[Al japanlingva pagxo] [Al hejmpagxo]


La 62-a Hokkajda Kongreso de Esperanto

La Kongreso okazis ekde 12-a gxis la 18-a de Octobro en la urbo Tomakomai.

1 Skiza raporto de la 62-a Hokkajda Kongreso de Esperanto HOS^IDA Acus^i
2 Resumo de la prelego en la simpozio kadre de la Hokkaida kongreso YAMASAKI Seiko^


Skiza raporto de la 62a Hokkajda Kongreso de Esperanto (17~18/okt./1998)
HOS^IDA Acus^i (Prezidanto de Hokkajda Esperanto-Ligo)

Pasintjara 61a Hokkajda Kongreso havis kelkajn provojn draste novajn kompare al la g^isnunaj. C^i-jara 62a heredis kelkajn provojn el ili, sed kelkajn ne.
Al la unuaj apartenis tio, ke ni planis la alvenon de la alilandaj gastoj iom pli frue por gvidi porcivitanan kurson, viziti kaj saluti oficejojn de lokaj au~tonomioj, edukaj komisionoj, j^urnaloj, k.a., kiuj donis subtenon al la kongreso. En tia okazo la j^urnaloj emas detale informi, kvankam hodiau~ nura alveno de alilandanoj estas jam nenia novaj^o. S-roj Aleksandr TITAJEV kaj Andrej S^IPILOV, niaj gastoj el Vladivostoko, jam venis al Hokkajdo komence de oktobro kaj vizitis urbojn Sapporo, Otaru, Hakodate, Tomakomai kaj tieajn Esperanto-grupojn.
Posttagmeze de la 17a de oktobro, en studc^ambro duaetag^a de la Kongresejo (Centro por la Bono de havenlaboristoj en Tomakomai) okazis kunveno de junaj esperantistoj. "junaj--", sed ne estis ag^limo antau~ spirite junaj partoprenantoj. Starigita demando estis "Kia estas la rusa situacio c^irkau~ junuloj kaj esperanto-movado". Evoluig^is la demando al demandoj kiel jene, -- "Kion junuloj volas lerni kaj kial?", "Kia estas seksa diskriminacio?" --. Oni povis konstati similajn tendencojn en Rusio, Koreio kaj Japanio.
En bankedo Tomakomaja Grupo kantis kantojn, inter kiuj estis "Sonoras sonoril' de la horlog^tur' " tradukita de S-ro U~ATANABE Takas^i, fondinto de la unua Esperanto-grupo en Tomakomai c^. en 1930. Multaj prezentaj^oj de lokaj grupoj mildigus rigidan vizag^on de la programaro, oni supozas.
De la 9a kaj duono de la 18a/okt. komencig^is la g^enerala kunsido de Hokkajda Esperanto-Ligo en la halo triaetag^a. Por kongresaj prezidanto kaj vicprezidanto oni elektis S-ron Kodama kaj S-inon Suzuki. De la lasta Kongreso 61a HEL disdonas al c^iu membro antau~ la kongreso la proponojn al la g^enerala kunsido. C^i-jare la g^enerala kunsido iris plej glate kaj pace el lastaj tri kongresoj. Oni demandis pri alilanda esperantisto, kiu eniris Japanion pretekste por c^eesti pasintjaran hokkajdan kongreson, sed ne c^eestis g^in kaj restas ilegale ankorau~ nun enlande. Pasintjare ne okazis kantado de "Espero", "Tagig^o" kaj memor-fotografado, sed c^ifoje okazis tiuj.
Posttagmeze okazis samloke porcivitanaj programeroj:Raportoj, Diskutoj kaj Ekspozicioj. En diskutado kun la temo "Lingva Rajto, unu el Homaj RajtojÅ|La japana, aina kaj Esperato" parolis siajn diverse enhavoric^ajn opiniojn S-ro Prof. ONO Juugo, Reprezentanto de Civitana Reto "Konservu Ainajn Loknomojn!", S-ro YAMASAKI Seiko^, C^efdirektoro de JEI, kaj S-ro
OGAU~A Rjuukic^i (Asocio de Utari en Hokkajdo ÅÅUunuig^o de ainoj), kies patro estis trompe venigita koreo al servutula laboro, sed sukcesis fug^i al aina vilag^o, kie li trovis protekton kaj ankau~ edzinon --do, tiu aina junulino estis la patrino de S-ino OGAU~A.
Sekvis prelego de S-ro UMEKI Takaaki, reprezentanto de Societo "La vojo de Takes^iroo". Li raportis pri sia studo kiel MACUURA Takes^iroo esploris Hokkajdon kaj Sah^alinon en la mezo de 19a jarcento, kiam rusoj kaj japanoj mikse log^is kaj ne ekzistis landlimo inter Rusio kaj Japanio en Sah^alino.
UMEKI montris en la kongresejo dudekkelkajn fotojn faritajn dum siaj studvojag^oj.
La temo de la lasta diskuto estis "Rusia For-Oriento kaj Japanio en la 21a jarcento". Tri rusoj kaj unu japano esprimis siajn opiniojn, al kiuj demandis kaj komentis ankau~ la au~skultantoj. Tiel tinig^is la tuta programaro de la Kongreso.
Tiu posttagmeza parto g^enerale havis rilatojn al loka karaktero de Hokkajdo, nome, kunekzisto de indig^enoj kaj najbareco kun rusoj.
Dum la diskutado subite fortig^is vento kaj baldau~ regis eksteron ventego kaj pluvego. G^uste tiam la Tajfuno Deka proksimig^is al Hokkajdo.
Tamen poste c^e la disig^o post la fermo, jam la vento mildig^is kaj restis nur pluveto.
La nombro de partoprenantoj estis 54 inkluzive de 15 moralaj alig^oj.
Alilandanoj estis kvar rusoj kaj unu koreino.

