[Al menuo por pagxoj de s-ro Shirahama]


Auxtuno (el "Kvar sezonoj en Hokkajdo" )

SxIRAHAMA Haruhisa

Nun jam malvarmigxis en Hokajdo. En oktobro iufoje ni havas negxon. Mi finis familian legomgxardenon. Arboj kolorigxis iom post iom. En cxi tiujaro kolorigxo de folioj aspektas ne tre bele.
Kolorigxo de arboj nature dependas de la speco de arboj, klimato kajvetero, tial la kolorigxo varias laux regiono aux loko. En Hokkaido rugxigxode acero estas precipe belega. Al mi placxas speciale la rugxigxo brilantaen nova negxo kiu estas en fono de travida kaj blua cxielo. Baldaux midevas intersxangxi pneuxmatikojn de auxtomobilo por la porvintraj.
Frostita sxoseo postulas al ni plej atenteman kaj zorgeman veturigon. Enmia junagxo rafanoj ligitaj rozarie, kiuj estas sekigataj por peklajo,vidigxis sur muroj de domoj tie kaj cxi tie, kaj homoj konservis radik-legomojn sub la tero. Mi iam hakis arbojn por bruligo kaj amasigishejtolignojn. Nun tio estas karmemora sceno kiun ni ne povas vidi.
Kiam arboj estas nudaj, vintro prokisimigxis tie.

citita n-ro 116 de nia organo 'Heroldo de HEL '


[ Al pagxo de "Ricevitaj artikoloj" ] [ Al hejmpagxo ]