La 62-a Hokkajda Kongreso de Esperanto

Al japanlingva pagxo

La Kongreso okazis ekde 12-a gxis la 18-a de Octobro en la urbo Tomakomai.
Resumo de la prelego en la simpozio kadre de la Hokkaida kongreso

YAMASAKI Seiko^

1. Esperantismo c^iam subtenis la lingvajn rajtojn.

G^i kontrau~staris al tio ke certa lingvo enmanigu hegemonion kaj asertis ke g^i estu anstatau~ita de neu~trala planlingvo esperanto.

2. Minoritataj etnoj kaj lingvoj en Japanio

Oni ekkonsciis fine ke c^i tie trovig^as problemo.

Mi opinias jene, lasante la temon de la ajnua al fakulo: Pri la kvar nordaj insuloj, estas pli grave ol ties s^tata aparteno tio ke la rajtoj de la homoj koncernataj, tiuj de kiuj vivas je la fis^kaptado tie, de kiuj nun log^as tie, kiuj iam log^is tie sed ne povas reiri tien, kiuj ajn iliaj prapatroj estus. Apud tiuj, ekzistas rajtoj pri kies ekzisto la japanoj ne konscias: tiuj pri lingvoj.

Ni klopodas pri tio

a. ke s^tata lingvo ne estu alpremita kiel oficiala lingvo;
b. ke la edukado en minoritataj lingvoj estu garantiita;
c. ke oni havu larg^an animon lerni volonte la lingvon de siaj najbaroj;
kaj krom c^i tiuj, ke oni agnosku ke, malgrau~ la amikeco, estas malavantag^e paroli en fremda lingvo kaj ke por eviti tion, ne estas alia vojo ol adopti neu~tralan planlingvon.

3. Problemoj de la japana

Ec^ esperantistoj estas indiferentaj pri ili. La japan estas masakrita iam de la c^ina ideogafio, nun de la anglalingva imperiismo.

La latinigista-kanaista movado estis motivita en malnovaj jaroj de la pliefikigo de oficejaj laboroj. S^ajnas ke tiu faceto estis solvita de la komputilo, perdiginte la grundon al la reformmovado de la literoj. C^i ties esenco tamen konsistas pli en la konservado de la japana lingvo.

La urg^a bezono de la tempo estas solidaro de la tri amovadaj lingvaj.

Al enhavo