[Al hejmpagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Al sekva pagxo]

 

Tio estas e-leteroj el Jugoslavio pri bombardado desur la cxielo.

Ni volas informi vin pri la vivo de la civitano en Jugoslavio.

Bombardado: de 1-a al 25-a tago

 

*TITLO: Fw: la dekkvara tago = du semajnoj
7 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/04/19 22:20
Date: 06. April 1999 22:58 Subject: la dekkvara tago = du semajnoj
:Mi pardonpetas pro la 'silento'. Iuj el vi versxajne jam ekzorgigxis.
:Felicxe, cxio ankoraux estas en ordo, almenaux cxe mi. La gxenerala
:situacio tute ne 'enordas'...
:La cxefa kauxzo por mia 'silento' denove estas tempomanko. Ja gxi
:dauxras ecx je militaj kondicxoj. Nome mi denove laboras je
:trinkvendejo (la laboro ne malfacilas - mi estas vendisto, sed oni
:cxiutage elspezas 6-7 horojn tie...). Antaux 3 monatoj mi forlasis la
:laboron gxuste pro la tempomanko, sed nun... la firmao de mia patro
:jam ne funkcias pro la okazajxoj. Do, li versxajne havos nenian
:salajron cxi monate. Nek je venontaj monatoj se la atakoj dauxros. La
:patrino laboras je la infangxardeno kaj ili apartenas al la komunuma
:bugxeto... do gxis la komunumo funkcios ili ricevados pli-malpli
:regulajn salarjon ecx dum cxi situacio. Gxis kiam... ni vidos.
:Intertempe ankaux mi laboros...
:La 'silenton' helpis ankaux troa okupeco de la telefonlinioj. Por
:konektigxi kun "eunet" mi ofte (preskaux cxiam) bezonas 1-2 horojn.
:Ankaux, mi dauxre ne ricevas viajn respondojn/reagojn. La
:'respond-komputilo' dauxre ne reagas.Kaj cxio jam dauxras iom tro.
:Kelkfoje ecx la atakoj gxenas./ Jen, jxus hieraxu vespere, je momento
:kiam mi jam preskaux finis la raporton pri la "dektria tag-nokto"
:komencis atako al Nisx. En la momento kiam okazis la unua eksplodo (ne
:proksime, sed auxdeble kaj senteble) la komputilo 'restartigxis' , t.e
:la uzata programo rompigxis (kune kun cxiuj skribajxoj) kaj mi devus
:denove cxion skribi... nek mi havis tempon kaj emon poste cxio denove
:skribi. Krome atako dauxris...
:Malgraux cxion cxi, mi provos esti iom pli regula. Mi nur esperas ke
:ni havos elektrikon. Se ankaux elektrikaj konstruajxoj estos
:atak-celoj... mi povos fari nenion. Cxi ja estus suficxe granda problemo...
:Do Nisx, la 06. de aprilo, 21:33 h
:He, jxuste je cxi momento hieraux okazis komenco de la vespera
:'frapo'. Cxi vespere ankoraux estas trankvile. La sirenoj, kio jam
:estas cxiuvespera regulo, anoncigxis, je la 19:30, novan aer-atakan
:dangxeron. Mi dauxre ne tro zorgas pri la sirenoj. Por ke mi reagu oni
:bezonas ankaux la 'konfirmilojn' - plian bruon. (La fenestro estas
:malfermita, la radio estas malsxaltita (mi plu ne sekvas la
:radio-novajxojn vespere - "eksteraj informoj" pli gravas) kaj se
:okazas ian bruon (cxu aviadil-motora, cxu bomb-eksploda) mi tuj
:malsxaltas cxiujn elektrikajxojn kaj iras suben, en la kelo, kie ni
:(la gepatroj, la frato kaj mi) atendas forflugo de la aviadiloj. Gxis
:nun, cxi tion ni faris nur hieraux frumatene. Fakte nek pri la
:"konfirm-bruo" ni multe ne zorgas. Dum la antauxaj atakoj (gxis nun
:du foje) la patro kaj frato restis en siaj cxambroj (nia domo estas
:du-etagxa /tri-etagxa, laux la rusa 'kalkul'-sistemo/ kaj la cxambroj
:trovigxas je la unua /la dua/ etagxo), la patrino foriras al kelo kaj
:mi eliras eksteren - mi provadas ion ankaux vidi, ne nur auxdi (gxis
:nun mi ne sukcesis - cxie cxirkaux la domo trovigxas plur-etagxaj
:konstruajxoj... Mi jam rezignis pri tiaj provoj kaj anstatauxe mi
:akompanas la patrinon en la kelo. Sxi timigxas esti sola tie).
:Hierauxa, la dektria (malfelicxa numero, laux la 'kredo') tag-nokto,
:vere estis malfelicxa por Nisx.
:Je la 03:30 vekigis min la bruo. Sekvis la duan. La trian "konfirmon"
:mi ne atendis, ja estis auxdeblaj aviadil-motoroj. La familianoj jam
:vekigxis kaj ni translokigxis suben. Mi kontrolis la vid-eblecojn
:ekstere... sen ajna sukceso. La bruadon mi auxdis. Sube ni restis dum
:dauxro de la atako... gxis 03:50. Kiam la cxielo trankviligxis ni
:revenis en la cxambrojn. Dum tago ni ekscis pri la rezultoj de la
:atako. Estis trafitaj kelkaj konstruajxoj en la urbocentro. Felicxe,
:sen ajna mortigo, sed kun granda damagxo.
*TITLO: Fw: la dekkvina
8 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/04/19 22:20
Date: 07. April 1999 10:16 Subject: la dekkvina
:Nisx, la 07 de aprilo 1999, 09:22 h
:Cxi matene la atakantoj estis iom "gxentilaj". Ili vekigis min nur je
:la 04:50 horoj. Sed 'rekompence' la atako estis pli forta. Entute
:dudekon da rakedoj trafis la nordokcidentan (industrian) urboparton.
:(Mia domo trovigxas en la orienta parto)
:/Ja oni supozis ke NATO-fortoj denove atakos cxi parton (laÅ@:tabak-fabriko ne
:estis fin-detruita). Sxajnas ke nek cxi foje la atako plene sukcesis.../
:Hieraux vespere mi vizitis, per interreto, kelkajn eksterlandajn
:inform-organizojn (CNN, BBC, SKY News, Independent). Cxi matene, cxar
:mi jam vekigxis (Mi ne emis ellitigxi. Mi auxdis ke la bruado
:malproksimas kaj mi restis en la cxambro. Mi auxdadis la bruado de la
:superflugantaj aviadiloj kaj ankaux la kontraux-aviadila pafado.
:Kelkaj rakedoj estis trafitaj. /ja estus interese spekti tiu cxi
:'batalo' sed ne eblas pro la konstruajxoj kaj mi rezignis pri ajna
:ellirado/. La atako dauxris dudek minutojn. Kioam oni plu ne povis
:auxdi ajna aviadil-bruo mi sxaltigis la radion. Nokte kaj frumatene
:oni povas bone 'kapti' pli da radio-elsendojn. Mi uzis okazon kaj mi
:trovis "Vocxo de Usono - serblingva eldono".
:La informoj tamen multe ne diversigxas. Cxi matene oni informadis
:cxefe pri la proponita "Cxeso de la pafado" farita de jugoslavia
:estraro kaj pri la eksperesa rifuzo de la propono farita de la
:Usona/NATO/-estraro.
:Cxefa kialo por la rifuzo estas ke la propono ne plenigas cxiujn
:bezonatajn kondicxojn kiuj Usono (la s-ro prezidanto) jam antauxe
:proklamis.
:La samon cxi matene informadis ankaux la beogradaj inform-organizoj.
