[Al japana versio] [Al mia artikolo]

"Sikerpeni (Felodendrono)" en la ainalingva gazeto "AinuTimes"
(La 18-a numero, eldonita en la 21-a de junio 2001)

(Titolo per aina-lingvo)
sikerpeni

NOTO
1. Nigra litero estas Esperanta. Rugxa litero estas aina-lingva.
2. Rugxa kaj kursiva litero estas japana-linvga. Konvenaj vortoj ne trovigxas en aina-lingvo.
3. La montoforma-signo " ^ " signifas la longan vokalon en japana-lingvo.


sikerpeni (felodendrono)
sikerpeni



Ainaj popoloj mangxis frukton de felodendrono enmetante gxin en enmiksan kuirajxon aux pastobulon.
aynu utar anak rataskep or sikerpe omare wa e hine sito usi wa e ruwe ne.

La frukto estas tre maldolcxa. Kiam mi mangxis gxin unufoje, mi konsternigxis pro gusto malklara kiel maldolcxa aux dolcxa.
sikerpe kera anak sino siw. arsuy k=e hi ta, siw pe he ne ya, topen pe he ne ya, keraha k=eramukoesikari.

S-ino KAWAKAMI Macuko diris jene:"Mi malamas frukton de felodendrono, tial mi ne spertas mangxi tion enmetante gxin en enmiksa kuirajxo. Mia avino kolerigxis dirante, ke kiam sxi faris enmiksan kuirajxon el la grimpa planto, Codonopsis ussuriensis [latine] (baasobu [japane]), mi mangxas nur gxin, aliflanke kiam sxi enmetas frukton de felodendrono en la kuirajxo, mi malamas mangxi gxin.
Kawakami Matuko katkemat ene hawean hi; "sikerpe k=e emaka kusu rataskep or sikerpe a=omare wa k=e eramiskari. huci anak muk rataskep ku=kar kor patek e=e sikerpe ku=supa kor en=koemaka sekor ye wa iruska."

S-ino AOKI Aiko diris jene:"Oni kune dekoktas frukton de felodendrono, Pachysandra terminalis [latine] (hukkisoo [japane]) kaj bluan endodermon de sambuko (Sambucus sieboldiana [latine] , ezoniuxatoko [japane]), kaj trinkas tion. Kiam trovigxas malsanoj kiel kormalsano, hepatmalsano kaj nefrmalsano, oni trinkas tion.
Aoki Aiko katkemat ene hawean hi; "sikerpe neya yuktopakina neya sokoni or un an siwnin kapu neya turano a=popte wa a=ku ruwe ne. sampe tasum ne ya, kinop tasum ne ya, nep ka tasum an kor a=ku ruwe ne."

En la urbeto Poro-pet (Horobecu) oni boligas kaj dispremas fruktojn de felodendrono, filtras gxin per korbo, esceptas la semojn. Kaj oni boligas kaj densigas gxin, kaj trinkas gxin kiam oni havas astmon.
Poro-pet (Horobetu) or ta sikerpe a=suwe wa a=konere wa, icari or un a=yanke wa piye a=uyna. newaanpe a=popte hine, wen-omkekar=an hi ta a=ku ruwe ne.



Ainaj popoloj sensxeligas endodermon de felodendrono, deprenas la flavan ajxon kaj faras drogon el gxi.
sikerpeni kapu a=sospa wa, siwnin pe a=uyna wa kusuri ne a=kar.

S-ino KAWAKAMI Macuko diris jene:
"Kiam mia stomako doloras, oni dekoktas sxelon de felodendrono kaj mi trinkas gxin.
Kawakami Matuko katkemat ene hawean hi; "ku=sampe arka wa kusu sikerpe kap ku=popte wa ku=ku."

S-ino Nakamoto Mucuko diris jene:
"Kiam mia stomako doloris, mia patrino skrapis sxelon de felodendrono kaj prenis la flavan parton... Sxi malgrande skrapis gxin kaj trinkigis gxin al mi kun akvo.
Nakamoto Mutuko katkemat ene hawean hi; "ku=honihi arka kor ku=kor totto sikerpeni kap kep wa siwnin pe uk. ... siwnin pe kerkeri wa wakka tura en=kure."

