŭakte" en iuj regionoj. Krom tio, cindro de fajrejo
                  kaj brano de milio "aŭa" nomita japane, "munciro" nomita
                  ajnue kaj la japana sovaĝa paniko "ekinoklo" ("hie"
                  nomita japane, "piyapa" nomita ajnue) estis kolektita ĉe difina
                  situo kaj la sprito estis resendita al diaĝa mondo. 
                   | 
                 
                   
                  Ijomante(<Ezoŝimakikan>) 
                   
                  La singifo de "Ezoŝimakikan" estas  
                  mirinda aspekto en la insulo Ezo,  
                  kiu nun estas nomita "Hokkajdo"         
           |