:Nur la usonaj kondicxojn oni ne ripetadas. Ja la informiloj jam foje
:informis pri ili kaj, cxar la kondicxoj tute samas oni konsideras ilin
:superfluajn.
:Kaj la kondicxoj vere estas tute ne akcepteblaj por ajna sxtato, ne
:nur por Jugoslavio.
:Nome: reveno de la rifugxintoj estas en ordo; la duan mi ne povis
:auxdi bone; sed la trian kaj kvaran fakte signifas perdon de Kosovo:
:3. - ke la policaj kaj armiaj fortoj plene retirigxu el Kosovo; 4. -
:ke anstatauxe je Kosovo oni permesu eniron de la "pac-fortoj"gvidataj
:de NATO!!!
:Do, simple dirite ke la sxtataj organoj foriru kaj ke la NATO organoj
:venu al Kosovo... Cxu iu monda sxtato ja povus akcepti cxi tiajn
:kondicxojn?
:Tamen, de hieraux vespere la jugoslaviaj fortoj haltigis cxiujn
:operaciojn sed NATO dauxrigis la atakojn. Cxi, lastnokta, atako ecx
:estis multe pli forta, ne nur al Nisx. Å@Trankvilan tagon Zoran
*TITLO: Fw: la deknauxa tago, kaj la dudeka
5 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/04/19 22:21
:Nisx, la 11-an de aprilo, 22:57 h
:La sirenoj anoncigxis je la 20:05.
:La dangxero versxajne dauxros gxis la 07a-08a horo matene.
:Dum lastaj kelkaj tagoj cxi tiel aspektas la 'tagordo'...
:Dum lastaj kelkaj tagoj (de la 07an) Nisx ne estis celo.
:Sed gxis la 'situacio' dauxras cxiam ekzistos ebleco por novaj atakoj,
:aparte kiam oni ankaux 'oficiale' anoncas la eblecon.
:La 12an de aprilo, 16:36 h
:/Hieraux vespere mi estis tro laca => dorema.
:Ankaux la tempomanko 'pliaktivigxis', pro kio mi ne sukcesas regule
:(cxiutage) sendadi la 'vesper-mesagxojn'.
:Do, mi uzos cxiun eblecon por la informado. Espereble la eblecoj estos
:pli oftaj.../
:Ja, la supozo estis bona. Je la 07:05 h cxi matene la sirenoj
:anoncigis la finon de la dangxeron. Ankoraux unu trankvila nokto por
:Nisx.
:Sed la sirenoj ne vane anoncigxis. Ankaux cxi nokte estis atakitaj
:pluraj fabrikoj kaj aliaj ne nepre militaj objektoj je kelkaj urboj
:(se vi havas mapon de Serbio: Pancxevo, Novi Sad, Krusxevac,
:Prisxtina...) Denove estis atakita, kaj trafita, petrol-fabriko en
:Pancxevo. Brulego okazis. Sxajnas ke gxi dauxras. Cxi tiaj atakoj
:aparte estas dangxeraj por la medio. Kaj ne nepre por la medio de
:Serbio (la fumo ne konas la landlimoj...).
:Je la 10:20 estas anoncita nova dangxero, kiu ankoraux dauxras. Pri la
:hodiauxaj celoj oni pli detale informos cxi vespere. La plej
:'karakteriza' el la hodiauxaj celoj estas internacia pasagxera trajno
:je linio Beogrado-Tesaloniko! La aviadiloj atakis la trajnon je klifo
:trovigxanta inter Leskovac kaj Vranje. La dua vagono estis rekte
:trafita, la aliaj estas tre damagxitaj. Oni ankoraux ne scias la
:gxustan nombron de la mortigitaj kaj vunditaj...
:Lastajn kelkajn noktojn mi auxskultis la radio-elsendoj el
:'demokratiaj' landoj - cxefe usonaj. Mi deziris auxdi kiajn kauxzojn
:oni uzas por pravigi NATO-atakoj. He, nenion novan. Serboj kulpas por
:cxio... Nuna la plej granda kulpo estas amaso de albanaj rifugxantoj
:el Kosovo. Sed neniam oni mencias/rememoras kiam gxuste la rifugxintoj
:aperis! Kial ne estis rifugxintoj antaux la atako?
