[Al hejmpagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Antauxa pagxo]

[Sekva pagxo]

Tio estas e-leteroj al Jugoslavio pri bombardado desur la cxielo.

Ni volas informi vin pri la vivo de la civitano en Jugoslavio.

Bombardado: de 31-a tago

*TITLO: 35

7 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/04/29 14:37
Date: Wed, 28 Apr 1999 22:16:15 +0200
From: zcnis@cent.co.yu (Ciric Zoran)
Nisx, la 28an de aprilo 1999, 20:37 h
Antaux dekdu minutojn la sirenoj 'proklamis' komencon de 'nova'
aer-ataka dangxero.
Post du tagoj estos, iam unu el la plej gravaj festotagoj, la 1a de
majo. Post 8-9 monatojn estos la 2000 jaro...
Cxi tie momente nenia bruo, t.e. nenia dangxera bruo. Nome, ja kiel mi
supozis, nun mi pli ofte auxdados bruadon de la aviadiloj. NATO jam
ricevis la permeson de rumania parlamento. Versxajne ankaux bulgara
permesos la traflugadon...por la komenco. La rezulto: la aviadiloj
ofte trapasados super Nisx kaj gxuste super la orienta parto de la
urbo. Sxajnas ke nun mi havos pli bonajn okazojn por rigardi la
aviadilojn... Nisx estas 'survoje', t.e. ecx oni povas diri la urbo
trovigxas je la cxefa "auxtovojo" por la aviadiloj je relacio Rumanio-
kaj Bulgario- -suda -meza Serbio. Gxis nun jam dufoje la aviadioj
pasis. Nenian eksplodon okazis gxis nun en Nisx.
Do, nenian dangxeran bruon gxis nun. Sed la nokto nur komencis. Gxis
la 5a matene oni havos tempon.
La traflugoj komencis hieraux antauxtagmeze. Plurfoje dum la tagoj
(hieraux kaj hodiaux) oni povis auxdi la aviadilajn bruojn. Poste je
la radio-novajx-elsendoj mi eksciadis ke la aviadiloj 'vojagxis'.
Pluraj lokoj estis atakitaj. La hierauxa plej tragika estas 'vizito'
al Surdulica, la loko sude de Nisx. Cxu 'nur nova eraro' aux tamen
intence, je cxiu okazo: rekta trafo, per kelkaj fortaj (detruaj)
rakedoj, al la civila parto. Pli ol 20 mortigitaj, pluraj domoj plene
aux parte detruitaj...
Lastfoje Nisx estis 'vizitita' antaux du noktoj. 3-4 tre fortaj
eksplodoj estis auxdeblaj. La cxefa celo estis la kazerno kiu
trovigxas en nord-nordokcidenta parto de la urbo. Felicxe sen ajna
mortigo, 'nur' granda damagxo je kazerno kaj je apudaj civilaj domoj.
(La kazerno jam delonge malplenas, sed civilaj domaj plenas...)
Antaux tri noktoj la cxefa celo estis la masxinfabriko. Almenaux tiel
aspektas, laux la raked-trafoj. Unu rakedo falis gxuste je mezo de la
strato kiu 'iras' al la fabriko. Farita truo: 3 metrojn profunda, 5 x
7 metrojn largxa! Krom la eksplodo, la strato-partoj...ja gxuste tiel
cxi "strato-partoj"... damagxis la tegmentojn kaj la fenestrojn je
apudaj domoj. Du rakedoj trafis la fervojdomo je vilagxo Popovac,
trovigxanta je du kilometrojn (aere) malantaux de la fabriko. Sxajnas
ke neniun la eksplodoj mortigis. Nek pri la fabriko oni informas ion.
La 21:15 h, ankoraux du traflugoj intertempe. Nisx ne estas celo. Gxis
kiam, ni ekscios. Tamen mi preferus ne ekscii...

* TITLO: la 45a tago
4 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/10 13:32
Date: Sat, 8 May 1999 23:17:39 +0200
From: zcnis@cent.co.yu (Ciric Zoran)

Nisx, la 07an de majo 1999, 20:15 h
Ja, bone mi supozis ke en Nisx estos multe pli "interese" (dangxere)
se la NATO-fortoj ekuzos ankaux bulgarian cxielon.
Marde cxi semajne, dank' al la dekstrula plimulto en la bugaria
parlamento, NATO ricevis ankaux la oficialan permeson por la
traflugoj. De tiam cxiunokte io okazadis cxi tie.
Marde nokte nur unu rapidega traflugo super Nisx, ie estis eljxetitaj
du rakedoj, kaj tuja forflugo de la aviadilo. Plej versxajne je la
aerodromo.
Merkrede nokte nova rapida traflugo de kelkaj aviadiloj, eljxetitaj
rakedoj kaj bomboj (6-7) je petrol-rezervujoj kaj tuja forflugo.
Felicxe ke la rezervujoj jam estis malplenaj... Kelkaj uj(eg)oj estas
plene detruitaj. La fenestroj je proksimaj logxkonstruajxoj estis
detruitaj ankaux.
Cxu pro tio ke la defend-pafado silentis, cxu pro tio ke tiel estis
planite - jxauxde, t.e. vendrede frumatene, do cxi matene, aperis
pluraj aviadioj super Nisx.
Cxirkaux la 03a horo vekis min la bruado. Bone mi auxdis la
aviadil-motoroj. Mi atendis iom por ekscii (ekauxdi) cxu denove celo
estos Nisx aux ili dauxros. Je la unua momento mi ekpensis ke cxio
rapide finigxos. Sed baldaux mi rimarkis ke la motor-bruado restas
super la urbo. Sxajnis ke ili restos. Nun mi atentis kie estos la
bomb-celo.
(La rulkurteno estis mallevigita, la fenestro malfermita, ekstere kaj
do sekve ankaux en la cxambro estis iom tro fresxe por mia 'gusto'. Mi
tute ne emis ellitigxi, anstatauxe mi plibone ensxovigxis je la varma
kovrilo kaj komencis sekvi (auxskulti) la okazajxojn.)
Nek la supozo ke ili restos 'nur' dudekon da minutoj estis gxusta.
(Se mi cxi sciis mi versxajne forirus al la tegmento. De supre oni
tamen povas ion vidi. Aparte nun kiam la oriento estas la cxefa
'enirejo' por Nisx. Unu el la antauxaj noktoj mi elkovr
is cxi.
Almenaux pli multe da steloj... aparte se la tuta urbo ne havas
elektrikon. Krome, la tutan orientan parton de la cxielo kaj cxio je
kaj super la orienta parto de la urbo kaj ekster de urbo (je tiu
flanko trovigxas nur 1-2 etagxaj konstruajxoj).
Do, mi restis en la lito. Nur la motor-bruado estis auxdebla. Dum
10-15 minutojn nenio okazadis. Aspektis kiel ke la aviadiloj
esploradis kiel maniere kaj de kie ekataku. Ja ili jam, plejversxajne
gxuste sciis kion ili devas ataki. Nur ni malsupre scias nenion. (La
rakedoj kaj bomboj
poste montras la celojn...) La aviadiloj komencis mallevigxadi. La
atako komencas. Post iom da tempo ekpafegis la defend-armiloj. Ja tio
estis surprizo kaj por mi kaj por la pilotoj. Vere surpriza atako
estis. Ne nur ke ili atendis ke la aviadiloj alproksimigxu al la celo
sed la defenduloj je la sama momento ekpafadis de cxiuj flankoj. Ja mi
povis bone auxdi la pafadon de iu proksima monto, por ili mi jam
sciis - kelkfoje ili jam pafadis de tie. Sed nun je la sama momento
oni povis auxdi la pafadon de diversaj cxirkauxurbaj lokoj. La
aviadiloj tuj levigxis. Post la unua surprizo ili faris cirklon
('kolektis novan kuragxon') kaj komencis novan mallevigxon. Cxi foje
ili ne mallevigxis tiom kiom ili planis, do versxajne okazos novaj
'krom-damagxoj'. La eksplodoj ekauxdigxis. La defendpafado ekpafegis.
La aviadiloj eklevigxis, faris cirklon (super la orienta parto, t.e
super mi) kaj denove revenis. Denove
mallevigxado....
Kaj tiel ili "ludadis" gxis la 04:30 horoj. Ja vera aerbatalo
okazadis.
Dum la tago oni povis ekscii pri la rezultoj de la "ludo". Estis
denove atakitaj la aerodromo kaj petrol-rezervujoj. Entute 26 rakedoj
falis. Krom-damagxoj: proksime de la aerodromo trovigxas vilagxo
Medosxevac. Du-tri rakedoj falis en la vilagxo. Pluraj domoj estas
plene kaj parte detruitaj. Damagxo estas granda. Homoj perdis cxion.
Dekon da vunditaj. Du NATO-aviadiloj trafitaj. Pri la aviadiloj oni
informis nenion.
Dum la tago, cxirkaux 10-11 horoj nova atako al Nisx. Mi estis en la
vendejo (trovigxanta je 30 metrojn de mia domo, do je la orienta
urboparto). La aviadilojn mi auxdis, post iom da tempo ankaux
eksplodojn. (Estis nuba cxielo, nenion mi povis vidi...) Aperis nigra
densa flumo.
Poste mi eksciis kaj vidis la rezultojn je TV-elsendoj de nisxaj
tv-entreprenoj. Estis trafitaj la urba hospitalo (kelkaj
hospital-konstruajxoj estas damagxitaj: por infanaj malsanoj kaj la
naskigxejo...) kaj kelkaj stratetoj apud centrala merkato. Dekon da
mortigitaj, kvindekon da vunditaj... Mi unue pensis ke okazis novaj
eraroj....
Sed sxajnas ke cxi foje vere ne estis krom-damagxo jam intenco! Nome
se oni deziris detruxi la proksiman ponton, se temas pri la merkato,
oni ja uzus potencaj bomboj. Anstatauxe je la atakoj estis uzitaj tiuj
malpermesitaj, kontraux homaj bomboj (je unu granda bombo trovigxas
multaj malgrandaj bomboj kaj tre akraj kaj tre dangxeraj metaleroj
kiuj estas dedicxitaj jxus por vundigi kaj mortigi la homoj). Sxajnas
ke cxi atakoj estis
Oni jxus anoncis dangxeron de la aeratako en Beogrado. La elektriko du
foje malfortigxis.... eble mi tuj finu....
Jxus anoncigxas sirenoj ankaux en Nisx. Espereble la atako ne okazos
tuj kaj la elektriko ne malaperos...
...do, aspektas ke la atakoj estis revengxo por la lastnokta
defendpafado... Je cxiu okazo nun vere okazis 'pura' atako al la
civilaj celoj. Estas mortigitaj civitanoj je la urbocentra parto de
Nisx. Bomboj falis proksime de la merkato kaj al la
hospital-konstruajxoj.
Tiuj 'apudmerkataj' bomboj falis je nur 80-100 metrojn de la
trinkvendejo kie ankaux mi laboras. (Nia entrepreno havas du
vendejojn: mia cxefa laborloko fakte estas tiu 'merkata' vendejo. Sed
momente, jam dum unu monato, mi 'helpas' je tiu alia 'orientparta'
vendejo.) La vendejon kaj la kolegon mi povis rimarki je tv-elsendoj
dum oni raportis pri la damagxoj kaj pri la mortigitaj homoj. Dum la
tago mi telefonis al li. Li diris:"Ja estis terura frapo kaj
eksplodo!" Felicxe nenio okazis kun li. Bedauxrinde ne cxiuj havis
felicxon hodiaux...
Postmorgaux estos Venko Tago, la 9an de majo. Cxu ankaux cxi tie la
detruado finigxos gxis tiam ni ekscios. Sxajnas ke la politika solvo
proksimigxas, tial usona administracio rapidas detru ju pli multe....
La aviadiloj ekbruxas...

*TITLO: la 46a, mateno
3 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/10 13:32
Date: Sat, 8 May 1999 23:18:02 +0200
From: zcnis@cent.co.yu (Ciric Zoran)

Nisx, la 08an de majo 1999, 07:20 h
Tiuj vesperaj aviadiloj kaj postaj kiujn mi auxdis nur traflugis Nisx.
Tamen, por cxiu okazo mi prefereas malsxaltigi la komputilon, alie mi
riskas eblan komputil-damagxon...
Cxi nokte cxi tie estis trankvile. Paracin, urbo je 70-80 km norde de
Nisx, estis atakita. Fakte la bomboj estis jxetitaj cxirkaux la urbo.
Cxi nokte estis atakita Beogrado. La atako komencis kun nova detruxado
de la elektraj instalajxoj (ja tiuj du elektraj malfortigoj hieraux
vespere, dum mi skribis...) La tuta Beogrado restis sen elektrika
energio. (cx. la 23a horo telefonis al mi Renato
el Beogrado. Li
interesigxis kio okazis en Nisx. Dum la interparolo mi eksciis ke
Beogrado ne havas elektrikon.) Poste dum la nokto NATO-aviadiloj
'frapis' kelkajn ministeriajn konstruajxojn (ja nenio nova - cxi jam
estis proklamita por militaj celoj de NATO-uloj) kaj...novaj celoj
?... hotelo Jugoslavio kaj cxina ambasadejo!
Tamen en Nisx okazis intenca atako je civilaj celoj. Cxi plej novaj
atak-celoj en Beogrado konfirmas mian supozon.
NATOuloj denove nenion scias?! Ja tio estas ilia kutima maniero. Se
okazas io kio ne tauxgas por la publika opinio ili cxiuj unue diradas
ke la informo ne gxustas. Post iom da tempo ili klarigas ke oni scias
nenion (interese sonas cxi klarigo: la NATO-bazo, kiu fakte donas la
komandojn scias nenion pri la atakitaj celoj...), Poste ili 'akceptas
eblecon ke io tia okazis' sed ili ne havas detalojn. Kiam ili fine
kolektas cxiujn detalojn ili nur pardonpetas por la krom-damagxoj kaj
eblaj eraroj...
Mi tre interesigxas kiel finigxos nuna afero kun la ambasado. Gxis
nun: du personoj estis mortigitaj kaj kelkaj vunditaj je tiu ambasad-
atako. La kunsido de UN konsilio por sekureco jxus komencis.
/Foje dum 'krizo' kun arestitaj 3 (TRI) usonaj militistoj la usona
administracio tre zorgis por ili sorto. Iu el la administraciuloj ecx
eldiris ke "Milosxevic devus estimi la Jxenevan Interkonsenton...". La
Jxeneva kaj aliaj Interkonsentoj ankaux antauxvidas neatakado de
ambasadejoj... Mi sxatus denove auxdi tiun administraciulon kion li
nun eldirus.../
Mi tre malgxojas ke nek la redakcio de "Libera Euxropo" radio-elsendoj
perdis sendependecon. Nun kiam komencis tre intensivaj
interkonsentadoj por trovi la politikajn kaj pacajn solvojn perdigxis
tiu vera 'duflankeco' je la raportado. La redaktoroj nun sercxas nur
tiuj homoj en Serbio kiuj pravigas la bombadon de Jugoslavio kaj kiuj
simple ripetas tiuj usonaj-NATO vidpunktoj por solvo de la krizo
"Atako de NATO al Jugoslavio".
La plej nova informo, kion 'demokratiaj' informiloj eble ne mencios,
apud Lipljan, kosova loko, oni cxi matene trovis la kadavron de s-ro
Agani, albano, la plej proksima kunlaboranto de Ibrahim Rugova.
La kvereloj inter alban-kosovaj politikistoj dauxras. La problemo
estas ke Ibrahim Rugova estas pli pacema ol la estroj de "Liberigita
armeo de Kosovo" kiuj batalas nur por plene okupi Kosovo kaj forpreni
gxin de Serbio. Gxuste por cxi al NATO-estroj multe pli tauxgis la
estroj de tiuj "Liberigita armeo" - nur kun ili NATOuloj povis komenci
la atakojn al Jugoslavio.
Ecx cxi atako al la cxina ambasadejo estas konfirmo ke al la NATO tute
ne placxas solvo ke UN-fortoj venu al Kosovo. Ja ilia plej baza kaj
plej grava celo estis ke nur NATO venu je Kosovo kaj ke gxi estru tie.
Pro tio oni dauxre diradas ke la atakado ne haltos cxar jugoslaviaj
sxtatestroj ne plenigis nek unu NATO postulo.
Ja estas demando kial entute la estroj de ajna sxtato, krom tiuj kiuj
jam membras je NATO kompreneble, devus plenigi ajna postulo de
NATO-alianco! Tamen, el tiuj kvin postuloj, kvar jam estas akceptitaj!
Sed NATOuloj ne edeziras scii por cxi. La kvina postulo estas ke je
Kosovo venu NATO-fortoj. Jugoslaviaj estroj bonvenigas nur UN-fortoj.
Mi jxus rememoris pri unu demando sstarigita de la jxurnalistino de
"Libera Euxropo" al unu kunparolanto: "Kial al la jugoslaviaj
sxtatestroj ne tauxgas NATO-fortoj, jam ili insistas nur je
UN-fortoj?".

*TITLO: la posttagmezo
2 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/10 13:33
Date: Sat, 8 May 1999 23:18:28 +0200
From: zcnis@cent.co.yu (Ciric Zoran)