[Al topo]


Resumo de la prelego en la simpozio kadre de la Hokkaida kongreso

YAMASAKI Seiko^(C^efdirektoro de Japana Esperanto-Instituto)

1. Esperantismo c^iam subtenis la lingvajn rajtojn.

G^i kontrau~staris al tio ke certa lingvo enmanigu hegemonion kaj asertis ke g^i estu anstatau~ita de neu~trala planlingvo esperanto.

2. Minoritataj etnoj kaj lingvoj en Japanio

Oni ekkonsciis fine ke c^i tie trovig^as problemo.
Mi opinias jene, lasante la temon de la ajnua al fakulo: Pri la kvar nordaj insuloj, estas pli grave ol ties s^tata aparteno tio ke la rajtoj de la homoj koncernataj, tiuj de kiuj vivas je la fis^kaptado tie, de kiuj nun log^as tie, kiuj iam log^is tie sed ne povas reiri tien, kiuj ajn iliaj prapatroj estus. Apud tiuj, ekzistas rajtoj pri kies ekzisto la japanoj ne konscias: tiuj pri lingvoj.
Ni klopodas pri tio

a. ke s^tata lingvo ne estu alpremita kiel oficiala lingvo;
b. ke la edukado en minoritataj lingvoj estu garantiita;
c. ke oni havu larg^an animon lerni volonte la lingvon de siaj najbaroj;

kaj krom c^i tiuj, ke oni agnosku ke, malgrau~ la amikeco, estas malavantag^e paroli en fremda lingvo kaj ke por eviti tion, ne estas alia vojo ol adopti neu~tralan planlingvon.

3. Problemoj de la japana

Ec^ esperantistoj estas indiferentaj pri ili. La japan estas masakrita iam de la c^ina ideogafio, nun de la anglalingva imperiismo.La latinigista-kanaista movado estis motivita en malnovaj jaroj de la pliefikigo de oficejaj laboroj. S^ajnas ke tiu faceto estis solvita de la komputilo, perdiginte la grundon al la reformmovado de la literoj. C^i ties esenco tamen konsistas pli en la konservado de la japana lingvo.
La urg^a bezono de la tempo estas solidaro de la tri amovadaj lingvaj.

YAMASAKI Seiko^

[Al topo]


[Al japanlingva pagxo] [Al hejmpagxo]