[Al japanlingva paĝo]


La 62-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
La Kongreso okazis ekde 12-a ĝis la 18-a de Octobro en la urbo Tomakomai.

1 Skiza raporto de la 62-a Hokkajda Kongreso de Esperanto HOŜIDA Acuŝi
2 Resumo de la prelego en la simpozio kadre de la Hokkaida kongreso YAMASAKI Seiko


Skiza raporto de la 62a Hokkajda Kongreso de Esperanto (17~18/okt./1998)

HOŜIDA Acuŝi (Prezidanto de Hokkajda Esperanto-Ligo)

Pasintjara 61a Hokkajda Kongreso havis kelkajn provojn draste novajn kompare al la ĝisnunaj. Ĉi-jara 62a heredis kelkajn provojn el ili, sed kelkajn ne.
Al la unuaj apartenis tio, ke ni planis la alvenon de la alilandaj gastoj iom pli frue por gvidi porcivitanan kurson, viziti kaj saluti oficejojn de lokaj aŭtonomioj, edukaj komisionoj, ĵurnaloj, k.a., kiuj donis subtenon al la kongreso. En tia okazo la ĵurnaloj emas detale informi, kvankam hodiaŭ nura alveno de alilandanoj estas jam nenia novaĵo. S-roj Aleksandr TITAJEV kaj Andrej ŜIPILOV, niaj gastoj el Vladivostoko, jam venis al Hokkajdo komence de oktobro kaj vizitis urbojn Sapporo, Otaru, Hakodate, Tomakomai kaj tieajn Esperanto-grupojn.
Posttagmeze de la 17a de oktobro, en studĉambro duaetaĝa de la Kongresejo (Centro por la Bono de havenlaboristoj en Tomakomai) okazis kunveno de junaj esperantistoj. "junaj--", sed ne estis aĝlimo antau~ spirite junaj partoprenantoj. Starigita demando estis "Kia estas la rusa situacio ĉirkau~ junuloj kaj esperanto-movado". Evoluiĝis la demando al demandoj kiel jene, -- "Kion junuloj volas lerni kaj kial?", "Kia estas seksa diskriminacio?" --. Oni povis konstati similajn tendencojn en Rusio, Koreio kaj Japanio.
En bankedo Tomakomaja Grupo kantis kantojn, inter kiuj estis "Sonoras sonoril' de la horloĝtur' " tradukita de S-ro ŬATANABE Takaŝi, fondinto de la unua Esperanto-grupo en Tomakomai ĉ. en 1930. Multaj prezentaĵoj de lokaj grupoj mildigus rigidan vizaĝon de la programaro, oni supozas.
De la 9a kaj duono de la 18a/okt. komenciĝis la ĝenerala kunsido de Hokkajda Esperanto-Ligo en la halo triaetaĝa. Por kongresaj prezidanto kaj vicprezidanto oni elektis S-ron Kodama kaj S-inon Suzuki. De la lasta Kongreso 61a HEL disdonas al ĉiu membro antaŭ la kongreso la proponojn al la ĝenerala kunsido. Ĉi-jare la ĝenerala kunsido iris plej glate kaj pace el lastaj tri kongresoj. Oni demandis pri alilanda esperantisto, kiu eniris Japanion pretekste por ĉeesti pasintjaran hokkajdan kongreson, sed ne ĉeestis ĝin kaj restas ilegale ankoraŭ nun enlande. Pasintjare ne okazis kantado de "Espero", "Tagiĝo" kaj memor-fotografado, sed ĉifoje okazis tiuj.
Posttagmeze okazis samloke porcivitanaj programeroj:Raportoj, Diskutoj kaj Ekspozicioj. En diskutado kun la temo "Lingva Rajto, unu el Homaj Rajtoj-La japana, aina kaj Esperato" parolis siajn diverse enhavoriĉajn opiniojn S-ro Prof. ONO Juugo, Reprezentanto de Civitana Reto "Konservu Ainajn Loknomojn!", S-ro YAMASAKI Seiko, Ĉefdirektoro de JEI, kaj S-ro
OGAŬA Rjuukiĉi (Asocio de Utari en Hokkajdo Uunuiĝo de ainoj), kies patro estis trompe venigita koreo al servutula laboro, sed sukcesis fuĝi al aina vilaĝo, kie li trovis protekton kaj ankaŭ edzinon --do, tiu aina junulino estis la patrino de S-ino OGAŬA.
Sekvis prelego de S-ro UMEKI Takaaki, reprezentanto de Societo "La vojo de Takeŝiroo". Li raportis pri sia studo kiel MACUURA Takeŝiroo esploris Hokkajdon kaj Saĥalinon en la mezo de 19a jarcento, kiam rusoj kaj japanoj mikse loĝis kaj ne ekzistis landlimo inter Rusio kaj Japanio en Saĥalino.
UMEKI montris en la kongresejo dudekkelkajn fotojn faritajn dum siaj studvojaĝoj.
La temo de la lasta diskuto estis "Rusia For-Oriento kaj Japanio en la 21a jarcento". Tri rusoj kaj unu japano esprimis siajn opiniojn, al kiuj demandis kaj komentis ankaŭ la aŭskultantoj. Tiel tiniĝis la tuta programaro de la Kongreso.
Tiu posttagmeza parto ĝenerale havis rilatojn al loka karaktero de Hokkajdo, nome, kunekzisto de indiĝenoj kaj najbareco kun rusoj.
Dum la diskutado subite fortiĝis vento kaj baldaŭ regis eksteron ventego kaj pluvego. Ĝuste tiam la Tajfuno Deka proksimiĝis al Hokkajdo.
Tamen poste ĉe la disiĝo post la fermo, jam la vento mildiĝis kaj restis nur pluveto.
La nombro de partoprenantoj estis 54 inkluzive de 15 moralaj aliĝoj.
Alilandanoj estis kvar rusoj kaj unu koreino.

