Raporto pri la 70-a Hokkajda Kongreso de Esperanto



La organizanta grupo: Hokkajda Esperanto-Ligo
La dato de la kongreso: de la 30-a (j^au^de) de septembro g^is la 1-a (dimanc^e) de oktobro, 2006
Kongresejo: Kaderu 2-7 nisi 7, kita2, tyuo-ku, Sapporo
Temo: La Manifesto de Prago kaj reviviga movado de la aina lingvo




KABAYAMA Yusuke (raportisto) [Al japana reporto]

La prelegoj okazis jene

[La unua dato] 30-a (j^au^de) de septembro Kaderu 2-7 (la 10 etag^o, 1010 c^ambro)
La Temo: Manifesto de Prago kaj reviviga movado de la aina lingvo
Prelegoj en la 70-a Hokkajda Kongreso de Esperanto en Sapporo
Dato: 30-a de septembro, 2006

Du ainoj, s-ino OOSUGA Rueko de la urbeto Siraoi kaj s-ro KAYANO Siro^(Kajano S^iroo) de la urbeto Biratori, invititaj de ni parolis en la kongreso okazigita en Sapporo. S-ino Oosuga apenau~ atingis nin, c^ar pluvo kaj vento malfruigis s^ian vagonaron en la sudo de Hokkajdo. Krom HEL-anoj venis kelkaj au~skultantoj kaj demandis en la programo.
Ambau~ prelegantoj ne estas denaskaj parolantoj de la aina lingvo. Ili proprigis la lingvon post siaj junecoj memvole kaj klopode.



S-ino Oosuga trovis kaj amis karecon de la aina dum sia lernado. S^i lernis ainajn malnovajn versaj^ojn gvidite de s-r(in)o Hasuike en Sapporo. S^i lertig^is pri la aina, kaj dej^oris kiel gvidanto en radio-programero de ainlingva leciono. Sed s^iaj amikoj de la malgranda grupo pri la aina kulturo (lingvo kaj kudrado) ne estas tiel viglaj. Ili
unu post la alia el la grupo partoprenis en la ainlingva konkurso en Hokkajdo c^iujare, tamen tio lacigis la anojn. Lastajare neniu partoprenis.(Ec^ en Siraoi, kie famas ainaj spektindaj^oj kaj venas multaj turistoj, tia civitana aktivo estas malflua kaj tre malgranda.) C^e ni s^i kun bele vibra voc^o prezentis folkloran versaj^on pri interparolo inter eta lupo kaj diino lau~ la rakonta teksto de UENO Muitekun (virino, 1872-1964).



