Cititaj TTT-ejoj de Ajnu-Muzeo
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo 

12 Sanktaj dancoj

  Esperanto > Ajnua Historio kaj Kulturo > Sanktaj dancoj

アイヌの歴史と文化Ajnua Historio kaj Kulturo [japana/angla]
(vendita de Ajnu-Muzeo)


1●Ajnua etno
2●Kutimo de manĝo
3●Sovaĝa legomo
4●Fiŝado
5●Ĉasado
6●Agrikulturo
7●Vestoj
8●Ornamanĵo
9●Loĝado
10●Religio/ Resendi spiritojn
11●Vivo de Ajnuo
12●Sanktaj dancoj
13●Buŝa literaturo
14●Ajnua lingvo

Sanktaj dancoj

Oni kredas, ke paca vivo garantias por homa ĉiutaga unuafoje se oni havas protekton de diaĵo kaj ĉiu tagan panon. Tial ajnuo dancis dankante al diaĵo per diversaj festoj por ke diaĵo pacigas ilian familion kaj vivon de vilaĝo.Plie danco signifis esprimon por dividi ĝojon kaj malĝojon kun diaĵo, kaj tial ĝi grave rolis en ĉiutaga vivo.

Danco en ĉiu festo multe estis ludita en groupo surbaze de la danco "upopo - kanti sidante" kaj "rimse - kanti dancante".

"Upopo" estas, ke virinoj sidas en rondo kaj kantas en la ritmo batante kovrilon de la enmetujo "ŝintoko". Ĝi estas enkonduko en diversaj dancoj por plivigligi atmosferon de la okazo.

"Rimse", kiu origine signifis fari sonon de pum, estas kanto kun danco kaj la danco. Kiam afero katastrofa okazis en vilaĝo, vilaĝanoj viciĝis, kaj svingis glavon supren kaj malsupren, kaj piedbatis por ekzorci demonon. Oni pensas, ke la danco surbaziĝas sur tio.

Ekzample, dum "ijomante", la ceremonio por resendi ursan spiriton, celebre al foriro de ursa diaĵo, oni faras diversajn dancadojn. Plue en festeno, kiu daŭras ĝis malfrua nokto, partoprenantoj iuj staru sekvante kaj dancu. Pli kaj pli la cirklo de danco pligrandiĝis kaj komencu danci "ijomante rimse", la danco por resendi ursan spiriton.

Kaj troviĝas dancoj por preparlaboro de festo; danco por fari sakeon, kiu esprimas premtordi vaporan rizon kaj filtri la sukon, danco por pistado, kiu esprimas la agon, enmeti grenojn en pistujo kaj pisti ilin. Ekzample en la regiono Ŝiraoi, la krio de la danco estas "hessa ho" aŭ "hessa oo ho". Oni diras, ke tia ritmo en simpla laboro grandigas partoprenantajn ĝojojn aŭ la efiko de laboro. Tamen se "hessa" estas konsiderita kiel transformado de "hussa", la danco forte sentigas malbeneca. "Hussa" estas vorto por ekzorci la diablon.

Ankaŭ troviĝas danco por minaci diablon en ĉiu festo. Oni nomas ĝin "emuŝ rimse", la glava danco. Ĝi estas tre brava danco. Laŭ tio viroj energie svingas glavon, kontaŭuloj forte interpuŝiĝas kun brava krio, iam oni batas doman trabon. Ĝi estas reprezentanta danco de viro same kiel "ku rimse".

Por amuzaĵo de festo estis ludita la danco "hekurisarari", danco por resendi pletan spiriton. En la danco virinoj dancas "upopo" en cirklo, kaj turnas kaj transdonas pleton por konkuri unu la alian. Tio ŝajnas, ke origine la danco naskiĝas de kredo, kaj evoluas iom post iom el ĝua elemento, kaj faras novan aĵon.

"upopo"

"ijomante rimse"

"emuŝ rimse"

"ku rimse"

Alie troviĝas diversaj dancoj: grupa danco amuzanta la konkuro, ke venkinto estas homo dancadanta ĝis fino, kiu montras individuecon respektive, kaj dancadas ĝis limo de sia korpa forto. teatraĵa danco intrigita, danco pri laboro kaj troviĝas multaj dancoj figuranta plantojn kaj bestojn, kiu nepras por gentoj de ĉasado kaj kolektado.

La reprezentaĵo el tiuj estas jene:

"Sarorunĉikap rimse "/ "Sarorunrimse" --> kun la temo grua movo

"Hanĉikap rimse" --> kun la temo akvo-birda movo

" Ĉiak peeyak" --> kun la temo pluvo-hirunda movo

" Ĉikapne"/"Hararki" --> kun la temo birdo iu

" Ĉironnup rimse" --> kun la temo vulpo

"Isepo upopo" --> kun la temo leporo

"Erum upopo" --> kun la temo muso

"Humpe rimse/Humpenere" --> kun la temo baleno

"Ponkenetay" --> danco simbolanta alnan arbaron

"Sir kor kamuj" --> danco figuranta kolekto de glanoj

"Hanĉikap rimse" --> danco figuranta akvo-birdon

"Sarorunĉikap rimse" --> danco figuranta gruon

El tio, "Humpe rimse" komenciĝas kun la sceno, ke maljuna virino trovas viziton de baleno, t.e. malforta baleno albordiĝas. Aŭskultante la novaĵon, vilaĝanoj kolektiĝas kaj komencas buĉi la balenon, kaj tiam korvaro ŝvebas kun espero de mordo. Por realigi la deziron, la vilaĝanoj dancas, kiel se ludas dramon laŭ la rezulto de la deziroj. Oni diras, ke tio eatas formo de malbeneca danco por fari preĝon de riĉa ĉasado.

Same kiel kantoj, dancoj kiel supre skribite havas unikan formon en cxiu regiono kaj estas multaj diversaj. Ili ankaux nun estas transigita kaj konservita tra la tuta Hokkajdo, kelkaj estas destinita por gravaj nepalpeblaj kulturaj trezoroj.

"Hanĉikap rimse"

"Sarorunĉikap rimse"

"Humpe rimse"


Kopirajto (C) Ajnu-Muzeo. Ĉiuj Rajtoj Rezervitaj.
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo ricevita la permoso pri traduko