[Al hejmpagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Antauxa pagxo]

[Sekva pagxo]

 

Tio estas e-leteroj al Jugoslavio pri bombardado desur la cxielo.

Ni volas informi vin pri la vivo de la civitano en Jugoslavio.

Bombardado: de 50-a tago

 

*TITLO: pli ol 50 tagoj...
4 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/16 13:00
Date: Sat, 15 May 1999 14:20:46 +0200
Nish, la 14an de majo 1999, 13:50 h
Shajnas ke ankauh chi nokte okazis ia atako. Oni parolas ke oni denove
uzis tiujn 'kontrauh-elektrikajn' bombojn. Mi auhdis nenion. Midormis.
Je la 7a matene elektriko 'malaperis'. Je la 13a elktriko aperis.
Du antauhajn tagojn mi ne havis elektrikan energion.
Chio chi jam komencas esti tede al mi. La politikistoj
interkonsentadas kaj cxiuj estas kontraux la bombardo kaj por tuja
haltigo de la bombardo, la usona prezidanto dauhre parolegas pri la
"kvin neplenigitaj kondicxoj", NATO-fortoj dauhre bombardas kaj
detruas, chi tie oni informas pri novaj damaghoj kaj viktimoj... Ja,
preskauh nenio novas...ghenerale.
Praktike...antauh du tagoj, por la unua fojo estis atakita ankauh la
orineta parto de Nish. Unu el la bomboj trafis ankauh mian straton.
Plej suferis la logh-parto kiu situas je 1-2 km orinte-sudorinete de
mia domo. Kelkaj el tiuj 'kontrauh-homaj' bomboj falis tie. La domoj
(2) kiuj estis rekte trafitaj estis parte detruitaj.
Fakte tiuj 'kontrauh-homaj' bomboj ne estas tiel dangheraj (fortaj)
por konstruajhoj. Ili detruas konstruajhoj nur je rekta falo sur
konstruajho, alie 'nur' damaghas murojn kaj rompighas la fenestraj
vitroj. Sed por la homoj kiuj trovighas proksime la bomboj estas tre
dangheraj. La eksplodo de tiuj bomboj 'liberighas' amason de
metaleretoj, tre akraj... Tute ne bonas se iu el tiuj eretoj trafas
vin... Mortigoj facilas...
\La aviadiloj aperis supre. Oni povas auxdi iliajn motorojn. Mi nur
esperas ke elektriko ne malaperos...\
Feliche chi foje, du tagoj antauhe, nur kelkaj personoj estas vunditaj
kaj kelkaj auhtoj detruitaj.
Tiu bombo kiu trafis mian straton falis en la korto, inter du domoj,
je 600 m de mia domo. Ghi plene detruis unu auhton kaj vundis unu
trapasanton...proksimaj vitroj rompighis...
En la momento de la atako mi estis en la vendejo. Mi vidis nenion.
Chio okazadis je tute mala direkto... Se mi elirus surstrate eble ja
mi povus vidi... sed tioma scivolemulo ja mi ne estis... Krome mi ja
sentis ke la afero povus esti pli serioza... Ja estis proksime...
La atako komencis kun la regula flugado super la urbo...
\kiu jhus nun ankauh okazadas... ja la aviadiloj dauhre flugas supre..
kaj de tempo al tempo mi auhdas iajn eksplodojn, sed sufiche
malproksimajn...\
...en unu momento ekbruis la defend-pafado. La aviadiloj mallevighis.
La eksplodoj ekis. Iom poste oni povis auhdi ke du-tri aviadiloj
flugis sufiche malalte...kaj ili ghuste eljhetis la bombojn (ju pli
malalte ili flugas, des pli precizaj ili estas). Mi auhdis tri sufiche
fortajn eksplodojn. Mi tute ne emis supozadi kie ghuste falis la
bombojn. Post 20-30 minutoj la aviadiloj forflugis. Ekstere mi
rimarkis ian eksciitecon. Mi elliris la vendejo. La homoj montradis
ion kaj rigardis ion je orienta direkto. Mi proksimighis al la strato
kaj ankauh mi ekrigardis je tiu direkto. Mia domo trovighas ghuste che
mala flanko de la strato, kaj malantauh de ghi oni povis vidi tri
densajn nigrajn fumajn fostojn... Poste ni eksciis ke 'temis' pri du
auhtoj kaj unu domo je ch. 1 km for...
Io okazadis ankauh je mia strato. Mi ne povis malproksimighi de la
vendejo kaj mi restis tie kie mi estis. Sed tie, je cx. 600 m, homoj
kolektighis... Io ja okazis. Kiam ankauh kuracistaj veturiloj rapide
venis mi certis ke io okazis... Poste mi eksciis pri tiu bombo kiu
trafis la auhton kaj vundis unu trapasanton.
Venis ankauh policistoj. Ili tuj fermis tutan straton kaj kiam la
kuracistoj finis la laboron la policistoj kaj armeanoj komencis purigi
la cxirkauajhon de neeksploditaj bombetoj. Dum la tuta posttagmezo kaj
vespero ni auhdadis eksplodojn...
(Ankorauh unu karakterizo de tiuj 'kontrauh-homaj' bomboj: ili
konsistas ankauh de multaj (100-200) bombetoj (same dangheraj -
malgrauh la malgrandecon) kiuj ne chiuj tuj eksplodas)
Chi tiel pasis la milita 'baptigo' de la orienta parto de Nisx. Nun
ankauh la loghantoj de la orienta urboparto povas diri ke ankauh ili
esti bombarditaj... kvankam ni povus sufiche bone vivi ankauh sen chi
sperto...
Je radio-novajhoj, kiuj jhus komencis, plej chefa novajho estas ke
dum la nokto che unu kosova vilagho, proksime de urbo Prizren, okazis atako je
vilaghanoj - chefe albanoj. Plej vershajne la NATO-pilotoj pensis ke
tio estis aremaj-fortoj... Estas mortigitaj pli ol 60 da personoj, ch. 80
vunditaj, la atako dauhris ch. tri horojn per tiuj kontrauh-homaj
bomboj....

