[Al menuo por pagxoj de s-ro Shirahama]


Pritempo (el "Kvar sezonoj en Hokkajdo" )

SxIRAHAMA Haruhisa

Kiam marto venas, sunradioj farigxas varmete. La negxo sur tero plimalmultigxas tagon post tago. Homoj sentas, ke cxiu planto kaj animalo ekaktivigas sian vivadon. Gennado de longstilusa saliko estas antauxsignode la printempo. Printempo en negxlando estas speciale hela. Arboj ekvestigxas per fresxa verdaio, kaj tiam brilanta negxo sur malproksima montaro prezentas verdajon pli bela. Figuro de homoj liberigitaj de pezakostumo flagras en aeroflagreto. Kamparo kolorigxas pale blue pro bluajkoridalioj(engosakuo-floroj) kaj en arbaro tero ornamas sin per purpurajeritronioj. Precipe grupo de blankaj mefitbrasikoj en marcxejo absorbashomojn. Gxojaj promenantoj reaperas en parko.
Mangxeblaj montoherboj kiel sasaidoj kaj aralioj liveras printempanguston. Amareta gusto de petazitaj sxosoj versxajne rememorigas hejmkampon.

[Komentas HOSxIDA](japane)

citita n-ro 106 de nia organo 'Heroldo de HEL'


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpagxo ]