3. Mallonga gramatiko de la aina lingvo


3-2. Verbaj vortgrupoj


3-2-1. Diversaj verbaj vortgrupoj


Troviĝas jenaj tipoj de verbaj vortgrupoj.

[unuterma verbo]
mina "~o ridas"
[duterma verbo]
kik "~o ~on batas"
[verbo] + [verba vorteto]
paje a " ~oj iris jam"

ktp.

Kelkaj unutermaj verboj havas pluralan formon. Kiam la sujekto estas persona vorteto as "mi", ili prenis pluralan formon malgraŭ la singulareco de la subjekto.


3-2-2. Derivaj verboj kaj kunmetitaj verboj


Iu ajn formo, kiu perdus verban funkcion se disigita, nomiĝas [verba bazo]. Verba bazo estas aŭ netransitiva aŭ transitiva. Netransitiva bazo fariĝas unuterma verbo memstare; transitiva bazo fariĝas duterma verbo memstare. Verba bazo povas preni al si diversajn afiksojn, substantivon kaj alian verbon bazon, kaj fariĝi deriva kaj kunmetita verbo. Tiu aldonita verba bazo funkcias adverbe en la kunmetita verbo (vidu ĉi-sana-san-ke en la vortlat3.) Jenaj ekzemploj sugestas la riĉan derivadon kaj vortofaradon de la ainaj verboj.

netransitiva bazo raj
unuterma verbo raj "~o mortas"
duterma verbo raj-ke "~o ~on mortigas"
triterma verbo e-rajke "~o ~on per ~o mortigas"
unuterma verbo jaj-rajke "~o sinmortigas"
duterma verbo e-jajrajke "~o per ~o sinmortigas"
netransitiva bazo an
unuterma verbo an "~o ekzistas"
unuterma verbo haŭe-an "~o parolas"
(laŭlitere, "voĉo de ~o ekzistas")
transitiva bazo nu
duterma verbo nu "~o ~on aŭdas"
tritermba verbo nu-re "~o al ~o ~on aŭdigas"
unuterma verbo i-nu "~o faras aŭdadon"
duterma verbo inu-re "~o igas ~on fari aŭdadon"

Formoj, al kiuj mankas verba funkcio, povas fariĝi verba bazo per helpo de diversaj sufiksoj. El tiaj formoj, tiujn, kiuj konsistas el silabo, konsonanto + vokalo + konsonanto, kaj havas onomatopean karakteron, mi nomas [kvk-radiko] provizore.

kvk-radiko tok- (onomatopeo)
unuterma verbo tok-kosanu "~o momente sonas 'tok!'"
kvk-radiko saŭ- (onomatopeo)
duterma verbo saŭ-a "~o ~on skuas"


[Al Enhavo] [Antaŭa paĝo] [Sekva paĝo]

[Al japan-lingva versio]