[Al menuo por pagxoj de s-ro Shirahama]


Vintro (el "Kvar sezonoj en Hokkajdo" )

SxIRAHAMA Haruhisa

Iun matenon homoj surprizigxas vidinte la profunde amasigxintan negxontra hejma fenestro. Matena negxo purigas koron kaj alportas fresxan kajserenan senton al ni. Sed sekvantan momenton ni devas ekpensi negxforigonpenega. Gxi donas al ni plej fortan fizikan ekzercadon frue en la mateno.
Sed gxi ankaux venigas agrablan sxviton kaj bongustan matenmangxon. Speciale malvarman matenon ni povas gxui pulvoran negxon kiu estas tiel malpeza kiel gxi flugas per malforta venteto, kaj konsistas el etaj belegajkristaloj. La negxkristalo estas sendube unu el la plej belegaj objektojen la mondo.
Cxambro estas komforte varmigita per auxtomata hejtilo kiu bruligas petrolon. En nia norda lando hejmo estas pli varma kaj agrabla ol tiu deHonsxuo en vintro. Hokkajdo havas abundan marproduktajojn kaj laktajxojn.Ni povas gxui tre bongustajn diversajn fisxojn, krabojn kaj laktajxojn.
En vintro homoj amas Nabe-kuirajojn. Tio estas kuirajxoj faritaj en"Nabe" (=kuirpoto) el diversaj materialoj kune. Mi iam regalis mianamikon per Sailo-nabe. Gxi estas unu kuirpotajxo, kiu havas krabojn kajlegomojn kuiritajn kun lakto. Mi sxatas tian kuirajxon tre multe sed laamiko veninta de Kobe surprizigxis kaj miris la kuirajxon de lakto.

citita n-ro 105 de nia organo 'Heroldo de HEL'


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpagxo ]