[Al ASCII (iso-8859-1) paĝo]

1. Ĝeneralaj rimarkoj


1-1. Ainaj lingvo kaj buŝtradicio


Ne troviĝas lingvo samdevena kun la aina lingvo. Precipe, ĝi ne havas genealogian rilaton kun la japana lingvo. La lingva strukturo similas tiujn de la altajaj lingvoj, tamen ĝi havas kelkajn ne-altajajn karakterojn. Tiel nomataj aldonaj prefiksoj e-, ko-, o- estas ekzemploj de ne-altajeco (vidu la sekcion 4). Ankaŭ poli-sinteza karaktero de la aina lingvo ne estas komuna kun la altajaj lingvoj (vidu la sekcion 3-2-2).

Ainoj ne havas proprajn literojn. Kelkaj ainoj klopodis skrivi en sia lingvo kaj por tio pruntis latinajn, cirilajn aŭ japanajn literojn, sed nuntempe nur la japanajn.

La nombro de Ainoj, kiuj povas paroli en la aina lingvo flue en certa grado, estas tre limigita. La nunaj ainologoj konas nur naŭ bonjn parolantojn.

Ainoj havas riĉan buŝtradicion. Multegaj rakontoversaĵoj restos en la mondoliteraturo eterne. En la recitado de la versaĵoj estas uzata malsama lingvostilo ol tiu por interparolo. Pli malsimpla morfologio estas la distinga trajto de la versa stilo.

En la rakontoj heroo aŭ dio parolas pri sia sperto. D-ro KINDAIĈI Kjoosuke, granda pioniro de la aina lingvistiko, nomis la ainan buŝtradicion "rakonto de la unua persono", kaj rigardis tion kiel partikularan karakteron de la buŝtradicio.

Movadoj de Ainoj por reakiri nacian dignon vigliĝas iom post iom. Samtempe, streboj de Ainoj kaj ainologoj por konservi la lingvon kaj la kulturon daŭriĝas.


[Al Enhavo] [Sekva paĝo]

[Al japan-lingva paĝo]