Cititaj TTT-ejoj de Ajnu-Muzeo
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo 

10 Religio/Resendi spiritojn

  Esperanto > Ajnua Historio kaj Kulturo > Religio/Resendi spiritojn

アイヌの歴史と文化Ajnua Historio kaj Kulturo [japana/angla]
(vendita de Ajnu-Muzeo)


1●Ajnua etno
2●Kutimo de manĝo
3●Sovaĝa legomo
4●Fiŝado
5●Ĉasado
6●Agrikulturo
7●Vestoj
8●Ornamanĵo
9●Loĝado
10●Religio/ Resendi spiritojn
11●Vivo de Ajnuo
12●Sanktaj dancoj
13●Buŝa literaturo
14●Ajnua lingvo

Religio

Ajnuo kredas, ke diaĵoj aŭ enkarniĝo troviĝas en ĉiuj fenomenoj kaj aĵoj, enhavantaj naturajn fenomenoj de suno, luno, tondro, vento, akvo kaj fairo ĝis animaloj, plantoj kaj iloj rilate al homa vivo. Ĉiuokaze ili preĝas kaj plenumas diversajn ceremoniojn. Troviĝas garda diaĵoj de domo, tiuj de fajro, tiuj de vento, tiuj de fajrejo, tiuj de eniro, tiuj de ĝardeno, monta diaĵoj, mara diaĵoj, laga diaĵoj, rivera diaĵoj, tiuj de atente rigardi kreskadon, ĉasa diaĵoj, animalaj diaĵoj de ursoj kaj ocelastrigoj, kaj tiuj de potoj, tiuj de pistujoj kaj boatoj. Tiel multaj diaĵoj kutime gardas homojn kaj provizas manĝaĵojn, iufoje provas ilin malmilde. Sed tiuj diaĵoj ne estas absoluta estaĵo. Viro povas disputi kun ili, kiam ili faras eraron pri zorgo al homo. Diaĵoj helpas homon, tial estas respekita de ili, aliflanke diaĵoj volas, ke homoj servu al ili. Diaĵoj kaj homo ekzistas en koncerno pri reciproka asistado.

La diaĵoj aperas en la formo de homo kaj vivas kiel homa vivo ĉe "kamuj moŝir" en orienta ĉielo, ĉiam gardas homojn kaj sendas malsupre manĝaĵojn kiel salmo and cervo al "Ajnu moŝir" (homa mondo). La diaĵoj ankaŭ aperas en la formo de animaloj, plantoj kaj aĵoj: ekzemple, ili ŝajnigas sin urso kun vesto de ursa haŭto kaj donacas manĝaĵojn, animalajn haŭtojn, ĉiutaga necesaĵo kiel poto bovlo, kaj boato. Aliflanke, tra ceremonioj, vivo oferas rizvinon, sekigitan salmon, kaj "inaŭ," la sanktan akrigitan bastonon, ĝojigas diaĵojn. Aldone la diaĵoj, ankaŭ troviĝas diabloj kaj aliaj malicaj diaĵoj, kiu kaŭzas, ke homoj malsaniĝas kaj suferas akcidenton. Speciale variolo (nomita "pakorkamuj") estas tre timita, tial jeĵura ceremonio estas farita por elpeli diaĵon rilatan al ĝi.

 

Resendi spiriton

Trovĝis multaj ceremonioj por jaro, enhavantaj ceremonion por resendi spiriton, religian ceremonion por prapatroj, ceremonion por elfaro de nova domo kaj ceremonion por launĉi jarkomencan fiŝadon de salmon kaj la japana osmeron "ŝiŝamo". ("Spirinchus lanceolatus" en scienca nomo, "susam" nomita ajnue). Ceremonio por resendi spiriton, la plej ofta ceremonio, estas regalado kaj resendo de diaĵoj, kiu alivestas sin animale, plante kaj objecte, malsuperenirinte al homa mondo kaj alportinte manĝaĵon kaj aliaj vivnecesaĵojn. La ceremonioj enhavas "ijomante," "hopunire", "iwakte," kaj "ijomante," ceremonio por resendi spiriton de ursido, estas plej granda kaj grava. "Ijomante" estas farita inter januaro kaj februaro kiam neĝo estas malmola. Ĝi estas ceremonio por resendo de la spiriton al diaĵa mondo per ofero de grandioza festeno, post kiam unu aŭ dua estis la ursido, kiu estis kaptita en vintrodarma kuŝejo dum vintro.

La "iŭakte" ankaŭ estas ceremonio por resendi spiriton de senutilaj vivnecesaĵoj kaj ritaj iloj, kiu fariĝas neutiligebla pro difekta aŭ malnova. Resendi spiriton de malgranda animalo kiel sciuroj kaj leporoj ankaŭ estis nomita "iŭakte" en iuj regionoj. Krom tio, cindro de fajrejo kaj brano de milio "aŭa" nomita japane, "munciro" nomita ajnue kaj la japana sovaĝa paniko "ekinoklo" ("hie" nomita japane, "piyapa" nomita ajnue) estis kolektita ĉe difina situo kaj la sprito estis resendita al diaĝa mondo.

 

Ijomante(<Ezoŝimakikan>)

La singifo de "Ezoŝimakikan" estas
mirinda aspekto en la insulo Ezo,
kiu nun estas nomita "Hokkajdo"


Kopirajto (C) Ajnu-Muzeo. Ĉiuj Rajtoj Rezervitaj.
Trad. Esperante fare de la ano JOKOJAMA de la Hokkajda Esperanto-Ligo ricevita la permoso pri traduko