S-ro Kayano Siro^ estas filo de la plej vaste konata kaj bedau~rinde antau~nelonge forpasinta aino s-ro Kayano Sigeru (japania senatano(*1), la unua el aina gento). Dum lia patro Sigeru estis senatano, li laboris kiel oficiala sekretario de sia patro. Lia nuna titolo estas la c^efo de La Aina Muzeo de Nibutani de Kayano Sigeru (Nibutani = ilia vilag^o en Biratori) kaj la sekretariestro de la Ainlingva Plumklubo. Li mastris juron en universitato kaj spertis politikistaran diversaj^on, do, lia parolado jure kaj politike min interesis.
La c^efministro Nakasone lau~dis Japanion kiel unugentan nacion kaj mallau~dis Usonon diversgentan. Tio kolerigis ignoritajn ainojn en Japanio(kompreneble ankau~ usonanojn kaj mondanojn de konscienco). Konsekvence aina movado rebrulis. En tiu movado i.a. oni postulis la s^ang^on de la leg^o pri aino kreita antau~ multaj jaroj. En tiu fluo Sigeru kanditatig^is kiel la indig^eno aino rekomendite de socialisma partio. Li ne estis elektita tiam, sed c^e la morto de unu senatano de la partio, li c^e sekva vico farig^is nova senatano. Tiam okupis kabineton lia partio(kun la c^ef-ministro Murajama) kaj subtenantaj aliaj partioj. Tiama g^enerala sekretario de kabineto(*2) estis lia bona konato IGARASI Ko^zo, iama urbestro de la urbo Asahikau~a en Hokkajdo. Pro tio malgrau~ kontrau~a atmosfero de konservativa politikistaro la nova leg^o pri aino efektivig^is anstatau~ la malnova, kvankam la nova ankorau~ ne plenumis la sufic^an
rajton de laaino. Japania registaro neniam konsentis ec^ tiun fakton, ke aino estas pralog^anta gento(*3) en Hokkajdo. Sed en 1997 la Sappora jug^ejo deklamis en la jug^o pri (mal)justeco pri konstruo de digo en Nibutani(*4), ke aino estas pralog^anta gento. Tio estas grava bazo de revivigo de ainaj rajtoj jure,li diris.
Por progreso de la aina lingvo li en lia cerbo planas,ke estu speciala areo por ainoj, kaj, ke estu leg^o de oficialaj lingvoj, kiu inkluzivas la ainan.
El la demandoj de la au~skultantoj tre multis demandoj pri dialektoj en la aina . S-ro Gotoo Josiharu asertis neceson de unustila komuna lingvode la aina lingvo tra la tuta Hokkajdo, komparante la kazon, ke Ben Yehdah(Jeh^da) revivigis la hebrean lingvon.
Komuna amiko de la du prelegantoj s-ro JOKOJAMA Hirojuki tradukis la Manifeston de Prago en la ainan per tutflanka helpo de S-ro HAMADA Takas^i, la c^efredaktanto de Ainu Times. Tie li disdonis la tradukon kaj parte voc^legis.
Kaj oni disdonis la libron "Esperanto tiel parolata/Interparola praktiko de Esperanto" verkita de s-ro Tacuo Hug^imoto kiel memoraj^o de tiu c^i kongreso.
Post la programo ni babilis rigardante la prezentaj^ojn pri la UK en Florenco kaj pri leteramikoj en Argentino kaj Ukrainio. En la bankedo s-ino Oosuga malestis pro sia tasko kaj s-ro Kayano c^eestis.
Ni, neainaj hokkajdanoj tamen jam spertis kelkajn kontaktojn kun ainaj personoj au~ aferoj iom-tiom en la vivo, do inters^ang^o de informoj en bankedumo estis fruktplenaj.
Du prelegantoj diris, ke la manifesto de Prago kortus^is. Ni antau~eniros kun la koro de la Manifesto de Prago.

[Komentoj: HOS^IDA]
(*1) senatano: la japana parlamentano - Sangiingiin; senato=la japana parlamento - Sangiin
(*2) la japana g^enerala sekretario de kabineto - Naikaku-kanboc^okan
(*3) la pralog^anta gento (=indig^eno)
(*4) digo en la aina vilag^o "Nibutani "

[Aldono: KABAYAMA]
Poste okazis la c^i-jara ainlingva oratora konkurso en la 11a de novembro en la urbeto Samani. En g^i partoprenis kaj prezentis folkloran version du virinoj el Siraoi. Unu estis pri heroa knabo, unu estis pri fulma dio.


Aldono: JOKOJAMA Hirojuki

La temoj de prelegoj

La g^enerala temo: Au~skultu, vidu, disvastigu!
(Tio estas fama frapofrazo pri aina kultura aktiveco.)
(ainalingne): nuyan, nukaran, pirasareyan !
(japane): Kikinasai, minasai, hiromenasai!

1. La temo de la unua prelego: Oni lernas la ainan lingvon en la urbeto S^iraoi
(ainalingne): Sirawoi ta aynuitak a=ehanokkar
(japane): Siraoi de ainugo wo manabu

La preleganto: La gvidanto de la ainlingva kurso en la urbeto S^iraoi - S-ino OOSUGA Rueko

2. La temo de la dua prelego: Por disvastigi la ainan lingvon!
(ainalingne): aynuitak a=pirasa kuni !
(japane): Ainugo wo hukyu^suru tame ni

La preleganto: La g^enerala sekretario de la ainlingva P.E.N. Klubo - S-ro KAYANO Siro^(Kajano S^iroo)


En 1996 ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto, deklaris "Manifesto-n de Prago", kiu esprimas niajn firmvolajn intencojn lau~ la celojn por la Movado por la Internacia Lingvo ESPERANTO kontrau~ la 21-a jarcento. En la Manifesto ni diras, "(Esperanto estas) Lanc^ita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado", "Ni estas movado por lingvaj rajtoj" kaj "Ni estas movado por lingva diverseco".
La anoj de HEL (Hokkajda Esperanto-Ligo) penas prezenti ainajn kulturojn kiel ainaj folkloroj kaj jukaroj (la aina-eposoj) ekde la 1970aj jaroj, kaj nun la kongreso de HEL temas pri reviviga movado de la aina lingvo.

Do jen estas la prelego (mp3, japane kaj ainligve).

Jen ainlingva Manifesto de Prago.