Agadoj de Hokkajda Esperanto-Ligo
- La Hokkajda Kongreso de Esperanto -
[Al japanlingva pagxo]
En Hokkajda Esperanto-Ligo (HEL), ekde la fondo en 1932, ni laboras aktive por lernado kaj popularigo de Esperanto en Hokkajdo kaj por internacia interkompreno kaj paco. Dume ni komprenigxis kun multe da alilandaj korespondantoj, ankaux vizitis nin pli ol cent alilandaj esperantistoj.

La Japanaj Kongresoj de Esperanto, organizitaj de HEL nome aux efektive, okazis 3 foje en 1936, 1968, kaj 1988. HEL plenumas sian rolon kiel unu el bazoj de nia movado en Japanio. Lastatempe niaj samideanoj partoprenasUnversalan Kongreson de Esperanto cxujare kaj la internacian lernado-kunsidon de Esperanto en diversaj lokoj de la mondo. Ankaux ni eldonas organon "Herold de HEL" kaj diversajn lokajn brosxuretojn de Hokkajdo por turistoj per Esperanto (ekz. Turismo cxirkaux Tomakomai), kaj publikigis esperantan version de "Ainaj Jukaroj", alte taksatan en la mondo.

La Hokkajda Kongreso de Esperanto organizata de HEL cxiujare okazas en diversaj lokoj de Hokkajdo. Tiam la loka rondo de Esperanto aux la lokaj membroj formas Lokan Kongresan Komitaton(LKK-n) kaj preparas la Kongreson cxe la loko. En 1998 Tomakomai-Esperanto-Societo kun HEL-sekretariejo formis LKK-n. En 1997, la Kongreso - sub la auxspicioj kaj helpoj de la gubernio Hokkajdo, la eduka komisiono de Hokkajdo, la Fonduso de Centro de NordajRegionoj, la civitoj, la organizo por internacia interkompreno, amas-komunikiloj kaj aliaj- , havis grandan sukceson kun partopreno de pli ol 130 civitanoj, inkluzive de voluntuloj el la indig^ena aina gento.

15. La 78-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
< la 18-a ~ la 19-a de octobro 2014 >

5. La 74-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
< la 2-a ~ la 3-a de octobro 2010 >

4. La 70-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
< la 30a de septembro~1a de oktobro 2006 >

3. La 64-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
< la 6a~10a de septembro 2000 >

2. La 63-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
< la 20a~26a de septembro 1999 >

1. La 62-a Hokkajda Kongreso de Esperanto
< la 12-a ~ la 18-a de octobro en la urbo Tomakomai. >


[Al hejmpagxo]