:Kompreneble ke la homoj ne deziras kaj ne povas resti en regiono kie
:oni per bomboj detruas cxion. Kaj ne nur albanoj rifugxas el tiu
:regiono. (Jam delonge je Kosovo la NATO-aviadiloj kaj rakedoj bombadas
:cxion! La urbocentro de Prisxtina estas tre damagxita, kelkaj partoj
:ecx detruitaj. Anakux aliaj kosovaj lokoj estas regule bombadataj...)
:La plej nova momento: hodiaux 'demokratiaj' (usonaj) medioj informas
:ke jugoslaviaj militistoj mortigis du albanojn kaj unu jxurnaliston je
:landlima regiono, kaj ke NATO devas gardi pacon tie. Por fari cxi oni
:pretigas ankaux helikopterojn...
:Nenia informo ke dum du lastaj noktoj du suficxe grandaj grupoj
:(500-1000 homoj) provis perforte eniri teritorion de Jugoslavio kaj ke
:suportoj por tiuj grupo donis NATO-aviadiloj per bombado kaj la peza
:artilerio kiu pafadis el teritorio de Albanio.... Versxajne serboj
:kulpos ankaux por cxi incidento.
:(Unu brita jxurnalo antauxe jam informis ke ankaux islamaj
:ekstremistoj atingis Albanion, krom NATO-militistoj)
:Do, ankaux demokratiaj informiloj gvidas proprajn inform-kampanjojn.
:Sed laux mi la usona kampanjo estas pli senzorga, pli terura, multe
:pli agresiva/brutala se oni deziras ion kasxi...
:Laux la informoj oni povas konkludi ke NATO tre zorgas pri la homaj
:rajtoj de cxiuj. Pro la 'zorgego' ili pretas detrui la tutan mondon se
:iu ne deziras sekvi ilian politikon...
:Estus multe pli utile se oni simple donis la monon, elspezitan dum cxi
:milit-kampanjo (oni ankoraux ne scias finan cifron - gxis nun cx.
:kelkaj miliardoj da dolaroj), al la logxantaro de cxi regiono ol
:detrui iliajn hejmojn kaj vivojn.... Ja tio estus vera prizorgo al la
:logxantaro...
:p.s. 18:10 h, la sirenoj jxus anoncix cxeson de la dangxeron.
*TITLO: Fw: pli ol dudek
4 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/04/19 23:26
:Nisx, la 18an de aprilo, 14:22 h
:Se mi bone kalkulas hodiaux estas gxuste la dudekkvina 'milita' tago
:(la unua atako okazis la 24an de marto vespere). Do, la afero 'iom'
:dauxras, kaj sxajnas ke dauxros. Mi esperis ke ne dauxros, NATO planis
:ke ne dauxros (t.e. ke suficxos kelkaj atakoj por cxion fini)...
:malgraux cxio - la situacio dauxras.
:Ankaux la dangxero de la aer-atako dauxras. Antaux 2 horoj la sirenoj
:anoncigxis komencon de la nova 'ebleco'.
:La lasta atako je Nisx okazis vendredon matene. Je la 04:50 h vekis
:min la bruo. La eksplodo okazis malproksime. Ankaux la venonta. Mi
:restis en la lito. La supozo estis ke oni denove atakas la
:nordokcidenta urboparto. Ja la 'tasko'
:ne estis finita dum la antauxa atako kaj la aviadiloj revenis... Mi
:auxskultadis la atakon. Okazis ankoraux kelkaj eksplodoj. La aviadiloj
:tie atakadis per rakedoj kaj super 'mia' urboparto ili turnigxadis.
:Bone mi povis auxdi bruon de la aviadil-motoroj. Audigxis ankaux la
:defend-pafado kiu cxefe aktivas se iu aviadilo flugas pli malalte. La
:atako dauxris 20 minutojn.
:Mia supozo estis bona. Estis atakita industria zono. Tie trovigxas
:ankaux unu kazerno. Krom la fabrikejoj oni trafis ankaux unu
:kazern-konstruajxo. Se celo de la atako estis nur fari damagxon ja ili
:faris damagxon, al la pli frue jam damagxitaj konstruajxoj. Cxu mi
:devas mencii ke la kazerno jam delonge estas tute malplena? Kaj ne nur
:cxi. Ja tio estas tute normale por la militaj situacioj: nek la
:soldatoj nek la armiloj trovigxas je tiaj lokoj...
:Mi mem dauxre tro ne zorgas pro la atakoj kaj tute ne por la sirenoj.
:Se okazos...okazos. Tute ne gravas cxu mi zorgus aux ne zorgus. Do,
:estas vane zorgi...
:Aparte se oni estas optimisto, praktika homo kaj krome cxiam suferas
:pro tempomanko.
:Intertempe ankaux la aliaj jam alkutimigxis al la sirenoj kaj al la
:atakoj. Nun tiuj kiuj iras al kasxejoj kiam la dangxero anoncigxas
:estas 'malplimulto'. NATO-estroj kalkulis ke per atakoj oni timigos la
:popolon. La efiko estas tute mala. La homoj ne timigxis, ili ja
:koleras al la 'demokratia' okcidento - aparte al usonaj kaj
:NATO-estraranoj. Tial nun ili tute ne zorgas pri eventualaj surteraj
:NATO-atakoj (novaj NATO minacoj), tute kontrauxe, ili gxenerale ecx
:'sxatus' ke NATO-soldatoj aperu cxi tie ankaux persone... Usonanoj
:havos novan Vjetnamon cxi tie... Pro cxi NATO-estroj planas ke
:surteraj atakoj faru albanoj. Tiam NATO-aviadiloj povos senprobleme
:kaj senzorge dauxrigi la aer-atakojn. 'Demokratiaj' estroj zorgas nur
:por siaj civitanoj. albanoj kaj serboj tute ne gravas.
:Se NATO vere zorgus pri homaj rajtoj, multajn aferojn ili devus faradi
:tute alie. Se NATO deziris vere helpi al la albanoj la rakedado estas
:malgxusta rimedo. Per detruado oni povos fari nenion. Nur pligrandigo
:de la malfelicxo.
:Vendreden okazis nova civila 'eraro'. Estas mortigitaj 75 albanoj kaj
:20-30 estas vunditaj
:Dum lastaj du tag-noktoj estis atakitaj multaj lokoj. En kelkaj urboj
:estis atakitaj industriaj objektoj trovigxantaj en la urbocentroj.
:Estas damagxitaj kaj detruitaj multaj privataj domoj.
:La lastan nokton okazis nova atako al la petrol-fabrikoj en Novi Sad
:kaj Pancxevo. Grandaj brulegoj ekis. En Pancxevo estas trafita ankaux
:kemia fabriko. Brulego ekis ankaux tie. La fumego dangxerigas la
:logxantarojn de Pancxevo kaj Beogrado.
:Prisxtina regule estas atakata, cxiutage.
:Ekstere estas bela, suna, printempa tago.
:19 04 99, 15:35 h
:p.s.
:Dum la hierauxa posttagmezo kaj vespero la telefonlinio estis cxefe
:okupata. Tial mi nur nun sendas.
:p.p.s.
:Dum la sendado la 'send-servilo' ne sukcesis fini la sendadon kaj
:informis min ke la dissendlisto estas tro longa. Mi nun dividis la
:liston kaj mi denove sendos la mesagxon. Mi ne scias kiuj jam ricevis
:la mesagxon. Mi pardonpetas por la duobla mesagxo.

 

[Al sekva pagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Al hejmpagxo]