[Al hejmpagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Antauxa pagxo]

[Al sekva pagxo]

 

Tio estas e-leteroj al Jugoslavio pri bombardado desur la cxielo.

Ni volas informi vin pri la vivo de la civitano en Jugoslavio.

Bombardado: de 26-a tago al 30-a tago

 

*TITLO: 26
2 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/04/24 14:15
Date: Tue, 20 Apr 1999 15:10:35 +0200 From: "Zoran Ciric" <zciric@EUnet.yu>
Nisx, la 19an de aprilo, 23:35 h
Dum mi tradukadis iajn tekstetojn je unu momento mi ekpensis pri la
sirenoj. Nome mi ne povis rememori cxu dangxero dauxras aux ne. Ja mi
rememoras ke oni anoncis la dangxeron hodiaux je la 10:15 h. Sed mi ne
rimarkis ke oni anoncis ankaux la cxeson.
Plej versxajne mi ankoraux ne certus pri la statuso se antaux dek
minutoj jxus ne okazis unu aer-atako. Unue mi ekauxdis la
defend-pafadon. Mi tuj malsxaltis la komputilon kaj foriris al la
tegmento. Bone mi skribis: tegmento, ne kelo. Ja mi denove provis
'kapti' la aviadilojn. Dum mi iris supren mi ekauxdis ankaux
aviadil-motorojn. Sed tamen nek de supre oni povas multon fari.(Mi
devas trovi iun pli bonan lokon...) La aviadilojn mi ne vidis. Nek la
pafadon. Gxi cxesis intertempe. Nur supran parton de fulmon (la fulmo
estis pli 'alta' ol la konstruajxoj) mi sukcesis 'kapti'(vidi). Ja,
unue estis fulmo kaj post iom sekvis kaj bruo. (Pura fiziko: la lumo
estas mute pli rapida ol la sono) Unu rakedo falis ie relative pli
proksime. Morgaux mi esploros la rezulton. Nun estas tute mallume
ekstere.
Sxajnas ke la aviadiloj revenas. Brueton auxdeblas. Mi provos... Ne,
ne indas. Mi ne emas iri tro malproksime (tiom mi devus iri por
'liberigxi' de la konstruajxoj), baldaux mi enlitigxos... Morgaux
matene mi laboras.
Do la atakoj dauxras. Oni informas pri novaj atakoj je diversaj urboj
kaj lokoj. Kosovaj lokoj estas regulaj celoj. Beogrado - ankaux cxi
nokte. Jam kelkfoje la NATO-'generaloj' menciis ke entrepreno
Radio-Televido Serbio (RTS) estas suficxe grava milita celo kaj ili
atentigis la eksterlandajn jxurnalistojn ne uzu ejojn de RTS.
/La plej cxefa kauxzo ke RTS estas milita celo ke RTS 'mensogas'?!
T.e. plej simple dirite al ili ne placxas la inform-maniero de RTS. Je
cxi kazo, do, se al mi ne placxus la informado de ekz. CNN mi havus
rajton detrui gxin?! Interesa logiko, tre interesa...kaj vere
demokratia.../ Jam plurajn TV-turojn en Serbio estas detruitaj
aux damagxitaj gxis nun. Ja "RTS malbonas por ni kaj ili deziras
helpi nin"... Al mi vere ne tro placxas la informado cxe RTS, kaj mi
simple sxangxas kanalon. Sed cxiu rajtas diri sian opinion - cxi estas
demokrata regulo, cxu ne? Al mi persone nek pluraj, aparte tiuj 'plej
demokratiaj' ( oficial-NATO-usonaj), kanaloj eksterlandaj multe ne
placxas. Fakte ne ekzistas granda diferenco. Cxiuj propagandas siajn
starpunktojn. Nura diferenco kiun mi rimarkis estas ke NATO-informiloj
ecx elpensadas informojn se bezonas por atingi siajn celojn, la
vereco tute ne gavas, dume RTS 'nur' ne informas pri cxio. Pli