*TITLO: Fw:
2 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/16 13:05
Date: Sat, 15 May 1999 15:52:19 +0200
-----Original Message-----
From: rade7 <rade7@aim.ac.yu>
To: zciric@eunet.yu <zciric@eunet.yu> Date: 10. May 1999 14:46
:Estimataj samideanoj,
:Milito dauxras en nia sxtato. Plej versxajne mankas al vi la faktoj
de jugoslavia flanko pri la konflikto.
:Ni informas vin pri AIM (esperante AIR - Akademika Informacia Reto).
La reto estas fondita de Beogradaj studentoj . Kaj ni apelas al via
homeco, kaj solidareco por kompreni pensojn de nia akademika socio.
:Vi povas vidi nin sur interreto. Nia retpagxo estas http://www.aim.ac.yu
:La pagxo estas skribita uzante la anglan lingvon.
:Se vi havas ajnajn demandojn, bonvolu reti nin je adreso rade7@aim.ac.yu
:Retonte nin vi eblos uzi esperantan, anglan, rusan , francan,
portugalan kaj serban lingvojn.
:Sincere via A I M - Esperante A I R -
(Akademika Informacia Reto)

*TITLO: mi plu ne kalkulos...
1 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/16 13:05
Date: Sun, 16 May 1999 05:07:53 +0200
Nish, la 16an de majo 1999, 03:20 h
Ja ghuste: 03:20
frumatene!
/La problemoj estas 'fantaziemaj'. Jhus pro chi la problemoj foje
estas ech interesaj por mi. La plej nova 'elpensajho', kiu dauras jam
plurajn tagojn, estas manko de elektrika energio. Feliche ke ankau mi
'buntas je ideoj' kaj mi daure sukcesas relative facile solvi novajn
problemojn, ech per vere simplaj solvoj.
Por chi 'elektrika' problemo la plej bona solvo estas uzi elektikon
kiam ghi 'fluas'...
(Saghe, chu ne?) Momente la elektrika sistemo funkcias kaj mi uzas la
okazon.../
Shajnas ke denove funkcias nur la rezerva elektrika sistemo. Ankau chi
nokte oni uzis 'kontrau elektraj' bomboj.
/Mia urboparto trovighas 'survoje' de tiu rezerva sistemo kaj ghis
mateno (ch. la 7a h) mi certe havos la elektrikon. Tiam venas la
laboristoj de la elektro-administrado kiu plej vershajne unue
'prizorgos' plibezonatajn organizoj kaj institucioj. Se estos sufiche
da elektrikon, la urboparto ne perdos la elektrikon. Alie, oni devos
atendi ghis plena stabiligo de la elektro-sistemo, kiu dauros kelkajn
horojn. Tiom da tempo oni ghenerale bezonas por purigi la
'elektro-vojoj' de tiuj 'anti-elektrikaj' bomboj./
Pro la elektro-manko mi enlitighis jam je la 20a horo.
/La aer-ataka ebleco estis anoncita. Malgrau mia optimisteco mi nun
tamen 'estimas' la dangher-anoncado. Ja Nish plu ne estas tiel
sekura... alie mi plej vershajne promenus tra la urbo. (Kutime, je
normalaj, elektrikaj kaj aliaj, kondichoj mi kutime enlitighas ch. la
1a horo, se mi havas tempon...) Mi jam kelkfoje promenis tra plene
mallumigita (senelektrika) urbo. Ech sen posh-lampeto... Estis
interese. Tiuj kiuj havis okazon foje ie vidi la bildkartojn kiuj
montras iun urbon "dum nokto" povas imagi la aspekton. Vere oni nenion
povas vidi dum la nokto!!!
Chio nigras... Dum tiuj miaj noktaj promenoj mi uzis fakte la lumon de
la trapasantaj veturiloj. Sen ajna lumo ja estus ech danghere. Neniu
scias de kie povus aperi ia nova truo je la trotuaro... ankau se vi
tro rapidus tre facile oni povas malkovri plej diversajn 'nevideblajn'
ajhojn kaj homojn... Chi lastajn mi ankorau ne spertis... mi ne
