[Al hejmpagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Antauxa pagxo]

Tio estas e-leteroj al Jugoslavio pri bombardado desur la cxielo.

Ni volas informi vin pri la vivo de la civitano en Jugoslavio.

Bombardado haitis, sed cxu vere cxio finigxis?

* TITLO: non title
5 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/06/13 14:51
Date: Sun, 13 Jun 1999 07:51:49 +0200
From: "Zoran Ciric" <zciric@EUnet.yu>
Estimata amiko,
La negocoj finighis. La bombardo chesis. La jugoslaviaj fortoj
komencis revenadi. La UN fortoj komencis venadi. La rusaj fortoj
surprizis chiujn per subita kaj tute neatendita apero je Kosovo.
Nealbanaj loghantaroj kiuj intencis resti je Kosovo plej ghojighis pro
la rusaj trupoj. Al usona administracio oni ankorau ne povas kredi.
Nek al UN fortoj char oni daure ne certas ke UN estas memstara kaj
tute sendependa organizo (kia ja ghi devus esti). Usono tro ne zorgas
pri UN decidoj kaj rezolucioj. Tial rusaj fortoj, kaj chiuj aliaj
fortoj kiuj ne estas sub komando de Usono, estas bonvenaj chi tie. Al
tiuj UN-fortoj konsistaj el fortoj de NATO landoj oni ankau tro ne
kredas...
Do se vi interesighas pri dauraj okazajhoj, skribu demandoj kaj mi
provos respondi, au trovi respondojn, al ili.
Ghis venonta okazo plej sincere el Nish
* TITLO: fino?!
4 INET GATE zciric@eunet.yu 1999/06/13 15:04
Date: Sat, 12 Jun 1999 06:58:48 +0200
From: "Zoran Ciric" <zciric@eunet.yu>
09-06-99, 22:43 h
Shajnas ke bombardo baldau (jam morgau) haltos. Unu nisha
Radio-televida entrepreno (TV 5) jhus elsendis la informon ke la
kontrakto inter jugoslaviaj kaj NATO/UN fortoj estas subskribita en
Kumanovo.
Baldau ankau praktike ni ekscios.
Ekstere jhus komencis pistola kaj pafila pafado...
Je la unua momento mi ekpensis ke oni pafas (festas) pro la plej novan
venkon de jugoslavia rugbea (Chu vere oni ne havas alian vorton por
chi sporto kies mond-konkuro jhus okazadas en Egiptio?!) teamo. Sed
estis strange al mi ke oni festas tiun venkon, ja ankorau ne estas
mond-championa macho...
Ekstere estas kvazau milito... Fakte oni chi tiel tute ne pafadis dum
dauris NATO atakoj. Nur bomboj faladis... nun ekstere okazadas strataj
pafadoj...
La radio-raportisto jhus konfirmis ke la pafado okazas ghuste pro la
subskribo de tiu milita kontrakto, kio devus signifi ankau haltigon de
la bombardo.
Se chi veras... ja la afero bonas. Tamen, mi mem ne shatas tro
ghojighi anticipe.
Tro mi ne kredas al la politikistoj ghis mi ankau praktike ne vidas
realigon de la promesoj kaj eldiroj. Krome, la okazajhoj tute ne estas
por ajna festado! Fakte haltigo de la bombardo bonas, sed la kosova
krizo tute ne devis okazi. RTS vershajne komencos informadi pri la
sukcesa defendo kaj ech venko je chi konflikto...
Ekstere ech tiuj kontrau aviadilaj armiloj estas audeblaj. (Nur
avidiloj mankas...)
Do, ni vidos kiel la aferoj aspektos de morgau. Intertempe la homoj
esperas ke relative rapide sekvos politikaj kaj ekonomiaj shanghoj...
Zoran Ciric
* TITLO: do, fino!
3 INET GATE zciric@eunet.yu 1999/06/13 15:06
Date: Sat, 12 Jun 1999 07:24:04 +0200
11-06-99, 22:30 h
Pro la troa laboro (kelkajn kamionojn da biero ni disvendis ankau chi
semajne - pro kio ni laboris dum la tutaj tagoj (tamen nur la laboro
multas, la salajr-mono ne tiom)) mi ne sukcesis sekvi la
okazajh-informadon. Mi ankorau interesighas kiu komencis tiun festadon
de la "venko"? Kaj ne nur mi. Aspektas ke pli multo estis kontrau tiu
paf-festado. Preskau chiuj achetantoj komentis la festadon
kaj kelkaj ech estis tro koleraj pro tio. Ja la afero tute ne estis por
la festado.
Chiu okaze. La bombardo haltis. Nun oni politike daurigos la
'laboron'.
Kiel aspektos ni vidos...
* TITLO: 12-06-99
2 INET GATE zciric@eunet.yu 1999/06/13 15:08
Date: Sat, 12 Jun 1999 08:07:48 +0200
07:30 h
He, chi nokte okazis nova "kurado por Berlino"! Chiuj estis surprizita
per subita apero de rusaj fortoj je Kosovo. Aparte la NATO-uloj...ja
ili neniam ion scias... Chi foje ili vere sciis nenion... Vere tiu
usona administracio estas tro ambicia. Je chio ili shatas kaj deziras
esti la unuaj...Sed ne chiam eblas...
Chi matene oni informas ke usona administracio akceptas klarigon ke
temas pri la eraro... Do, la politika solvado komencas...
Sed pri chi tiaj kaj estontaj politikaj okazajhoj kosovaj vi povos
ekscii pere de via-landaj kaj aliaj informiloj.
Per chi mi finas la 'milit-informadon'.
Nun en Nish homoj plene revenos al siaj chiutagaj devoj kaj zorgoj.
Chiuj servoj kaj entreprenoj rapide revenos al kutimaj labor-tempoj
kaj labor-manieroj. Ankau rekonstruado komencos (kvankam mi lasus
unu-du ruinoj por esti monumentoj pri la NATO-bombardo) kaj espereble
ankau politikaj kaj ekonomiaj shanghoj fine ekos kaj okazos.
La sirenoj plu ne 'muzikas', la aviadiloj (almenau ne bomb-cele) plu
ne flugas /kvankam la bombard-minacoj restas - ja se oni ne kondukos
sin bone tuj oni reuzos 'demokratiajn' rimedojn por realigi
demokration chi tie.../, la "vesper-mesaghoj" plu ne aperos...
Nun oni devas alkutimighi al la paco. Oni bezonos iom da tempo por
vere certighi ke chio finighis, ke oni povas estonte trankvile iri
trans la pontoj...
"Chu vi scias kiel oni trapasadis la stratojn en Beogrado?
Oni unue rigardas maldekstren, dekstren kaj supren."
Mi esperas ke vi (r)estas pli-malpli konteta pri la informado.
Esperante ke mi ne havos novan okazon por la "vesper-mesaghoj" mi
salutas vin chiujn kaj dankas por via pacienco.
Plej sinceran saluton el Nish,
Serbio, Jugoslavio, Europo Zoran Ciric

---------------------------------------------------------------

E-letero de s-ro Renato Petrovic el Beogrado

---------------------------------------------------------------


Kara amiko,
komence de majo mi ricevis vian leteron. Mi pardonpetas pro malfrua
respondo, sed mi ne havis monon por pagi retposxtservilon kaj dum kelka
tempo mi ne povis uzi gxiajn servojn. Fakte, dum la milito mi povis
ricevi posxtajxon - venis leteroj el Italio, Hispanio, Litvanio,
Hungario kaj kelkaj aliaj landoj - sxajnas ke tio dependis nur de volo
de posxtistoj kaj iliaj sxtatoj.
Paco? Serboj amase fugxas el Kosovo cxar ili, kompreneble, ne kredaas al
tiuj kiuj bombardis ilin dum pli ol du monatoj. Kosovo nun estas
okupaciita. Samkiel en la dua mondmilito. Kaj cxi tio ne estas fino sed
nur komenco de novaj problemoj. Bedauxrinde.
Amike salutas Renato Petrovic'

[Antauxa pagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Al hejmpagxo]