malgranda malbono, sed cxiuj misuzas la informojn. Al mi plej placxas
la programo de radio-elsendo "Libera Euxropo". Gxin mi trovis ie je
mez-ondoj. De la
00:00 gxis 04:30 h gxi elsendas progoram je "sudslavaj lingvoj". Ili
kolektas informojn de cxiuj flankoj kaj simple prezentas ilin. Sen
ajna altrudo konvinkigi auxskultantojn je ajna pensmaniero.
Mi mem kaptas informojn el plej diversaj fontoj, krome mi sekvas kaj
konkretajn 'movojn' de la politikistoj kaj laux cxio cxi mi kreas mian
propran opinion.La aviadiloj foriris. Cxi foje ili nur traflugis...Je Radio-
Nisx onijxus informas pri la rezultoj de la atako al Nisx...
Sep rakedoj falis je nordokcidenta parto de la urbo. Estas trafita unu
fabriko kie aperis brulego. Apudaj civilaj domoj ankaux brulas. Ankaux
unu konstruajxo de tabak-fabriko estas trafita. En urboparto
"Sxljaka" - mi ne scias kiun parton tiel nomigxas, morgaux mi ekscios,
kaj eble vidos - estas rekte trafitaj kelkaj civilaj domoj. Estas
mortigitaj kaj vunditaj... oni ankoraux ne scias kiom da... Sxajnas ke
ankaux en Nisx, post kelkaj aliaj urboj, estos anoncita Funbera Tago.
Hmm, suficxe dangxera 'fulmo' estis....
Antaux dudek minutoj jxus komencis la 27a tago....
Kiu vivos... rakontos....
*TITLO: historio
4 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/04/24 14:10
Date: Thu, 22 Apr 1999 22:39:05 +0200
La 24an de oktobro 1945, Usono
Ni, la popoloj de Unuigxitaj Nacioj, estas decidaj savi estontajn
generciojn de milita monstro kiu jam du foje alportis grandajn
suferojn al la homaro, kaj ke ni denove konfirmu la kredon je bazaj
homaj rajtoj, je digneco kaj je valoreco de homa personeco, je
egalrajteo de la viroj kaj virinoj, grandaj kaj malgrandaj,
ke ni starigu kondicxojn sub kiuj oni povas gardi justecon kaj
estimatecon starigitaj per kontraktoj kaj aliaj fontoj de internacia juro,
ke ni helpu socia progreso kaj plibonigo de la vivkondicxoj je
libereco. Havante antaux ni cxi celojn
ke ni estu toleremaj kaj ni vivu kune je paco kiel bonaj najbaroj,
ke ni unuigxu niajn fortojn por gardi internacian pacon kaj sekurecon,....
*TITLO: 30
3 INET GATE zciric@EUnet.yu 1999/04/24 14:10
La 22an de aprilo, 22:49 h
En Beogrado oni dauxre protestas per tagmezaj koncertoj je la centra
placo. Dum la noktoj la beogradanoj trovigxas sur la pontoj kaj tiel
ili riskas siajn vivojn por savi la pontojn.
En Nisx la logxantaro momente plej interesigxas kion decidos bulgara
kaj rumana parlamentoj. Nome je la kazo ke ili permesos al la
NATO-fortoj uzi iliajn teritoriojn tio signifos suficxe granda
dangxero por cxi regiono. La aviadiloj estos tro proksime...pli oftaj
atakoj okazados... Lasttempe la atakoj estas ne nepre al militaj celoj...
Detruado je Kosovo dauxrigxas. NATO-estroj dauxre tre zorgas por la
albanaj rifugxintoj kaj ili dauxras bombadon de la privataj domoj, kaj
albanaj kaj serbaj kaj cxies aliaj...ne nur albanoj kaj serboj vivas je Kosovo.
..

 

[Al sekva pagxo]

[Antauxa pagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Al hejmpagxo]