[Al la paĝo pri la Hokkajda Kongreso de Esperanto]

Raporto pri la 74-a Hokkajda Kongreso de Esperanto

Jen estas raporto pri la 74-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
okazonta en Sapporo la 2an/oktobro - 3an/oktobro, 2010.

Hokkajda Esperanto-Ligo


La 74-a Hokkajda Kongreso de Esperanto


Ĝi okazis en Sapporo, 2-3an de oktobro, 2010. 20 japanoj(1 nominala), 2 koreoj kaj 2 francoj partoprenis en ĝi.

En la 2a sabate okazis ĝenerala kunsido de Hokkajda Esperanto-Ligo, raporto de ges-roj KAGAYA Yosiharu kaj Ikuko pri sia mondvojaĝo, raporto de s-ro HOŜIDA Acuŝi pri la 6a Azia Kongreso en Ulanbatoro kaj bankedo en japanstila manĝtrinkejo.



La geedzoj KAGAYA, demallongaj komencintoj de Esperanto, kuraĝe efektivigis sian planon tra Barato, Jordanio, Egiptio, Hispanio, Britio kaj Svedio.

Precipe en Hispanio ili ĝuis la intimecon je Esperantamikeco, kvankam ili ne estas lertaj en Esperanto.

S-ro Hoŝida en sia knabeco loĝis proksime al Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio.

Kun tia intimeco al la okazejo de la azia kongreso li raportis lian sperton, en kio estis informo de partoprenintoj venintaj de Norda Koreio, kaj akcesoran historieton pri la pli vasta regiono de mongoloj ol la landlimo de nuna Mongolio.

En la 3a dimanĉe s-ro MA Youngtae vigle priparolis sian esperantistan historion. Kaj li gvidis nin je diversaj distraĵoj kaj kantadoj, per kio ni povis efike cerbumi en Esperanto. Lia edzino s-ino HWANG Ungsun ludis korean tradician dancon alloge. Ges-roj SENECAL, normandoj, ankaŭ parolis pri sia esperantista historio; ekzemple, sperto ĉe esperantista kampado apud Bajkalo. Niaj interparolataj aferoj etendiĝis ĝis edukada problemo kaŭzata de registaro.