[Al menuo por pagxoj de s-ro Shirahama]


Somero (el "Kvar sezonoj en Hokkajdo" )

SxIRAHAMA Haruhisa

Seka kaj malvarmeta aero regas la someron en Hokkaido. Kompreneblehomoj povas suficxe gxui sian vivadon. Mallonga norda somero plenigxas devariaj floroj. En Sapporo somero venas kun bluaj kaj blankaj floroj delilakoj, kaj ilia fresxa aromo odoras tie kaj cxi tie en la urbo. Blualavendo etendigxas sur vasta kampo kaj saturas la aeron per parfumo. Unumonteto kovrigxas de roza shibazakurao(*1). Honsxuanojn ofte supurizasvastega sunfloro-kampo. Sur strando marbordaj rozoj(*2) rememorigas ninpri versoj de poeto, Takuboku.
Ankaux en gxardenoj de personaj domoj estas plenaj de floroj. Grandatero kaj vasta cxielo liberigas fermitan urbanan koron tiel serene, kemulte da turistoj envenas al cxi tiu lando kaj saturas sian malfennitanhumoron. Largxaj stratoj kaj vojoj emas kuragxigi auxto-kondukistojn porplia akcelo, tial multe da atendoj necesas.
Agrabla klimato pliigas apetiton. Multaj bongustaj fruktoj kreskas.Fama Yuubari-melono estas kreita de terkulturistoj tra ilia grandaklopodo kaj peno. Diversaj amataj beroj kiel karinzuo(*3), hasukappuo(*4)kaj blubero kreskas nur en Hokkaido. Vaporumitaj terpomoj kun buterocxiam ekscitas nian apetiton.

[Rimarkoj](japane)

citita n-ro 109 de nia organo 'Heroldo de HEL '


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpagxo ]