Cititaj TTT-ejoj de Ajnu-Muzeo
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo 

13 Buŝa literaturo

  Esperanto > Ajnua Historio kaj Kulturo> Buŝa literaturo

アイヌの歴史と文化Ajnua Historio kaj Kulturo [japana/angla]
(vendita de Ajnu-Muzeo)


1●Ajnua etno
2●Kutimo de manĝo
3●Sovaĝa legomo
4●Fiŝado
5●Ĉasado
6●Agrikulturo
7●Vestoj
8●Ornamanĵo
9●Loĝado
10●Religio/ Resendi spiritojn
11●Vivo de Ajnuo
12●Sanktaj dancoj
13●Buŝa literaturo
14●Ajnua lingvo

Buŝa literaturo

La ajnua etno originala ne havis literon. Tial ili heredigas buŝe ĉiujn literaturojn kiel rakontoj, legendoj, rakontoj pri spertoj, moraĵoj kaj aliaj de generacio al generacio.

"Jukar" estas rakonto pri heroo. Oni ankaŭ nomis ĝin "jajerap", "sakorpe" aŭ "haŭ" laŭ regiono. "Jukar" estas nomita "haŭki" en la insulo Saĥaleno. La heroo estas orfo nomita diversaj nomoj enhavantaj "Poijaunpe", "Pon-ŝnutapkaunkur", "Pon-otasamunkur", "Jajresupo", kaj aliaj laŭ regiono. La rakontinto de "Jukar" sidas apud fajrejo kaj recitas aventuran rakonton de la knabo tra nokto, batante randon de fajrejo per la bastono "repni".

Kontraŭ la rakontoj de knaboj, troviĝas rakontoj pri heroo de diaĵo, kiu aspekto similas al homo. En la rakontoj, diaĵo kun la nomoj kiel "Aeojnakamuj", "Ajnurakkur", "Okikurmi" kaj aliaj, malsupreiĝis de la ĉiela mondo al homa mondo kaj spertis diversajn dramecajn okazojn kun homo. En la regiono Iburi kaj Hidaka, tia rakonto estas nomita "ojna". Sed en aliaj regionoj, tia rakonto estis enhavita en "kamujjukar" kiel skribite jene.

Rakontoj, en kiu heroo estis "naturaj" diaĵoj kiel animalaj, estas nomita "kamuj jukar". La rakontinto recitas rakontojn pri spertoj de animalaj diaĵoj kun moraĵoj, ripete mentante vortojn nomitajn "sakehe" inter versoj.

La buŝa literaturo de ajnuo estas ne nur "recitativo" kiel supre skribite, sed ankaŭ "rakonto". "Uepeker", kiu ordinare estas tradukita kiel malnova rakonto, estas nomita "tuitak" en iuj regionoj kaj "uĉaŝkuma" en Saĥaleno. Kvankam uepeker estas tradukita kiel malnova rakonto, ĝi ne estas fikcio, sed realo laŭ sperto de praulo. Rakontoj nomitaj "ikopepka" aŭ "upaŝkuma" estas pli proksima al legendo ol tiu nomita "malnova rakonto".

"Jajsama" estas buŝa literaturo, en kiu virino kantas improvizitaĵon laŭ sia emocio. Multaj vortoj estas heredigita de generacio al generacio. Tio estas la kaŭzo, kial ĝi apartenas al la buŝa literaturo.

"Upopo" estas festivala kanto kantita de virino, kiu sidas en rondo, batante kovrilon de la enmetujo "ŝintoko". La vortoj ne estas mallonga kaj estas kantita ripete en rondo aŭ ĥoro.

Stato pri tio, ke oni recitis "Sakorpe"-on


Kopirajto (C) Ajnu-Muzeo. Ĉiuj Rajtoj Rezervitaj.
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo ricevita la permoso pri traduko