1. Ĝeneralaj rimarkoj


1-2. Teksto kaj literoj


"Ainaj Jukaroj", duligva rakontoversaĵaro aina kaj japana, verkita de ainino, āERI Jukie, enhavas 13 pecojn. La originala japana titolo estas "Ainu Ŝin'jooŝyuu"(laŭlitere "di-kantaro de la aina gento"). Aina titolo ne estas donita. Aina esprimo, kiu respondas al "di-kanto", estus kamuj jukar, nomo de unu ĝenro de la aina tradicio. La versaĵaro estis publikigita en Tokio, 1923, unu jaron post la forpaso de la verkintino 19-jara.

La plej mallonga rakontoversaĵo en la dikantaro, "Pon Okikirmui yaieyukar, ' Kutnisa kutunkutun'", estas prezentita je la originala aina formo en la sekcio 2.

En la originala teksto, ĈIRI metis plurajn versojn en unu linion, inter kiujn ŝi enmetis du spacojn. Mi rearaĝis versojn tiel ke ĉiu verso aperu en unu lilio.

Rekantaĵo "Kutnisa kutun kutun" aperas en la komenco de la rakontoversaĵo kaj ĉe la fino de ĉiu verso krom la du lastaj en reala recitado. La verkintino elipsis ĉiun rekantaĵon.

Apud la originalo estas prezentita la responda teksto reskribita laŭ la nuntempa ainologa transskribmaniero, kiu konvenas al la gramatika kaj sona sistemo de la aina lingvo plej bone. Tamen mi iom adaptis ĝin por esperantistaj legantoj.

La aina lingvo havas jenan sonsistemon.

La respondo inter la originalaj literoj kaj la reskribitaj literoj estas jene.

(originala > reskribita)

/'/ (plosivo de gloto) ne estas trasskribita en la originala teksto, kaj estas ellasita en la responda teksto. /r/ estas japana"r".

La silaba konsturo estas jene.

/p/, /t/ kaj /k/ ne krevas ĉe la fino de silabo.

/'/, /ĉ/ kaj /h/ ne staras ĉe la fino de silabo.

Unu verso enhavas ordinare kvin aŭ kvar silabojn. Kvinsilaboj versoj estas plej stabilaj.

Sonora akcento falas sur la unuan silabon de ĉiu verso, se ĝi estas fermita silabo, kaj sur la duan silabon, se la unua silabo estas malfermita.

Preparante tradukon el la originala aina teksto, mi strebis, por ke la traduko spegulu la originalan lingvon strukturon. Mi esperas, ke la leganto legu ĝin atente, komparante ĝin kun aina teksto.

Mi aldonas mallongan gramatikon kaj vortareton por komprenigi la strukturon de la aina lingvo en la sekcio 3 kaj 4. Ili ne nur donas helpojn en la kompara legado, sed ankaŭ ebiligas senperan legadon de la aina teksto. La vorareto ne estas bazita sur la originala teksto sed sur la reskribita teksto.


[Al Enhavo] [Antaŭa paĝo] [Sekva paĝo]

[Al japan-lingva versio]