rapidis tro...mi promenadis. Sen elektriko oni ne havas kialon por ie
rapidi. Ech tempo ne rapidas kiam mankas la elektriko.../
Chirkau la 1a horo mi vekighis. Ne pro la ajna bruo. Mi simple
vekighis (ja kutime mi dormas ch. 5-6 horoj [de la 1a ghis la 6a-7a
matene, depende de la tag-devoj...]).
Ke elektriko intertempe 'venis' mi tuj rimarkis, la radio-horloghaj
numeroj trembrilis. Dum mi jam planadis kion fari mi shaltigis la
radion (kelkajn noktojn mi tute ne povis auskulti ajnan
radio-elsendon, pro la elektriko-manko) kaj 'ordigis la horloghon. La
'noktaj' planoj jam estis finitaj sed mi ankorau pensadis kiom multe
mi povas kredi je tiu 'nokta' elektriko. Dum mi 'kalkuladis' ekstere
mi rimarkis ian ekbrilegon. Char pluvas mi ekpensis ke ia fulmo
okazis. Sed nenian bruon okazis. Samtempe mi rimarkis ke la
radio-horloghaj numeroj denove trembrilas. Do, dum la momento okazis
ankau la 'elektro-cheso'. Mi jam ekpensis pri la 'kontrau-elektraj'
bomboj kiam ekstere okazis nova ekbrilego. Je la sama momento la
elektriko 'malaperis'... Nun mi certis ke temis pri la bomboj. Sed
ajnan bruon mi povis audi. Ja mi plene komprenis kiel mi ne vekighis
kiam lastfoje oni 'forigis' la elektrikon antau, jam, tri tagoj...
Kaj nun mi uzas la rezervan elektro-sistemon por priskribi chion chi.
Ankau je radio-novajhoj preskau nenio novas. "RTS" informas pri tiu
lasta plurnombra mortigo de la civiloj (ghis nun oni trovis 79
bruligitajn kadavrojn - estis uzita iuj bruligaj 'kontrau-homaj'
bomboj. La bomboj faras altan temperaturon per kiu ili mortigas la
homojn) kaj pri novaj atakoj je diversaj lokoj kaj urboj.
"Libera Europo" elsendas: 'novaj' nesciecojn de NATO-komando en
Bruselo; intervjuoj kun la estroj de serbiaj opoziciaj politikaj
partioj - kiuj vojaghadas tra EU; ne mankas ankau la diversaj
'spertuloj' pri la 'balkana demando' kaj iliaj konsiloj kiel solvi
krizon; 'impresoj' de albanaj rifughintoj estas nepraj, aparte se oni
trovas iun 'kompetetulon' - chi foje estis unu albana profesoro kiu
ankau forlasis Prishtina...
"La vocho de Usono" mi tute ne emis serchi...
Se mi auskultus nur "Libera Europo" ja ech mi devus esti por daura
bombardo, detruado kaj mortigo... Se oni daure dubas pri daurigo de la
milito: la jhurnalistino je la fino aldonis la novajhon ke brita armeo
pretigis novajn kelkajn milojn da parashutaj fortoj kiuj lokighos je
Korzika; je intervjuo kun unu el usonaj balkanaj spertuloj shi denove
interesighis chu vere nur per bombardo oni povas ion fari kaj chu vere
oni ne planas ankau surteraj atakoj...La 'spertulo' respondis ke je
komenco la politikistoj ne sciis ke la publika opinio ne estos kontrau
militaj viktimoj...;
brita funkciulo Tony B. vizitis Bulgarion....
Ja, multon 'interesan' oni povas ekscii...
Je chiu okazo la rifughintoj el Kosovo plej multe suferas.
Mi tre dubas chu la jhurnalistino entute povas vere kompreni la sorton
kaj vivon de la rifughintoj. Por shi la plej granda helpo estas ke shi
nur tralegu la preparitan tekston kaj 'lerte' gvidu la
interkonsentojn... Chu shi donis almenau parton de la salajro por iom
pli praktike helpi la suferantojn?
Facilas paroli....
En Nish daure trankvilas. Shajnas ke ankorau unu nokto ni 'ripozos'...

elektriko = elektro


2 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/26 22:35
Date: Wed, 26 May 1999 15:35:35 +0200
From: zcnis@cent.co.yu (Ciric Zoran)
Reply-To: "Zoran Ciric" <zciric@eunet.yu>
To: "amikeca reto Gerardo" <a.reto@france-association.com>,
La 22an de majo, je la 22a horo, okazis nova aer-atako al la
elektro-instalajhoj apud Nish. Tuta urbo restis en mallumo. Je tiu
atako oni uzis ordinaraj bomboj.
La atakoj al la elektikaj instalajhoj komencis antau tri semajnoj. De
tiam la elektrika situacio chi tie ne stabilas. Je la komenco oni uzis
tiuj 'kontrau-elektrikaj' bomboj (grafitaj retoj) kiuj 'nur' kauzis la
'elektrikan shokon' je alt-tensiaj elektirikajhoj. Por reordigi la
sistemon post tiaj atakoj oni kutime bezonis po kelkajn horojn.
Sed 'ordinaraj' bomboj plene detruas la instalajhoj. Por denove
konstrui chion oni bezonas plurajn tagojn, monatojn, ech jarojn...
La atako ne estis tiel sukcesa, la instalajhoj estis 'nur' parte
damaghitaj... kaj ni 'jam' havas elektrikon. Sed chi ankorau tute ne
signifas ke novaj atakoj ne okazos
Iuj urbopartoj 'jam' hierau ricevis denove elektrikon. Mia urboparto
nur hodiau...
26-05-99, 05:40 h
Lau mia radio-horlogho la elektriko 'aperis' antau ch. 3 horojn. Mi
jhus vekighis.
Shajnas ke oni tamen komencis la 'planatan' malshaltigon...
Almenau ghis oni plene ne detruos tiun apudan elektrik-centran
instalajhon... Je tiu okazo ni devos atendi la plenan rekonstruadon
kaj tio tamen dauros 'iom' pli ol 'nur' kelkaj tagoj...
26-05-99, 14:50 h
Planita au ne planita, je chiu okazo mi plu ne havas elektrikon ol mi
havas ghin. Chi matene mi 'ghuis' ghin nur dum dekon da minutoj...
Nun mi rapidas almenau fini mesaghon... por la sendado mi vidos...
Do, momente iel-tiel ni havos po iom elektrikon.
Ja NATO-uloj sufiche bone elektas la bomb-celojn. La armeo nek chi
tiel multe suferos. Ghi plej vershajne havas siajn proprajn,
sendependajn, energo-fontoj. Sed ordinaraj civitanoj, aparte en la
urboj, plej multe estas trafitaj per chi elektrik-manko. Ne temas nur
pri tio ke ni nun ekz. ne povas uzi elektrikajn lampojn, TV,
radio-aparatojn, fridujojn (la nutrajho damaghighas...),
komputilojn... Chi rekte trafas unuopulojn.
Manko de elektriko tre ghenas al la industrio. La civitanoj plej
'praktike' chi rimarkas je pano-manko. Nome la pano-'fabriko'
"Jhitopek" (la plej granda en Nish) ankau bezonas elektrikon por la
produktado. Char la elektriko mankas oni ne povas pretigi bezonatajn
kvantojn da pano. La rezulto: aperis vicojn por pano. Oni devas atendi
por acheti panon.
Pro la elektrika manko la nisha bier-fabriko ne sukcesas produkti
bieron. Ni jam sufiche longe ne havas nishan bieron, plej shatata chi
tie...
Ech por biero ni havis vicojn. Nun ni (mia firmao) ordigis la aferon
kun petrol-achetado kaj ni sukcesas iel solvi la bier-manko per
zajechara biero...
He, lasttempe nur bomboj ne tiom mankas...
Lastnokte la aviadiloj denove provis bobmradi Nish. La defendpafado
estis sufiche forta kaj lau hodiauaj informoj la rakedoj por la
elektro-instalajhoj estis detruitaj...
Chi matene, je la 6a horo, oni regule anoncis cheson de la danghero.
Je la 8a la sirenoj denove anoncighis... La 'danghero' dauras...
La urbanoj nun tamen iom pli zorgas se aviadiloj ekbruas super la
urbo. Bomboj kiuj mortigis dudekon da urbanoj estis sufiche serioza
admono. Ja la stratoj tamen ne estas tiel certaj.
Hierau vespere mi promenis tra la malluma urbo. Char la 'artefarita'
lumo tute mankis mi povis ghui je natura lumo. Estis bela lunbrilo...
Tre romantike.
Je tiu momento la aviadiloj ne aperis kaj ne malbeligis la 'etoson'...
La aviadiloj venis pli poste, dum la nokto...

[Sekva pagxo]

[Antauxa pagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Al hejmpagxo]