Cititaj TTT-ejoj de Ajnu-Muzeo
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo 

6 Agrikulturo

  Esperanto > Ajnua Historio kaj Kulturo > Agriculture

アイヌの歴史と文化Ajnua Historio kaj Kulturo [japana/angla]
(vendita de Ajnu-Muzeo)


1●Ajnua etno
2●Kutimo de manĝo
3●Sovaĝa legomo
4●Fiŝado
5●Ĉasado
6●Agrikulturo
7●Vestoj
8●Ornamanĵo
9●Loĝado
10●Religio/ Resendi spiritojn
11●Vivo de Ajnuo
12●Sanktaj dancoj
13●Buŝa literaturo
14●Ajnua lingvo

Agrikulturo

Ni konas de arkelogiaj restaĵoj, ke en Hokkajdo, primitiva malgranda skala agrikulturo ekzistis en la Sacumon-fajencaĵa (granda ŝablona fajencaĵa) perioda kulturo. Aŭa (unuspeca setario), Kibi (unuspeca paniko), ekinoklo (unuspeca paniko) kaj aliaj estis kulturita en ĉi tiu periodo.

La ajnuo okupis sin per agrikulturo kiel duagrada activeco por pliigi ĉasedon, fiŝadon kaj kolekti plantojn en la arbaroj. La kulturitaj areoj, tiel estis malgranda. Virinoj kreskigis rikoltaĵojn kiel parto de laboro en hejmo, kaj viroj nenium partoprenis en agrikulturo, kiuj estis precipe okupita de ĉasedo kaj fiŝado.


Rikoltaĵo

La cerealo, kiun la ajnuo kreskigis, estas Aŭa, Kibi, ekinoklo, tritiko, fagopiro, grajno kaj aliaj. La ajnuo rigardis Aŭa kaj ekinoklon al la viraj kaj inaj cerealoj respekive kaj metis altan valoron sur ili kiel la sanktaj rikotaĵoj de edzo kaj edzino.

La kulturo de vegetaĵoj komencis relative lastatempe. Pri terpomoj, ekzemple, oni kredis, ke oni kreskigas de kiam japano enkondukis kelkaj sem-terpomoj en 1798 (10-a jaro de la periodo Kansei). Japana-rafanon, tubfolia-ajlon, kukumbon kaj citrolon oni kreskigas ekde la erao Edo. Oni diras, ke tio estas pro la influo de japano, kiu okupis sin per fiŝado en la areo. Aliaj vegetaĵoj, kiujn la ajnuo kreskigis ekde antikvaj tempoj enhavanta unuspecan napon nomitan "atane."


De Preparo de lando por terkulturo ĝis rikolto

Por terkulturo, la ajnuo elekis landon kun pli malmultaj herboj kaj arboj. Ili ofte elektis landon flankan de rivero. Por terkulturo, ili uzis falĉileton nomitan "tojtajokpe."

De Preparo de lando por terkulturo ĝis rikolto

Por terkulturo, la ajnuo elekis landon kun pli malmultaj herboj kaj arboj. Ili ofte elektis landon flankan de rivero. Por terkulturo, ili uzis falĉileton nomitan "tojtajokpe."

Ili povis rasti grundon dum formovado de herba-radikoj kaj ĉia falĉileto. Do ili uzis fosadan ilon nomita "ŝittap," kiu estis farita el cerva branĉkorno aŭ arba branĉo, por formovi la stumpojn kaj por dispremi la terbulojn de tero. Fine, ili ebenigis la teron kun subtila rastilo nomita "areuŭematapurip."

Kiam oni semis cerealojn, ekzemple, ili disvastigis semojn sur la kampon de pelvo aŭ ujo el arbŝelo.

Ili neniam fekundigis la kampojn pro iliaj religiaj pazoj al iliaj dioj, nek ili aktive sarkis ilin.

La spikoj de la grenoj estis prenita per "iĉasej" (spiko-prena ilo) farita el freŝaakva perla-ostra krusto. Ili malofte rikoltis cerealojn laŭ tranĉado de planta radiko. Koncerne rikoltaĵoj aliaj ol cerealoj, ili malofte uzis ilojn por rikolti ilin, anstataŭe mane.

Ili uzis "nisu" (pistujon) kaj "iyutani" (pistilon) por draŝi cerealojn kaj formovis la ŝelon kun "muy"(ventumilo) por specigi manĝeblan grenon de la grenŝelaro.

Aŭa (unuspeca setario)

 

Kibi (unuspeca paniko)

 

 

 


 


Kopirajto (C) Ajnu-Muzeo. Ĉiuj Rajtoj Rezervitaj.
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo ricevita la permoso pri traduko