[Al menuo por pagxoj de s-ro Shirahama]


La Nobel-Premio en la Kemio en 2008 por la eltrovo kaj ekspluato de verda fluoreska proteino, GFP


Haruhisa S^IRAHAMA


Osamu SHIMOMURA
Marine Biological Laboratory, Woods Hole, MA, USA, naskig^s en 1928 en Kyoto

Martin CHALFIE
Columbia University, New York, NY, USA, naskig^s en 1947 en USA

Roger Y. TSIEN
University of Calfornia, San Diego, CA, USA, naskig^is en 1952 en USA


La premion venkis tri doktoroj per la subjekto de "La eltrovo kaj ekspluato de verda fluoreska proteino, GFP".
GFP estas unu proteino kiu fluoreskas verde sub ultraviola lumo kaj pro tio g^i formigis tre utilan ilon kiu postsekvas iun molekulon en c^elo. Nun GFP estas tre populara kaj necesa ilo por studado de biologio kaj medicino en la mondo.
Shimomura eltrovis GFP en unu meduzo, Aequorea victoria <la japana nomo "Ouxan-kurage" >), elprenis g^in kaj klarigis g^ian molekulan strukturon.
Chalfie sukcesis fluoreskigi GFP en interno de vivag^o kaj montris, ke g^i povas esti uzebla por klarigi fiziologian fenomenon.
Tsien studis detale fluoreskmekanismon de GFP kaj ekspluatis manieron fluoreski ankau~ en alia koloro ol verdo kaj faris kelkajn proteinojn kiuj fluoreskas flave, rug^e kaj cetere.

Shimomura komencis lian studadon de bioluminesko unue pri marlampiro (Vargula hilgendorfii <la japana nomo "Umihotaru" >) en Nagoya Universitato kaj li sukcesis elpreni puran luminesk-materion en nur unu jaro kvankam studantoj de Princeton Universitato ne povis sukcesi tion malgrau~ ilia peno dum 20 jaroj. Lia tekniko de eksperimento estis eksterordinare lerta. Ni parolis tiutempe ke neniu povas imiti lian teknikon.
Princeton invitis lin kaj li ekstudis lumon de Aequorea victoria tie. La meduzo lumineskas verde en maro. Li kolektis 850,000 meduzojn kaj provis elpreni la lumineskan materion sed li multefoje fus^is. Lumineska fenomeno g^enerale okazas de reakcio inter lumineska materio kaj enzimo, sed c^i tio estas diferenca. Li eltrovis ke la materio de meduzo lumineskas per kalcijono anstatau~ enzimo kaj li sukcesis apartigi la materion kiun oni nomis aequorin. Nun aequorin lumineskas blue kvankam la meduzo lumas verde. Li dau~rigis studon kaj eltrovis ke la meduzo havas fluoreskan proteinon krome kaj g^i fluoreskas verde akceptante lumon (t.e. energion) de aequorin. Li fine apartigis c^i tiun proteinon kiu estas GFP.
La vivanta korpo kreig^as el la proteinoj kaj tiel la proteinoj estas farantaj per vivaj^o. Proteino estas alligaj^o de aminoacidoj kaj g^i estas farata obeante la planon de geno. GFP estas ankau~ farita obeante la ordonon de geno, nome, trovig^as la geno faranta GFP-n.
Chalfie enmetis la genon de GFP en vivaj^on kiel nematodo kaj lumineskigis en vivanta korpo. Nun kiam oni kunigas genon de GFP al la geno de proteino kiun oni volas esplori, g^ia fluoresko formig^as en rimarkilon kaj oni povas montri, kie la proteino estas kaj kiel g^i movig^as. C^u la kancero plimultig^is au~ transiris? Kiel la nervc^elo rompig^as en Arzheimer malsano? Kian vundadon havas la pankreatc^elo en diabeto? C^iuj estis esploritaj uzinte GFP-n. Do, multe da medicinaj problemoj estis jam esploritaj helpe de GFP.
La merito videbligi celitan proteinon estas eskterodinare granda.

Shimomura estis nur interesita pri luminesko de meduzo kaj tute ne sciis ke tio kreus novan kaj fortan metodon en studado de biologio kaj medicino. Estas tre grave ke nur pura scivolemo kaj senceda studado naskas la plej gravan rezulton.


La plej grava karaktero de GFP por uzo en studado --
1) GFP estas proteino kaj fluoreskas g^i mem sen helpo de alia materio.
2) GFP povas esti farata en diversaj vivantaj korpoj helpe de alligo
de GFP-geno en konvena geno.
3) Kiam GFP alligig^is kun funkcianta proteino, g^i g^enerale ne malhelpas originalan funkcion.

[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpagxo ]