3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo


3-3. Substantivaj vortgrupoj


3-3-1. Ellaso de substantivaj vortgrupoj


Substantivaj vortgrupoj povas esti ellasitaj. En la subaj ekzemploj la signo "~" montras tian eblecon. Tamen personaj vortetoj ne povas esti ellasitaj. Pri personaj vortetoj, vidu 3-3-2.

haŭe "voĉo de ~o" (apartena formo de haŭ "voĉo")
rupnekur haŭe "voĉo de plenaĝulo"
haŭe "lia voĉo"
noski "mezo de ~o" (loko substantivo)
ikkeŭ noski "mezo de spino"
noski "ĝia mezo"
mina "~o ridas" (unuterma verbo)
rupnekur mina "plenaĝulo ridas"
mina "li ridas"
kor "~o ~on havas"(duterma verbo)
rupnekur tuĉi kor "plenaĝulo havas martelegon"
rupnekur kor "plenaĝulo habas ĝin"
tuĉi kor "li havas martelegon"
kor "li havas ĝin"
ari "per"
tuĉi ari "per martelego"
ari "per ĝi"


3-3-2. Diversaj substantivaj vortgrupoj


Troviĝas jenaj tipoj de substantiva vortgrupo.

[substantivo]
rupnekur "plenaĝulo"
[substantivo] + [apartena formo de substantivo]
(Anstataŭ substantivo, povas stari persona vorteto nominativa.)
rupnekur haŭe "voĉo de plenaĝulo"
ĉi haŭe "mia voĉo"
[substantivo] + [loko-substantivo]
(Anstataŭ substantivo, povas stari persona vorteto objektiva.)
pet etok "celata loko de rivero (nome, fonto de rivero)"
un etok "mia celata loko"
[substantivo] + [substantiva vorteto]
ĉep utar "fiŝoj"
[epiteta verbo] + [substantivo]
iŭan mosir "ses landoj"
[unuterma verbo] + [substantivo]
pirka uakka "bona akvo"
(uakka pirka "akvo estas bona" estas la propozicio responda al ĉi tiu substantiva vortgrupo.)
[substantivo] + [duterma verbo] + [substantivo]
1. rupnekur kor tuĉi "martelego, kiun plenaĝulo havas"
2. tuĉi kor rupnekur "plenaĝulo, kiu havas martelegon"
(rupnekur tuĉi kor "plenaĝulo havas martelegon" estas la propozicio responda al ĉi tiuj substantivaj vortgrupoj 1 kaj 2)
[propozicio] + [propozicio-substantiviga vorteto]
rupnekur tuĉi kor ike "tio, ke plenaĝulo havas martelegon"

ktp.

Substantivaj vortgrupoj, kiuj rilatas kun verbo senpere, nome, kiu anstataŭas la signon "~", havas neniajn kazo-markojn. Persona vorteto por la unua persono montras kazojn. Vidu ĉi subajn as, ĉi, un.

rupnekur mina "plenaĝulo ridas"
mina as "mi ridas"
rupnekur ĉi kasuj "mi helpas plenaĝulon"
rupnekur un kasuj "plenaĝulo helpas min"

Vorteto por la dua persono ne havas tiajn variaĵojn. Por la tria persono ne ekzistas persona vorteto.

Unuterma verbo povas fariĝi substantivo.
mina "~o ridas" > "rido"
uraj kik "~o martelis akvobarilon" > "martelado de akvobarilo"

La plej ofta tipo de substantiva kunmetado estas [substantivo] + [substantivo].
uraj ni "paliso de akvobarilo"
mina haŭ "ridvoĉo"
uraj kik tuĉi "martelego por marteli akvobarion"


[Al Enhavo] [Antaŭa paĝo] [Sekva paĝo]

[Al japan-lingva versio]