[Al japana-lingva pagxo] [Al menuo por pagxoj de s-ro Kabayama]


Pintanoj venis sur pinton. Civitanoj venis sur ebenon.
- Kunsidoj de Ne-Registaraj Organizoj en Satporo dum la Pinta Konferenco de G8 apud la lago To^ya-ko[toojako] -
KABAYAMA yu^suke

C^iu scias, ke okazis c^i-jara Pinta Konferenco en Hokajdo7-9an de julio. Ne nur la Grupo de la Ok (G8) sed ankau~ multajlandaj gvidantoj (ekzemple: C^inio, Barato, Brazilo) kolektig^isen izolita hotelo sur montorondo c^irkau~anta belan lagon. Tio s^ajnas malgrandigitaj Unuig^intaj Nacioj. (Ankau~ la g^enerala sekretario de UN-oj, Ban Ki-moon, venis tien.)
G8 estas rigardata kiel simbolo de Tutmondig^o (angle: Globalization), kiu ric^igas ric^ulojn kaj malric^igas malric^ulojn en la tuta mondo. Kvankam mi malamas Tutmondig^on por malmultaj ric^aj, mi opiniis, ke c^iujara Pinta Konferenco ne kulpas, c^ar g^i s^ajnas nura ceremonio kaj pri Tutmondig^o, kulpas alilokaj kas^itaj kunlaboroj de internaciaj organizoj, unuopaj kompanioj, la usona registaro kaj g^iaj amikoj. Tial mi pretervidis la okazontaj^on nevarme.En Eu~ropo multaj civitanoj protestis batale kontrau^ g^i. Sed en Japanio ne estis tiel. Multaj ne kutimig^is al la vorto Globalization, ec^ malrapide malric^ig^ante pro g^i. Ec^ bonveniga kampanjo s^aumis ie-tie. Kune la vorto "Eko(-logio)" ofte aperis ie-tie, c^ar latemo de la kunsido estas "la ekologio de la terglobo".Ne-RegistarajOrganizoj (NRO-j) en/ekster Hokajdo planis sian alternativan konferencon. Samtempe ajnuoj planis indig^enan konferencon. Ambau~ invitis multajn alilandanojn. Ili okazigis kelkajn lernajn eventojn prepare. LaPinta Kunveno de G8 komencig^is en la "kastelo en la c^ielo" for de popolo. Manifestacian mars^on kontrau~ G8 akompanis multegaj policanoj, kies sceno rememorigas la stafetan torc^oportadon de la Pekinaj Olimpikoj ekster C^inio. Iuj estis arestitaj dum sia mars^o pro nura uzo de sonmas^ino sur vagono. Kvankam c^iu neniam uzis, uzus kaj uzos perforton por protesto, iuj estis malakceptitaj c^e la eniro en Japanio.
Faktas, ke la rajto de esprimo estis difektita.
Samtempe civitanaj konferencoj komencig^is kun multaj programeroj sur la tero. Unuj en Satporo, kaj la indig^ena en la vilag^o Nibutani en la provinco Hidaka. Iuj iris al la loko proksima al To^ya-ko por rekta protestado. Mi alighis al kelkaj programeroj en Satporo. Parolantoj parolis pri aktualaj maljustaj^oj en sia lando. Kameruniano parolis pri konstruo de petrola konduk-tubo, kiu donas profiton ne al log^antoj sed al alilanda firmao. Unuspecigo de kulturaj^aro por potenca firmao invadas Filipinojn.
La kompanio Union Carbide, kies fabriko eksplodis s^utante kemiaj^on kaj kau~zis mortojn de multe da popolo en Bhopal, Barato, sukcese forkuris je sia kompenso fordonante sian tuton al alia kompanio Dow Chemical. Dow Chemical asertas, ke g^i ne heredis respondecon pri tio. Ankorau~ nun multaj log~antoj suferas. Tia estas la nuna monda sistemo "liberigata". Sur budoj abundis multaj eldonaj^oj de NRO-j. Iuj proponas alfiksadon de imposto al internacia investo. Iuj proponas nei la pagon de peza s^uldo sekvanta de "alpremita" monprunto. Miaj impresoj.
1. Regas la angla lingvo en la mondo de NRO-j. Kroma interpreto estis preparata nur por la korea lingvo.
2. Ne nur la pintanoj sed ankau~ anoj de NRO-j indiferentemas pri la dang^ero de (multepli venena) nuklea radiaj^o, dum ili arde diskutas pri (malpli venena)karbona duoksido, kiel kau~zo de varmig^o de la terglobo.
3. Antau~e j^urnaloj kaj televidaj programeroj traktis kontrau~-G8-emajn movojn mals^ate. Lau~tempe ili simpatiemig^is iomen kaj iomen.
4. La nomon "Ainumosir", kies signifo estas ajnua(=homa)lando, oni multe uzis anstatau~/kun la nomo "Hokkaido". La lastan programeron fermis fotado kun voko fare de la ajnua lingvo.
5. La Monda Banko (World Bank: WB), Internacia Monda Fonduso (IMF) kaj Monda Negoca Organizo (World Trade Organization, WTO) estas ege malamataj. (menciindas ke al To^ya-ko venis ankau~ la prezidento de la MondaBanko: Robert Bruce Zoellick, usonano.)
Tiel nomata Tutmondig^o ne estas tutmondig^o sed usonigo, c^arUsono neniam igas sin konvena al mondskala demokratia interkonsento sed igas aliajn konvena al si. Eble la regnoj de BRIC (Brazilo, Rusio, Barato (angleIndia), C^inio) progresos plu laj plu,sed en iliaj landoj krom Rusio de tiu progreso profitos nur ric^uloj lau~ la modelo de Usono. (Nur la prezidentode Brazilo, ankau~ kiu venis al To^ya-ko, Luiz Inac' io Lula da Silva, aspektas al mi demokratieca persono, sed lia lando suferas pro la usonigo. Nuntempa rusia reg^imo konsistas el potencoj venkintaj kontrau~ tia usoniga invado. En la centro de Rusio staras unusola giganta energia kompanio "Gasprom" kun s^tata armeo turmentanta c^e c^enojn kun sango. Maldemokratia rusiigo kontrau~ maldemokratia usonigo.)
Esperanto deziras esti demokratia tutmonda lingvo kontrau~ lausonigo al la mondo pri lingva hierarkio. Kiel ni rilatos al ekster la Esperantujo ? Mi rememoras unu scenon de UK en Jokohamo. S-ro Jose' Antonio Vergara el C^ilio, gravulo de UEA, bojis, ke esperantistoj revidas kaj intersalutas sincere, jam sufic^e, rilatu kun ekstero!
Kiel vi pensas?


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpagxo ]