[Al japan-lingva pagxo] [Al hejmpagxo]


La 63-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
Temo: Esperanto iras trans generacioj - en Internacia Jaro por Agxuloj

Dato: la 20a~26a de septembro
Loko: Sapporo-simin-kaikan, Kaderu2·7, Rondetagxo

<Programo>
la 20a~ 22a de septembro: Antaux kongresa kurso
la 23a~ 25a de septembro: Redakta kunveno de JEJ
la 23a de septembro: 15:00~18:00 Junulara Kunveno de Esperanto
19:00~21:00 Junulara Bankedo
< Festo >
la 25a de septembro 10:30~16:00 Festo de Esperanto

<Prelegoj kaj Diskutoj>: Situacioj de maljunuloj en diversaj nacioj
s-ino CHOI Yun-hee s-ro Sergej ANIKEJEF
s-ro OGAWA Ryuxkiti s-ro KUWABARA Hajime

<Prelego>
Temo: Esperanto-Movado en Vladivostoko kaj ties rilatoj kun Japanio
s-ro Sergej ANIKEJEF

la 26a de septembro cxe Kaderu
11:00~17:00 : Gxenerala kunsido de Hokkajda Esperanto-Ligo
18:00~20:00 :Gxenerala Bankedo


Jen estas resumo de "Rezolucioj, kiujn oni diskutos en la gxenerala kunveno de HEL en la 63-a Hokkajda Kongreso de Esperanto." Bonvolu vidu dokumentojn, kiujn ni disdonis al vi, se vi deziras scii pri la detaloj.

1: Raporto pri nia laboro en la financjaro de 1999
"Ni maris al sendependeco kaj harmonio."

Komence ni devas fari malgxojan raporton al vi. ITOO Naoki, grava esperantisto en Hokkajdo, mortis en la agxo de xx jaroj la 25-an de novembro en 1998. Li forlasis trankvile la teron akceptante sian morton. Kaj KIMURA Kimiharu mortis en la agxo de 90 jaroj la 21-an de septembro en 1999. Lia vivo donas al ni grandan esperon. Ni esprimas al ili nian sinceran kondolencon kaj ni certigas, ke ni heredos ilian volon.
La rondoj, fakoj kaj sekretariejo de HEL eklaboris kun sendependeco sed harmonio en la financjaro de 1999. Kvankam ni ne sukcesis multigi subtenantojn por Esperanto, nia agado, tamen, estigxis ekvilibra.

1. Propagando en japanlingvo
T.T.T. de HEL ricxigxis je kvalito, kvanto kaj legantoj samkiel la organo de HEL. Ni bone utiligis amaskomunikilojn por propagando, sed ne utiligis porcivitanajn informilojn pro malrapida respondo de la sekretariejo.

2. Organizado, raportata en la 31-an de auxgusto, 1999
Esperanta rondo de la Duamezlernejo de Toohoku ekagadis, kvankam la rondanoj ankoraux ne aligxas al HEL. Esperanta rondo en Otaru ekpreparis la 64-an Hokkajdan Kongreson de Esperanto. Kelkaj rondoj agadis siamaniere.
3 membroj de la sekretariejo laboras efektive en Rondetagxo. Por praktiko ni havas pli bonan liston kaj oficialan kontakton ol lastjare. Ni bezonas efektive iom pli da sekretarioj. En la pasinta auxgusto la kunveno kaj oficeja laboro de la sekretariejo komencis okazi de 17a gxis19a sabate cxe Rondetagxo. Volontuloj estas bonvenaj.

3. Kurso, eduko kaj studo
Eduka Fako renomigxis Eduka kaj Studa Fako en la kasjaro de 1999. Krom laboro de kurso kaj eduko ni decidis labori por esperantigo kaj studo pri Esperanto kaj per Esperanto.

4. Financo
Vidu "Kasraporto de la kasjaro de 1999" kiel skribite sur alia papero.

5. Organo
Ni klopodas skribi titolojn en japanlingvo kaj Esperanto kaj uzi multe da fotoj kaj ilustrajxoj por tio, ke la legantoj per Esperanto kaj japanlingvo facile povas kompreni la enhavon.

6. Libroservo
Dank'al la kunlaboro de HEL-anoj, la venda sumo de libroj estis 125,587 enoj, pli ol duobla budgxeto. Pro tio la elspezo de acxetlibroj estis tre granda kaj la plejparto de ili estas ankoraux nepagitaj. Nun nia biblioteko havas 146 titolojn kaj 967 librojn.

7. Internacia agado kaj eksteraj rilatoj
Nun la Internacifako preparas la karavanon al la Cxemara Provinco kaj la partoprenon en Internacia Studenta Kongreso de la Azia-Pacifik- Regiona Landoj en la venonta oktobro. Amaskomunikiloj kaj civitanaj aktivistoj interesigxis pri la novaºoj, kiujn la Cxef-komitatano HOSxIDA transdonis el esperantisto en bombata Jugoslavio.

8. Projekta Teamo por Vigligi la Movadon
Gxi ne okazis en cxi tiu kasjaro. Tio povus montri, ke la la agado de HEL estas stabila.

9. La 62-a Hokkajda Kongreso en Esperanto en Tomakomai de la 13-a gxis la 18-a de oktobro, 1998
Ni sukcesis simpozion pri lingvorajto, en kiu aino ankaux partoprenis. Ni, tamen, ne povis suficxe debati pri la rilato inter lingvorajto kaj esperanta movado. 54 partoprenis en la kongreso inkluzive de japanoj, aino kaj rusoj.


Rezoluciojde la kasjaro de 2000 (diskutotaj)
"Movadon por cxies gxojo kaj samtempe por servo al socio!"

Esperanto estas fabrikita el amo de Zamenhof.(ES)
Ni havas novan mondon en nia koro.(Durtti)

1. Celo al la 21-a jarcento
Cxe la gxenerala kunveno de la 61-a kongreso antau 2 jaroj ni decidis celo de la organizadon, "Ni organizu pli ol 10 rondoj , pli ol 100 membroj kaj pli ol 500 subtenantoj en la komenco de la 21-a jarcento." Ni plenumu la celon.

2. Propagando
Ni dauxre propagandos pri Esperantokaj samtempe pri socia agado de HEL.

3. Organizado
Ni konsideros pri la fondigo de Societo por Subteni Esperantan Movadon en Hokkajdo por disvastigi Esperantan movadon. Kaj ni celas vigligi HEL-anojn per diskuto de Projekta Teamo.

4. Kurso, eduko ka studo
Ni rigardas la lernadon de Esperanto kiel dumvivan lernadon por "gajni komprenon pri pensmaniero de alilandanoj" . Ni utiligos la sistemon de la atestitaj gvidantoj. Ni kuragxigos studon pri Esperanto.

5. Financo
Vidu "la budgxeto de la kasjaro de 2000" ( diskutotan) sur alia papero.

6. Organo
Ni klopodos eldoni gxin regule. Ni konsideros alilandajn legantojn.

7. Libroservo
Ni entreprenos eldonon.

8. Internacia agado kaj eksteraj rilatoj
Ni sendos la karavanon de la logxantoj en Hokkajdo al For-Orienta Rusio por interkkonatigxo. Ni klopodos kunlabori kun esperantistoj en For-Orienta Rusio.

9. Socia agado
Ni dauxre agados por lingvorajton. Ni kunlaboros kun aliaj civitanaj organizoj.


[Al japan-lingva pagxo] [Al hejmpagxo]