Manifesto de Prago

[Al japanlingva pagxo] [Al angllingva pagxo]
[Al Okinava versio kun la klarigo] [Al ainalingva pagxo]


MANIFESTO DE PRAGO
de la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, direktas cxi tiun manifeston al cxiuj registaroj, internaciaj organizajxoj, kaj homoj de bona volo, deklaras nian intencon firmvole plu labori por la celoj cxi tie esprimitaj, kaj invitas cxiun unuopan organizajxon kaj homon aligxi al nia strebado.

Lancxita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado, kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoricxan lingvon, Esperanto jam de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de gxiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-instruado versxajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

 

1. Demokratio

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel cxiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, gxi ege superas cxiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je cxiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

 

2. Transnacia edukado

Cxiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas Esperanton, lernas pri la mondo sen limoj, en kiu cxiu lando prezentigxas kiel hejmo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de transnacia edukado.

 

3. Pedagogia efikeco

Nur malgranda procentajxo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras gxin. Plena posedo de Esperanto eblas ecx per memstudado. Diversaj studoj raportis propedeuxtikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni ankaux rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva konsciigo de lernantoj.

Ni asertas, ke la malfacileco de la etnaj lingvoj cxiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvo-instruado.

 

4. Plurlingveco

La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aux plurlingvaj. Cxiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaux unu fremdan lingvon gxis parola grado. Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj, kaj gxenerale al pli vasta persona horizonto.

Ni asertas, ke la anoj de cxiuj lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala sxanco por alproprigi duan lingvon gxis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la provizo de tiu sxanco.

 

5. Lingvaj rajtoj

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por konstanta lingva malsekureco, aux rekta lingva subpremado, cxe granda parto de la monda logxantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur neuxtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.

Ni asertas, ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

 

6. Lingva diverseco

La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla fonto de ricxeco. Sekve, cxiu lingvo, kiel cxiu vivajxospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado.

Ni asertas, ke la politiko de komunikado kaj evoluigo, se gxi ne estas bazita sur respekto al kaj subteno de cxiuj lingvoj, kondamnas al formorto la plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva diverseco.

 

7. Homa emancipigxo

Cxiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel universala komunikilo, Esperanto estas unu el la grandaj funkciantaj projektoj de la homa emancipigxo - projekto por ebligi al cxiu homo partopreni kiel individuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj cxe sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigite de ili.

Ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociigxo. Ni estas movado por la homa emancipigxo.


[Al hejmpagxo]