Cititaj TTT-ejoj de Ajnu-Muzeo
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo 

1 La ajnua etno

  Esperanto > Ajnua Historio kaj Kulturo > La ajnua etno

アイヌの歴史と文化Ajnua Historio kaj Kulturo [japana/angla]
(vendita de Ajnu-Muzeo)


1●La ajnua etno
2●Kutimo de manĝo
3●Sovaĝa legomo
4●Fiŝado
5●Ĉasado
6●Agrikulturo
7●Vestoj
8●Ornamanĵo
9●Loĝado
10●Religio/ Resendi spiritojn
11●Vivo de Ajnuo
12●Sanktaj dancoj
13●Buŝa literaturo
14●Ajnua lingvo

La ajnua etno

"Ajnuo" signifas "homon." La ajnua etno rigardas ekzistaĵojn utilajn por si aŭ super sia rego kiel la ajnuaj diaĵoj "kamuj". En ĉiutaga vivo ili preĝis kaj plenumas diversajn ceremoniojn al la diaĵoj. Ĉi tiuj dioj enhavas: "naturaj" diaĵoj, kiel de fajro, de akvo, de vento kaj de tondro ; "bestaj" diaĵoj, kiel de ursoj, de vulpoj, de ocela-strigoj kaj de orkoj ; "plantaj" diaĵoj, kiel de akonitoj, de fungoj kaj de artemizioj ; "objectaj" diaĵoj, kiel de boatoj kaj de potoj ; kaj diaĵoj, kiuj protektas domojn, diaĵoj de montoj kaj diaĵoj de lagoj. La vorto "Ajnuo" estas koncepto kontraŭa al ĉi tiuj diaĵoj.


Origino

Erudiciuloj rekomendas diversajn teoriojn pri la origino de la ajnua etno. La teorioj ehhavas la Kaŭkazo -Teorion, la Mongoloido-Teorion, la Oceanio-Raso-Teorion, la Malnova-Azio-Raso-Teorion, kaj la Izola-Raso-Teorion. Kelkaj erudiciuloj nun rekomendas la jenan hipotezon al kiun la Mongoloido-Teorion evoluas. Mongoloidaj homoj iam konsistis en du tipoj: Suda Mongoloido kaj Norda Mongoloido. Antaŭ la Ĵomona Periodo (antaŭ kelkdek mil jaroj), la Suda Mongoloido moviĝis norde kaj loĝiĝis la japana insularo, enhavante Okinavon dum longa periodo de tempo. Poste la Suda Mongoloido plenumis la ĉefan rolon en la Ĵomona Periodo tra tuta Japanio. Tamen en la Jajoja kaj la Tumulaj Periodoj, la Norda Mongoloido transiris la maron al Japanio en grandaj nombroj. La popolo japana (ne-ajnuo) estas la popolo kiu evoluis rapide pro la fortaj influoj de ĉi tiuj migraj procedoj. Aliflanke la ajnuo en la regiono Hokkajdo kaj Tohoku kaj Rjukju etno en Okinavo estas la persono kiu apenaŭ tuŝis de ĉi tiu procedo.


Historio

Ĉirkaŭ 300 a.K., Honŝu (japana ĉefinsulo) spertis la Jajoja Periodo. Inter la Jajoja kaj Muromaĉia Periodo, Hokkajdo spertis periodoj de fajencaj kulturoj, kiel la Zoku-Ĵomon Periodo, the Sacumonoa Periodo, kaj la Oĥocka Kulturo.

La "Ajnua Kulturo" etendiĝis de ĉirkaŭ 1400 ĝis la komenco de 1700 jarcento. Laŭ unu teorio, the Sacumonoa Kulturo evoluis en la Ajnuan Kulturon tra la influo de la Oĥocka Kulturo.

Tamen ĉi tiu teorio ne estas pruvita aĵo. En la mezo de 1400 jarcento, la japano etendis ilian influon tra suda Hokkajdo, ĉefe Esaŝi kaj Macumae. Poste ili venis por subpremi la ajnuon. Por rezisti kontraŭ la japano, la ajnuo plenumis la Batalo de Koŝamain en 1457, la Batalo de Ŝakŝain en 1669, kaj la Batalo de Kunaŝiri-Menaŝi en 1789. La ajnuo malvenkis ĉiu foje. Post kiam ili melvenkis en la Batalo de Kunaŝiri-Menaŝi precipe, la ajnuo falis plene en la regadon de la japano.

Ili retis subpremita kaj ekspluatita de la japano ĝis la Meiji era. En la japana epoko Meiĝi, sub la registara politiko de asimilado, al la ajnuo estis malpermesita observi iliajn ĉiutagajn kutimojn. Kiel antaŭaj indiĝenoj, la ajnuo perforte obeigis japanajn ĉiutagajn kutimojn. En 1899 la Hokkajdo-Indiĝeno-Protekto-Leĝo estis pasita. La leĝo ĉefe celis provizi helpon por la ajnuo kaj helpi al ili okupi terkulturon. Tamen la leĝo estis elpensita por la ajnuo kiel "antaŭaj indiĝenoj" kaj klarigis la distingon inter japano kaj ajnuo.

En la fino de Meiĝi epoko, kun pliiga nombro de japano koloninata Hokkajdon de Honŝu, la subpremo kaj ekspluato de ajnuo estis anstataŭita de distingo kontraŭ ili. Distingo kontraŭ ajnuo ankouraŭ restas nun kaj faras ĉefan socian problemon.

Ĉe la Hokkajdo-Ajnuo-Asocio en Ŝizunai, Hokkajdo, en 1946, la Hokkajdo-Ajnuo-Asocio estis ĉefe por provizi pli altan edukadon kaj kunlabori en la konstruon de sociaj bonafarto-instalaĵo. En 1961, la asocio ŝanĝis ĝian nomon en Hokkajda Utari-Asocio. La asocio aktive okupas lunki kontraŭ diversaj problemoj pri ajnuo. En 1984, la Hokkajdo-Utari-Asocio (La vorto "Utari" signifas saman genton) decidis, ke la Registaro dekretu la Nova ajnuo-Leĝo (prova nomo), nova leĝo kiu anstataŭigas kuranta "Hokkajdo-Indiĝeno-Protekto-Leĝo." De tiam, la asocio kondukas aktivan kampajon por postuli, ke la nacia registaro dekretu la Nova ajnuo-Liĝo (prova nomo), kiel eble plej frue.* Plue en la lasta tempo, diversaj aktivecoj forte estas anstataŭigita por revivigi la ajnua lingvo kaj por konservi kaj subteni ajnuan kulturon, kiel tradicia danco kaj diversaj ceremonioj. Ajnua-lingvaj klasoj okazas en diversaj partioj de Hokkajdo. Plue asocioj por konservi tradician dancon estas organita por revivigi kaj konduki ceremonioj kiel "ijomante" kaj "ĉipsanke."

*NOTO: En 2002 s-ro Suzuki kaj s-ro Hiranuma, deputitoj de japana parlamento, diris, ke la japana popolo estas homogena nacio. En 1986 tiama japana ĉefministro Nakasone parolis same kiel ili. Kontraŭ tio protestis ajnuoj.

La Japana registaro ratifis Internacian Interkonsenton de Homoj Rajtoj en la jaro 1979. En la Artikolo 27 de kontrakto B de la Interkonsento troviĝas la rajtoj por minioritato. En 1980 al la komitato de la Inter-konsento de Homaj Rajtoj la registaro raportis, ke ne ekzistas la minoritato laŭ la kontrakto B en Japanio. Sed en la Labora Fakkunsido pri Indiĝenaj Etnoj fare de UNo en 1987, en kiu partoprenis ajnuoj, la registaro oficiale akceptis ekziston de la indiĝeno ajnuo kaj klarigas, ke ili povas ĝui la rajton kiel minoritato. Ankaŭ en 1991 la registaro raportis same al UNo.

En 1997 en Japanio validigas "LA LEĜO PRI DISVOLVO DE AJNUA KULTURO KAJ PRI DISVASTIGO KAJ KLERIGADO DE SCIOJ DE AJNUA TRADICIO K.A.". Sed ĝi estas la leĝo nur pri kulturaj aferoj. Laŭ ĝi ajnuoj ne povas postuli kompenson pro persekuto kaj diskriminacio. Kaj ĝi ne akceptas novajn planojn laŭ la rajtoj de praloĝantoj. Ĝi estas pli malsupera ol alialandaj leĝoj. Ekzemple, oni jam redonis ilian teron al Inuitoj en Kanado kaj Aborigenoj en Aŭstralio.

Kaj la ' Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj (UNoj) pri la Rajto de Indiĝenaj Etnoj' estis adoptita en la 13-a de septembro 2007. La Deklaracio estis aprobita de japana registaro kondiĉe ke : (1) La rajto pri memdecido ne signifas nacian sendependecon. (2) La kolektiva rajto ĝenerale ne estas akceptita. (3) La poseda rajto estas racie limigita laŭ enlanda leĝo.

Kaj la 'Rezolucio por agnoski la indiĝenecon de ajnua etno' estis adoptita fare de la Ĉambroj de Deputitoj kaj Senatanoj kaj konsentita de japana kabineto en la 6-a de junio 2008.

nomi

preĝoj al diaĵoj

Grandaĝula Ajnuo

Grandaĝulaj Ajnuoj("ezoŝima-kikan")

分布図

La areo, kie Ajnuo vivis en frua modernaj tempoj


Popolnombro

Ajnuo, kiu loĝis en Hokkajdo, la Kurilaj Insuloj kaj Sakhalino estis nomita "Hokkajda Ajnuo", "Kurila Ajnuo" kaj "Sakhalia Ajnuo" respektive. Multaj Ajnuoj nun loĝas en Hokkajdo. Oni konfirmas, ke malmultaj ajnuaj etnoj nun loĝas en Sakhalino. La censo (popolnombrado) pri ajnuoj estis komencita de la Japano en la 1800 jaroj por diversaj celoj, ekz. por laborigi ilin. La ajnua popolnombro ekde 1807 ĝis 1931 variis kiel jene :

  • 1807 : 26,256
  • 1822 : 23,563
  • 1854 : 17,810
  • 1873 : 16,272
  • 1903 : 17,783
  • 1931 : 15,969

Ĉi tiuj figuroj (aĵoj taksitaj) montras, ke la popolnombro malpliiĝis partikulare akre ekde 1822 ĝis 1854. La kialoj pri malpliiĝo estis, interalie, la etendo tra ajnua popolnombro de tiu malsano kiel variolo, morbilo, kolerao, tuberkulozo kaj venerea malsano kaj familioj pro devigita laboro.

Laŭ nuna esploro konduktita de la gubernio Hokkajdo en 1984, aina popolnombro de Hokkajdo tiam estis 24, 381.

 

白老コタン

Ŝiraoi vilaĝo en Taiŝo Epoko

 

 


 


Kopirajto (C) Ajnu-Muzeo. Ĉiuj Rajtoj Rezervitaj.
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo ricevita la permoso pri traduko