[Al topo]


Resumo de la prelego en la simpozio kadre de la Hokkaida kongreso
YAMASAKI Seiko (Ĉefdirektoro de Japana Esperanto-Instituto)

1. Esperantismo ĉiam subtenis la lingvajn rajtojn.

Ĝi kontraŭstaris al tio ke certa lingvo enmanigu hegemonion kaj asertis ke ĝi estu anstataŭita de neŭtrala planlingvo esperanto.

2. Minoritataj etnoj kaj lingvoj en Japanio

Oni ekkonsciis fine ke ĉi tie troviĝas problemo.
Mi opinias jene, lasante la temon de la ajnua al fakulo: Pri la kvar nordaj insuloj, estas pli grave ol ties ŝtata aparteno tio ke la rajtoj de la homoj koncernataj, tiuj de kiuj vivas je la fiŝkaptado tie, de kiuj nun loĝas tie, kiuj iam loĝis tie sed ne povas reiri tien, kiuj ajn iliaj prapatroj estus. Apud tiuj, ekzistas rajtoj pri kies ekzisto la japanoj ne konscias: tiuj pri lingvoj.
Ni klopodas pri tio

a. ke ŝtata lingvo ne estu alpremita kiel oficiala lingvo;
b. ke la edukado en minoritataj lingvoj estu garantiita;
c. ke oni havu larĝan animon lerni volonte la lingvon de siaj najbaroj;

kaj krom ĉi tiuj, ke oni agnosku ke, malgraŭ la amikeco, estas malavantaĝe paroli en fremda lingvo kaj ke por eviti tion, ne estas alia vojo ol adopti neŭtralan planlingvon.

3. Problemoj de la japana

Eĉ esperantistoj estas indiferentaj pri ili. La japan estas masakrita iam de la ĉina ideogafio, nun de la anglalingva imperiismo.
La latinigista-kanaista movado estis motivita en malnovaj jaroj de la pliefikigo de oficejaj laboroj. Ŝajnas ke tiu faceto estis solvita de la komputilo, perdiginte la grundon al la reformmovado de la literoj. Ĉi ties esenco tamen konsistas pli en la konservado de la japana lingvo.
La urĝa bezono de la tempo estas solidaro de la tri amovadaj lingvaj.

YAMASAKI Seiko

[Al topo]


[Al japanlingva paĝo] [Al hejmpaĝo]