3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo


3-4. Adverbaj vortgrupoj


Troviĝas jenaj adverbaj vortgrupoj.

[adverbo]
ene "tiel"
[substantivo] + [kazo-vorteto]
mosir ŭa "for de lando"
[substantivo] + [loko-substantivo] + [kazo-vorteto]
pet etok ŭa "de la fonto de rivero"
[substantivo] + [adverba vorteto]
tuĉi ari "per martelego"
[propozicio] + [propozicio-kuniga vorteto]
ĉep ĉis kor hosipi "fiŝo ploranta returne iras" < ĉep {ĉep ĉis kor} hosipi ({...} estas adverba vortgrupo. ĉep ĉis "fiŝo ploras" en ĉi tiu vortgrupo estas enmetita propozicio. La subjekto de ĉis "~o ploras" estas ellasita. Oni povas rigardi la frazon, ĉep ĉis kor hosipi, aliel, kiel la subjekto de hosipi "~o returne iras" estas ellasita, kaj la frazo havas strukturon {ĉep ĉis} kor {ĉep hosipi} kun la signifo "fiŝo ploras kaj (ĝi) retrune iras".)

ktp.


[Al Enhavo] [Antaŭa paĝo] [Al Vortareto]

[Al japan-lingva versio]