S-ino AOKI Aiko diris jene:
"Oni sxmiras la kotonon aux fingron per likvajxo dekoktita el endodermo de felodendrono, kaj sxmiras la ekzemojn per la likvajxo. Kiam la lipo havis ulceron, oni maldike plilargxigis la likvajxon dekoktita el la sxelo kaj visxis la lipon.
Kiam oni sxvelis por kontuzo, oni sekigis la leontodon, dispremis gxin kaj dekoktis la sxelon de felodendrono kaj miksis gxin en la likvajxo. Se oni sxmiris tion cxe sxvelajxo, farigxis bone. Kiam venis vintro, oni boligis petaziton kaj lapon kaj aliajn, sekigis kaj dispremis ilin, oni miksis ilin en la likvajxo de felodendrono kaj faris la drogon por kontuzo .
Aoki Aiko katkema ene hawean hi;
"sikerpeni kapu a=popte wa uwehe wata neya askepet neya a=usi wa newaanpe hup a=usi. patoy hup hi ta, uwehe kapanno a=pirasa wa patoy a=pirpa.
totce=an hi ta anakne, honoynoyep a=satke wa a=konere hine, sikerpeni kapu a=popte wa uwehe a=kopoye. newaanpe totce hi a=usi yak pirka. mata an kor, korkoni ne ya, setakorkoni ne ya, a=popte wa a=satke wa a=konere hine, sikerpeni uwehe a=kopoye wa totce kusuri ne a=kar."

En la urbeto Pepe (Tojoura) se la okulo farigxis malbona, oni trempas sxelon de felodendrono en akvo kaj lavis la okulo per la likvajxo.
Pepe (Toyoura) or ta, a=sikihi wen kor, sikerpeni kapu wor a=o wa, ne wakka ani a=sikihi a=huraye ruwe ne.

La latina scienca nomo de "sikerpeni" estas "Phellodendron amurense Ruprecht". La senco de la latina lingvo estas korka arbo en Amuraj distriktoj. La japana scienca nomo estas kihada en la familio mikan.
sikerpeni anakne, "Phellodendron amurense Ruprecht" sekor gakumei an. ne raten-go itak'ipe anak "amu^ru or us koruku-ni" ne. sisam or ta kihada (mikan-ka) sekor re an.

Felodendrono aperas en Japanio, korea duoninsulo, nordorientaj distriktoj de Cxinio, Ussuriaj Distriktoj kaj Amuraj Distriktoj. Gxi estas arbo en monto kaj kreskas de 15 metroj gxis 20 metroj.
sikerpeni anakne, Nippon, Tyo^sen-hanto^, Tyu^goku-to^hokubu, Usuri^, Amu^ru or us pe ne. kim un cikuni ne wa, 15 orwa 20 me^toru pakno tuk pe ne ruwe ne.

Oni nomas la flavan sxelon Oobaku laux cxina medicino. Gxi farigxas drogo kiel tiu de aino.
siwnin kapuhu anakne, kanpo^ or ta o^baku sekor a=ye p ne wa, uneno kusuri ne a=kar pe ne.

La ingredienco el Oobaku, endodermo de felodendrono, estas jene:
berberino (C20H19O5N), palmatino (C21H23NO5), magnoflorine (C20H24O4H), dauxre kauxza ingredienco de maldocxajxo, obakuono (C26H30O7) kaj limonino (C26H30O8), fine linolata acido. (C17H29COOH)
o^baku seibun anak ene an i; beruberin, parumatin, magunohurorin, orowa siw pe motoho ne, o^bakurin, rimonin, orowa rino^rusan ka an.

Oni diras, ke la berberino malaperigas kauzon de malbona malsano, stafilokokon oran (Staphylococcus aureus [latine], oosxoku-budoo-kyuukin [japane]), disenterio (dysentery [angle], sekiri-kin [japane]) kaj aliaj. Ankaux oni diras, ke gxi bonigas sxvelajxon pro kontuzo.
beruberin sekor a=ye p anakne, o^syokubudo^kyu^kin neya sekirikin neya, wen siyeye motoho isamka kuni p ne yak =ye. newaanpe totce ka pirkare kuni p ne yak a=ye.


Se la aina-lingva-gazeto (Ainutimes) interesas vin, bonvolu kontakti al jene
Kontakto por legi "Ainutimes" japana-lingve
Adreso
Nibutani 80-25, Biratoricho, Sarugun, Hokkaido, JAPAN 055-0101
Ainugo-pen-kurabu

Noto
1. Bonvolu kontakti per posxtokarto al la adreso kun responda peco japana-lingve, se vi logxas en Japanio.
2. Se vi ne povas kompreni japana-lingvon, bonvolu kontakti al mi () Esperante. Mi transsendas vian mesagxon al cxi-supra adreso japana-lingve.
3. Trovigxas gxia japana-lingva versio krom orginala aina-lingva-versio.


Kontakto por kontribui aina-lingvan artikolon al "Ainutimes" kun japana-lingvo:
Adreso
Irifunecho 3-4-23, Otarushi, Hokkaido, JAPAN 047-0021
HAMADA Takasi

FAX
+81-134-24-9620

TTT-pagxo (japane):
http://www.geocities.jp/otarunay/

Noto
Se vi ne povas kompreni japana-lingvon, bonvolu kontakti al mi () Esperante. Mi transsendas vian mesagxon al cxi-supra e-adreso japana-lingve.


[Al japana-lingva versio] [Al mia artikolo]