14:15 h
Cxi matene mi ne sukcesis sendi la mesagxojn. Foje mi sukcesos.
Beogrado ne havas elektrikon (Eunet-sistemo), en Nisx la telefonlinio
kun Cent-sistemo ankoraux ne funkcias. La sidejo de Cent-sistemo estas
je konstruajxo de nisxa universitato. La 'merkataj' bomboj preskaux
trafis la universitaton, mankis nur cx. 200 metrojn. La konstruajxo
trovigxas je unu flanko/fino de la strato kiu estis rekte trafita
hieraux. Je alia flanko/fino de la strato trovigxas la trinkvendejo.
4 vunditaj personoj mortis. Entute 15 mortigitaj je hierauxa atako.
Hodiaux estas Funebra Tago en Nisx.
Okaze de la ambasadej-atako en Beogrado NATO jam "akceptis eblecon ke
okazis ia eraro...". Ja tre 'interesa' estas tiu eraro: la konstruajxo
de la ambasadejo estas trafita per kelkaj rakedoj de tri diversaj
flankoj. Gxis nun: 4 mortigitaj, inter ili unu cxina jxurnalisto, kaj
dekon da vunditaj. "Pura hazardo", kiel la NATOuloj diras...
La aer-ataka dangxero dauxras. Nenian bruon ankoraux auxdeblas.
Se okazos io 'nova', mi informos vin.
He, jxus mi auxdis informon pri UN-kunsido de la Sekureca konsilio. Je
la fina konkludo ne nur ke oni diris ion kontraux NATO-agado, ecx oni
povus ekpensi ke fakte Cxinio estas mem kulpa pro la atako?! Ja kial
la ambasadejo trovigxas tie kie falas la bomboj....
Eble mi tamen atentu ke mi ne donadu multajn informojn, aparte ne tiuj
kiuj ne tauxgas por la 'NATO-demokratio'. En unu germana jxurnalo oni
menciis ankaux eblecon ke oni forigu Jugoslavion el interreto?! Ja la
jugoslaviaj uzantoj tro sxargxigas la inter-reton kaj tio tre gxenas
al aliaj uzantoj.
<Jen unu 'homrajta/demokratia' kauxzo (ja ili zorgegas pri rajtoj de
aliaj) pro kiu oni pretas malpermesi uzadon de interreton al la
jugoslavianoj. Sed la plej baza zorgo fakte estas ke la mesagxoj el
Jugoslavio ne 'taugas' al la NATO-celoj.>
Jxus mi rememoris. Cxi mi auxdis je intervjuo je "Libera Euxropo". La
jxurnalistino demandis la kunparolanton pri lia opinio pri cxi ebleco.
Estis la sama intervjuo je kiu la jxurnalistino faris tiun 'sagxan'
demandon ja kia diferenco estas inter NATO kaj UN-fortoj. Laux la
maniero kiel sxi starigis la demandon mi povis konkludi ke sxi fakte
miras ke entute estas ia diferenco inter tiuj du 'instancoj'. Mi jxus
rememoris, sxi interparolis kun unu serbia jxurnalisto kiu laboras en
unu sendependa/nesxtata gazeto. La demando pri 'eventualaj diferencoj'
ankaux lin iom konfuzigis.
el suna kaj momente senbomba Nisx ZC

*TITLO: 46, vespere
1 INET GATE zcnis@cent.co.yu 1999/05/10 13:34
Date: Sat, 8 May 1999 23:18:52 +0200
From: zcnis@cent.co.yu (Ciric Zoran)

22:40 h
Suficxe aktiva tago estis hodiaux. Espereble oni tamen iom ripozos cxi
nokte.
Je la 16:05 nova atako al Nisx. Sxajnas ke fine venis vico por detruadi Nisx-on.La atako dauxris dudekon da minutoj. Cxefa atakcelo estis unu el la
urbaj pontoj. La ponto estas damagxita. Do, plej versxajne la
NATO-aviadiloj revenos por plene detrui la ponton. Nur se oni
intertempe subite ne decidos cxesigi la bombadon...
Krom-domagxoj: cxiuj proksimaj fenestroj rompigitaj, unu malnova
dometo detruita, unu urba buso damagxita, unu el la konstruajxoj de
entrepreno Rudo detruita - kelkaj laboristoj vunditaj, je 7 metrojn de
tiu konstruajxo trovigxas greklanda konsulejo - la konstruajxo
damagxita, du konsulaj auxtoj damagxitaj kaj unu aux du
konsul-laboristoj vunditaj.
La konsulte la aviadiloj revenas!! Do sekvos novaj atakoj...
La konsultejo kaj la ponto trovigxas je 100 metrojn de la 'merkata' vendejo.
He, fine oni tamen trafos la vendejon... Cxie cxirkaux oni jam jxetis bombojn.
Fakte se oni detruos cxiujn nisxajn pontojn ni ne povos atingi la vendejon...
Gxis venonta mesagxo
sinceran saluton el Nisx super kiu la aviadiloj nuntempe nur
traflugadas Zoran

[Sekva pagxo]

[Antauxa pagxo]

[Al japan-lingva pagxo]

[Al hejmpagxo]